Kiu serĉas, tiu trovas

Elda Doerfler (Italio)

Artikolo originale aperinta en TEA-Bulteno n-ro 144 (7-8), 2018

Mia preferata proverbo ĝi estas. Jen kion mi trovis antaŭnelonge: vidu la flankan bildon de nia LLZ. Tian neniam antaŭe mi estis vidinta, do sekve, haste mi klopodis ĝin akiri. Dirite, farite: Fortuno min favoris kaj nun ĝi kuŝas kun aliaj E-kartoj, eldonitaj en la sama jaro: 1922.

Klare legeblas la nomo de la grafikisto ĝin desegninta: Stanislav Kulhánek. Gravas nun trovi ian informon pri li kaj pri lia ebla rilato al Esperanto.

Li naskiĝis en Kladno (Ĉeĥio) en 1885 kaj tie mortis en 1970. Eklektika persono li estis: pedagogo, artfotografisto, pentristo kaj kreema grafik-artisto. En diversaj kampoj li eminentis. Post universitata diplomiĝo en Artoj kaj Metioj, dum jaroj li klopodis viziti la plej gravajn artgaleriojn en Eŭropo por akiri novajn konojn. Krom labori kiel profesoro pri desegno kaj priskriba geometrio, li sin dediĉis al grafiko, ĝenerale: al libra grafiko, aplikataj artoj, portretoj kaj muta naturo.

Tre interesaj estas aparte liaj ekslibrisoj, ĉiam tre originalaj, fantazioplenaj, kiuj estis influataj ne nur de la novaj artistaj tendencoj sed ankaŭ de la tiama politika situacio. En tiu kampo li estis unu el la plej aprezataj artistoj en la mondo, utiliganta la gravurad-teknikon.

Ankaŭ nuntempe liaj ekslibrisoj estas tre interesaj objektoj por kolektantoj. Pluraj el ili prezentis portretojn de famuloj, inter kiuj Mikelanĝelo, Mozart, Mánes kaj – evidente – ankaŭ nia Majstro. Sur la malantaŭo de la karto ne estas skribite, kiu komisiis la portreton kaj ĝin eldonis. Bedaŭrinde!