Esperanto en tutaĵoj
Oni nomas Tutaĵoj la kartojn, kovertojn kaj leterpaperojn, kiuj jam havas surpresitan afrankon, ĉu kiel desegnita poŝtmarko, ĉu kiel indiko pri forsenda klaso. Tutaĵoj kunigas por filatelistoj la konvenan spacon de kartoj kun la filatela valoro de poŝtmarkoj. La pli granda spaco ebligas proporcie pli da informoj de laŭ-tema valoro kaj tial ili estas ŝatataj filatelaĵoj.
Ordinaraj, tute simplaj tutaĵoj estis multnombre publikigitaj ekde la mezo de la 19-a jc. La unua tutaĵo de Britio, leterpapero t.n. Mulready (laŭ la nomo de ĝia desegninto), aperis samtempe kun la unua poŝtmarko (Penny Black). La poŝtmarko en la unuaj monatoj fariĝis la plej populara rimedo por sendaĵoj. Al tutaĵoj, privatuloj en la postaj jardekoj aldonis ekz-e reklamojn per privataj surpresoj. Plej interesaj kaj filatele signifaj tutaĵoj tamen estas tiuj, kies tema enhavo estis oficiale kreita de la poŝta instanco kaj tiel originale disvenditaj en poŝtoficejoj.

Leterpapero Mulready kun unupenca antaŭafranko (indiko en la malsupro de la fronto).
La leterpaperoj uzis la samajn kolorojn de la unuaj britaj poŝtmarkoj –
nigraj por unupenca afranko, bluaj por la dupenca.
Esperanto-tutaĵoj
Aparte valora estas serio de la 19-a Universala Kongreso de Esperanto (1927), en la tiam memstara Dancigo. Tiuj estis, la unuaj tutaĵoj oficiale faritaj en aŭ pri Esperanto, verdaj por internacia tarifo, ruĝaj por enlanda servo.

En la sekva jardeko, Aŭstrio, Brazilo, Ĉeĥoslovakio, Hungario, Liĥtenŝtejno, Nederlando kaj Sovetunio eldonis plurcent modelojn de oficialaj tutaĵoj, kelkaj por turismaj serioj, kun tekstoj en Esperanto.

Abatejo de Tihány – teksto en la hungara, angla kaj Esperanto, tutaĵo el Hungario (1933). Ekzemplero uzita en 1941 kiel militista korespondaĵo kaj tial ĝi havas cenzurstampojn.

Plej alta vilaĝo kun preĝejo en Aŭstrio (1927 m) – tutaĵo kun tekstoj en la germana, franca, angla kaj Esperanto (1936), Ekzemplero kun germanlingva surpreso “MUSTER” (Specimeno).

Malnova fasado ĉe la rivero Zaan – nederlanda tutaĵo,
el serio presita sur fotopapero (1939)

Tutaĵo kun reklamo de Japana Esperanto-Instituto (2001)
Esperanto ne ĉiam evidenta en esperantaĵo
La aludo al Esperanto foje estas en detaloj. La presita “poŝtmarko” de tiu ĉi tutaĵo, aŭstralia koverto omaĝe al konferenco de Internacia Polica Asocio (IPA), havas la simbolon de tiu organizo kaj ties devizon, kiu estas en Esperanto: Servo per Amikeco.

Pliaj artikoloj pri Esperanto kaj tutaĵoj:
Esperanto en tutaĵoj
Tutaĵoj havas afrankpovon kiel poŝtmarkoj, kun avantaĝoj por korespondado kaj pli granda spaco por pli da informoj de laŭ-tema valoro. […]