Eminentuloj de Aŭstrio

Elda Doerfler (Italio)
Artikolo el la rubriko “Laste trovitaj” de TEA-Bulteno (Triesto), NovembroDecembro 2020

Ekde kiam cirkulis tra la mondo la tiel diritaj poŝtaj kartoj, tio estis proksimume post la unua duono de la 19a jarcento, tiuj eldonaĵoj ricevis grandan favoron flanke de la korespondantoj, ĉar pli praktikaj – sufiĉis skribi la adreson en la ‘severe’ indikita spaco, kaj kelkajn salutvortojn, korespondproponojn, inviton al vespera balo ktp, laŭ la onia bezono – malplikostaj, pli elegante ornamitaj ol la simplaj kovertoj. En tiuj tempoj oftis ekzemple sendado de poŝtkarto eĉ inter samurbanoj: tiam, kiam telefono estis ankoraŭ en embria stadio aŭ raraĵo por ordinaraj personoj, oni kutimis skribi matene por rendevuo posttagmeza: kaj la renkontiĝo ja poste okazis, ĉar la poŝtista servo funkciis multe pli bone, ol nuntempe. Tion ĉi ofte rakontis al mi mia avinjo.

Havante la poŝtkarto tiom da ecoj, nature estis multe uzata de esperantistoj por komunikadi tra la tuta mondo, sed ĉefe ĝi fariĝis la plej utila kaj vaste ekspluatenda malmultkosta propaganda rimedo. En tiuj jaroj komence de la 20a jc, la artismaj ecoj senbridiĝis, kaj fojfoje estis engaĝitaj la plej lertaj desegnistoj/grafikistoj, el tiuj ankau kelkaj esperantistoj, kaj… la fantazio ekgalopis senlime.

Kompreneble la plej reprezentata persono estis nia Majstro: vere atentokaptajn artaĵojn li inspiris. Okaze de la 8a UK en Krakovo, aŭg. 1912, aperis diversaj tiutemaj poŝtkartoj, iuj koloraj aliaj nigraj-blankaj: en ĉiu el ili ne povis manki portreto de L. Zamenhof. Du el tiuj estas tre allogaj ĉefe por ni triestanoj, kaj unu aparte kurioza.

Sur la supra karto aperas la fotoj de la “Eminentuloj de Aŭstrio kaj Hungarujo”, kies nomoj estas, de maldekstre: s-ro R. Rusčič, s-ino Zipernowsky, Julius Patzelt1), prof. Otto Simon2), G. Scholze. Meze: d-ro De Racz, d-ro Odo Bujwid3), d-ro L. L. Zamenhof, d-ro Sándor Giesswein4). Plie: “9. Jubilea Kongreso, Krakovo 11 – 18 aŭgusto 1912. Sube: d-ro Arturo Ghez5), d-ro Adolf Bischitzky6), YH Fuchs, Julius Boschan7) kaj s-ino Ella Morawets8).

Ne ĉiuj nomoj kaj esperantistoj estas de mi konataj, sed esplorante tien kaj tie ĉi, mi trovis iajn sciigojn, en la Enciklopedio de Eo, en malnovaj ĵurnaloj retigitaj aŭ en Vikipedio. Kio estas plej grava por ni triestanoj, estas la portreto de Arturo Ghez5), esperantisto ekde 1898 kaj unua prezidanto de Rondo Esperanta Triesto (1906), lingva komitatano (1911), brila oratoro, propagandisto kaj verkisto. Tamen ne malpli atentindaj estas la aliaj “Eminentuloj” pri kiuj oni povos legi mallonge en la subaj notoj.

Kaj nun “La Kuriozaĵo”!

Estus bone armiĝi per bonkvalita lupeo kaj per ĝi, harfendeme, kontroli ĉiajn plej etajn detalojn. Eldonjaro, ĉiam 1912, jaro de la 8a Internacia Kongreso de Esperanto, Krakovo. Denove la Eminentuloj de Aŭstrujo. Ĉi-foje ne iliaj fotoj, sed krajona kopio de la fotoj. Lertas la desegnisto, ĉar, komparante la bildojn kun la fotoj de la antaŭa poŝtkarto, facile rekoneblas pluraj Eminentuloj. Ĉiu el ili, escepte de la virinoj, ĉe la jaka botontruo, portas la verdan, aŭ pli precize dirite, pro la krajone desegnita karto, la nigran stelon.

