Honor-albumo de ELF/AREK

Ili pasigis tutan vivon serĉante, esplorante, rakontante al ni. Nemalofte, ili klinis sin super siaj albumoj por kontroli pri etaj detaloj de la kolektaĵoj kaj tion riveli al niaj kolegoj. Ili multe faris por la historio de nia ELF/AREK kaj lasis post si la albumojn. Ili tial eniris tiun ĉi “albumon”, kiu honoras ilian memoron, kun dankemo. En alfabeta ordo:

Jean AMOUROUX (1937 – 2018)

Naskita la 29-an de aprilo 1937, li estis franca esperantisto. Kiel konata amatora historiisto kaj kolektanto de Esperantaĵoj, ĉefe de E-filatelaĵoj, laŭlonge de jardekoj li helpis savi multajn dokumentojn kaj el ili regule produktis multajn artikolojn por E-movadaj gazetoj kaj kunlaboris kun historiistoj, bibliotekoj kaj muzeoj. Pacienca esploristo, li multjare proksime kunlaboris kun Ludovikito (Itô Kanzi), kompilinto de la impona Plena Verkaro de Zamenhof (PVZ), kun Marcel Delcourt pri la pioniroj de la E-movado en Francio kaj kun Luis Hernández Yzal, iniciatinto de la Muzeo de Esperanto de Subirats (en Katalunio, Hispanio).
Li forpasis en sia loĝurbo Perpinjano la 4-an de januaro 2018. Kelkaj elektiktaj publikaĵoj:

  • Histoire du mouvement espérantiste en Roussillon, revuo respektive eldonejo “Conflent”, Prades, n° 137, 114 paĝoj, 1985
  • Ĉu Zamenhof estis framasono?, revuo Franca Esperantisto, n-ro 464, majo 1995
  • Gonin H., Amouroux J. Centjara asocia Esperanto-movado en Francio. 3 vol. — Paris, 1998.
  • Louis de Beaufront, “La Gazeto”, n-ro 134, januaro 2008
  • Jean Ribillard (1904-1962), originala artikolo en volumo 10 de la serio Beletra Almanako (BA), februaro 2011
  • Tamen ne recenze pri recenzo, eseo en volumo 19 de la serio Beletra Almanako (BA), februaro 2014
  • Koboldaĵoj, eseo en volumo 20 de la serio Beletra Almanako (BA), junio 2014
  • Koboldaĵoj 1 kaj 2, poeziaĵoj en volumo 21 de la serio Beletra Almanako (BA), oktobro 2014

(el Esperanta Vikipedio)

Rolf BEAU (1939 – 2013)

Tre aktiva germana esperantisto, li okupiĝis pri la historio de E-movado en Germana Demokratia Respubliko (GDR). Li prezidis la E-klubon en Leipzig kaj organizis la famajn IFER dum la Internacia Foiro de Leipzig. estis kasisto de ELF-AREK. Li forpasis la 19-an de Septembro 2013. Li aperigis multajn E-poŝtkartojn kaj stampojn kaj dediĉis sin al la esploro pri E-poŝtkartoj aperintaj en Germanio. La rikolton li dum kelkaj jaroj disponigis en la reto. Rolf estis dum multaj jaroj kasisto de ELF-AREK.

Rudolf BURMEISTER (1930 – 2019)

Li eklernis nian lingvon en la urbo Kiel [kil], en 1947. Tre aktiva li estis tra la jardekoj en la orientgermana E-movado, estante dum pluraj jaroj prezidanto de la Esperanto-Grupo Karl-Marx-Stadt, kaj poste de la distrikta konsilio de Esperanto-organizaĵo. De 1960 li aktivadis unue kiel membro de lafilatela sekcio de la Kultura Urba Asocio, iĝante baldaŭ unu el la plej kompetentaj filatelistoj. Jam ekde 1966 li komencis sian karieron kiel ekspoziciisto, partoprenante en naciaj kaj internaciaj ekspozicioj per sia eksponaĵo La historio de Esperanto, per kiu Rudolf Burmeister gajnis medalojn, premiojn kaj diplomojn (entute 17). Li iniciatis, kune kun la membroj de la centra poŝta konsilio, Rolf Beau (prezidanto de la poŝta sekcio) kaj d-ro Spilla Giso, multnombrajn filatelajn aktivadojn, inter kiuj publikigadon, kunlabore kun la Germana Poŝto, de specialaj tutaĵoj kaj aliaj poŝtaj artikloj. Probable en 1966, li aliĝis al Esperanto-Ligo Filatelista (ELF), kiam la Ligo estis akceptita de la UEA-komitato kiel aliĝinta asocio. Du jarojn poste estis fondita la Amika Rondo de Esperantaĵ-Kolektantoj (AREK). La du grupoj unuiĝis aŭtune de 1975 kaj havis komunan organon: La Verda Lupeo/Fenikso.En 1977, kiam la informilo restis, pro diversaj kialoj, sen prizorganto, la tiama prezidanto, Ivar Paulsson, petis al Rudolf Burmeister fariĝi ties redaktoro. Ekde tiam, seninterrompe, li plenumis sian taskon ĝis sia vivofino: li aperigadis la organon po 3-4 numeroj jare, de la numero 36-a ĝis la 179-a (decembro 2018). Tamen Rudolf Burmeister ne estis nur aktiva filatelisto, sed ankaŭ historiisto, ĉar estis eldonitaj diversaj liaj publikaĵoj pri la historio de la laboristaj Esperanto-grupoj, de Esperanto-filatelo en GDR, de Esperanto en Karl-Marx-Stadt, poste en Chemnitz[kemnic] kaj en ties distrikto, de 1905 ĝis 1935 kaj de 1965 ĝis 1990. Li krome verkis plurajn artikolojn pri Esperanto kaj filatelo, kiuj estis publikigitaj en germanaj fakĵurnaloj. Li havis multegajn kontaktojn kun aliaj esperantistoj tra la mondo, precipe kun ĉinoj, kiuj dum kelkaj jardekoj eldonadis multnombrajn stampojn, esperantlingve, pri esperantaj kaj enlandaj gravaj eventoj. Tiom kompetenta, kiom modesta li estis: danke al lia senĉesa laborado la filatelistoj-esperantistoj – pere de La Verda Lupeo – estis ĉiam ĝisdatigataj pri la diversaj esperantaĵoj ĉie ajn eldonitaj. Plie li daŭre esploradis, serĉante malnovegajn poŝtkartojn, precipe tutaĵojn el Sovetunio kaj aliaj landoj, kaj ankaŭ glumarkojn tute nekonatajn. Do, historiisto, esploristo, filatelisto, esperantisto kaj grandkora homo. Li forpasis la 15-an de Januaro 2019.