Meze, alta arbo, kun branĉoj plenaj je steletoj, sub kies interplektiĝo la Zamenhofa kapo kronita per folia ornamaĵo. Dekstre kaj maldekstre staras la Elstaruloj, kaj la unua, dekstra-flanke, estas la triesta prezidanto d-ro prof. Arturo Ghez, kun enmane libreto, el kiu certe li ĉerpas inspiron por sia honorparolado. Alia grava rekono de la valoroj de nia pioniro!

Io pri kelkaj eminentuloj

1) Julius Patzelt, pioniro de Esperanto en Aŭstrio-Hungarujo, vera apostolo en norda Bohemujo. Korespondis kun Zamenhof. Fondis multajn grupojn kaj gvidis konstante kursojn. Eldoninto de la gazeto La migranto kaj de pluraj Esperanto-lerniloj. Sur lian tombon, en la tombejo de Horní Podluži, Germana Esperanto-Ligo starigis monumenton.

2) Otto Simon (naskita en Vieno, 1876; mortinta en Usono, 1941) estis aŭstra juda pioniro de la E-Movado, instruisto pri Matematiko kaj Fiziko, ankaŭ ĉe la Nova komerca akademio en Vieno. Esperantisto de 1902 post legado de la franca revuo de Ch. Méray – fama matematikisto. Li estis la prezidanto de Aŭstria Laborista Ligo Esperantista kaj kunlaboris kun multaj tiutempaj E-revuoj. Ĉefkunlaboranto de la Enciklopedio de Esperanto.

3) Odo Bujwid (naskita en 1857, Vilno; mortinta en 1942, Krakovo) estis pioniro de Bakteriologio kaj Higieno, unu el la unuaj polaj sciencistoj okupiĝintaj pri vakcinoj. Lia agado por Esperanto komenciĝis en 1912, kiam li fariĝis la prezidanto de la 8a UK en Krakovo. Postmilite li estis prezidanto de la Tutpola Federacio de E-societoj. Havante gravajn rilatojn kaj konatecojn en la regantaj polaj medioj, ofte li atingis favorojn por nia lingvo kaj esperantistoj (pasportoj, vizoj k. a.). Danke al liaj pledoj la pola respublika prezidento Józef Klemens Piłsudski, mem fariĝis favora al Esperanto kaj akceptis la patronecon de la 23a UK 1931, kies prezidanto estis Bujwid. Ankaŭ lia merito estis, ke la pola radio elsendis novaĵojn pri esperanto.

4) Sándor Giesswein, hungaro, prelato kaj politikisto. Naskiĝinta en 1856, en Tata, li mortis en 1923, Budapeŝto. Krom teologiaj studoj li okupiĝis multe pri filologio, sociologio k.s. Pioniro de pacifismo, feminismo kaj de aliaj sociaj reform-projektoj. En 1912 li iĝis esperantisto kaj prezidanto de Hungarlanda E-Societo ĝis sia morto. Li faris paroladojn pri Eo en multaj hungaraj urboj, pledis kelkfoje por nia lingvo en la parlamento, dum du UK-j reprezentis la hungaran ministron pri edukado. Dum pluraj kongresoj li celebris Di-servon kaj predikis Esperante. Dum la unua mondmilito li fervore subtenis la kontraŭmilitan movadon.

5) Adolf Bischitzky (naskita en 1871, Driz, mortis en 1934, Prago) estis ĉeĥoslovaka germano, kuracisto kaj esperantisto. Estante humanisto kaj liberpensulo, li prezidis la Ĉeĥan Ligon de Homaj rajtoj. Kunfondinto en 1908 de la Societo de germanlingvaj esperantistoj en Prago, ties ĉi prezidanto li iĝis en 1911. Li gvidis kursojn kaj estis profesoro de Esperanto en la germanlingva Komerca Akademio en Prago. Kunlaboris kun pluraj E-revuoj, el kiuj Internacia Medicina Revuo, La Marto k.a. Lerta tradukisto, li verkis ankaŭ ekzercaron por germanoj (1922).

6) Julius Boschan, germana esperantisto, komercisto pri teknikaj iloj. Li dediĉis sin tre serioze al Esperanto, kaj estis poste unu el la ĉefaj fondintoj de Esperanto-Verein Verda Stelo Prag. Ĝia fonda kunveno okazis en la kafejo Edison, la 26an de januaro 1909, ĉeeste de proksimume 50 personoj. Prezidanto estis elektita prof. d-ro Siegiried Lederer, dum li, sekretario.

7) Ella Morawets, redaktorino de la revuo La Marto.

Mi invitas vin legi iom pli pri kelkaj el la eminentuloj menciitaj en la revuo La Marto, jaro 1912 (en la arkivo de la Muzeo de Esperanto en Vieno).