(kompilis Elda Doerfler, Italio)

Werner HEIMLICH (1925 – 2014)

Germano, li naskiĝis la 8-an de decembro 1925. Dum multaj jaroj li zorgis pri la Stampo-banko de ELF-AREK en Soltau, kiu vendis precipe E-filatelaĵojn favore al la Ligo. Li forpasis la 25-an de aŭgusto 2014.

Richard HIRSCH (1924 – 2013)

Honora Membro de UEA ekde 1993. Hirsch (n. 1924) lernis Esperanton en 1948 kaj membriĝis en UEA en 1952. De 1953 ĝis 2011 li estis delegito kaj fakdelegito pri filatelo kaj SOS-aŭtoservo. Ekde 1973, kiam li fariĝis ĝenerala sekretario de Germana Esperanto-Asocio, lia nomo sinonimis kun preskaŭ ĉiu administra kaj organiza laboro en GEA pli ol dudek jarojn. Li estis komitatano A de UEA de 1973 ĝis 1989 por GEA kaj de 1996 ĝis 2004 por Esperanto-Ligo Filatelista/Amika Rondo de Esperantaĵ-kolektantoj. Li administris la Delegitan Reton de 1977 ĝis 1989. En tiu periodo li ankaŭ prizorgis Societon Zamenhof kaj Fondaĵon Canuto. Hirsch estis peranto de UEA de 1973 ĝis 1998, dum samtempe lia edzino Elisabeth, forpasinta antaŭ kelkaj jaroj, estis la ĉefdelegito. Kiel fervora filatelisto-kolektanto Hirsch kompilis “Katalogon de la Esperanto-filatelio” (1990) pri poŝtmarkoj, stampoj, glumarkoj k.a. esperantaĵoj. Li forpasis la 17-an de majo 2013.

(el Gazetara Komuniko de UEA n-ro 479)

Hans JANKOWSKI (1929-2018)

Hans (Johannes) Jankowski forpasis 89-jara la 10-an de Majo 2018 en flegohejmo en Dortmund. Tie li vivis en siaj lastaj tri jaroj. Antaŭ 70 jaroj (1948) li venis al nia Esperanto-movado kaj aktivis en la laborista E-movado. Li ŝatis vojaĝi kaj viziti E.-kongresojn. Ofte li partoprenis  kunvenojn en Nepalo kaj grave subtenis la tiean E-naskiĝon.  Li ankaŭ ebligis al  nepalaj E-istoj vizitojn en eŭropaj E-kunvenoj. Antaŭ 40 jaroj li venis al nia ELF/AREK kaj estis aktiva en numismatiko,  E-filatelo kaj erinofilio.  Li eldonis i.a. jenajn  katalogetojn:

1989 Esperantomono (16 paĝoj)
1989 Memorigaj Esperantomedaloj kaj -moneroj (18 paĝoj)
1993 Glumarkoj de SAT-AMIKARO (6 paĝoj)
1995 Esperanto medaloj (32 paĝoj)
2001 Esperanto-poŝtmarkoj (18 paĝoj).

(kompilis Elda Doerfler, Italio)

Ivar PAULSSON (1915 – 1995)

Svedo, Ivar naskiĝis en junio 1915 kaj forpasis la 10-an de Decembro 1995 en sia loĝurbo Solna (apud Stokholmo). Kun Esperanto li konatiĝis post 1946 kaj li aktivis en la laborista Esperanto-movado. Dum jardekoj li estis SAT-peranto por Svedio. Ekde 1953 li estis membro de la estraro de EKIK. La 1-an de oktobro 1968 li fondis kun 20 gekolektantoj la “Amikan Rondon de Esperantaĵ-kolektantoj” kaj fariĝis prezidanto. Li plenumis tiun funkcion ĝis la lasta spiro. 27 jarojn li ĉiam fidele kaj entuziasme servis al ELF-AREK kaj li fariĝis kaj proksima amiko por homoj en multaj landoj. Ofte li estis gasto en niaj hejmoj en Plzen, Varsovio, Karl-Marx-Stadt (Chemnitz), Soltau, Budapeŝto, Leipzig, Dresden, Bad Hersfeld, Malmö, Kiel. Jam kun la scio pri sia baldaŭa morto, li lastfoje partoprenis renkontiĝon de ELF-AREK-anoj kadre de la UK en Tampereo (Finnlando), 1995.