ENA – Esperanto-Numismatika Asocio

Bert Boon (Belgio)
iniciatinto/kunordiganto

Se oni kolektas samtempe esperantajn poŝtmarkojn kaj numismatikaĵojn, ŝajnas abundi fontoj pri filatelo. Aliflanke, preskaŭ tute mankas konsultlibroj pri esperanta numismatiko. Tial do en 2013 naskiĝis la ideo fondi Asocion, ENA.

Asociaj celoj

  1. Atentigi esperantistojn pri la graveco de esperanta numismatiko por la kulturo de Esperantujo kaj pri la studado kaj priskribo de numismatikaĵoj, kiel atestaĵoj de la esperantaj historio kaj kulturo;
  2. Diskonigi la rezultojn de tiu studado, ne nur al la esperantistaro mem, sed ankaŭ al neesperantistaj numismatoj kaj al la internacia publiko, pere de kunlaborado kun ne- esperantaj (numismatikaj) organizoj (per prelegoj, ktp.);
  3. Prepari plejeble science kaj akurate la eldonon de la unua baza Katalogo;
  4. Prepari plejeble science kaj akurate la jam kompilitan vorttrezoron, por aperigi enciklopedian, bazan terminaron de fakvortoj.

Historio de la Asocio

La vera kaj nura pioniro de esperanta numismatiko estis nia karmemora, germana esperantisto kaj unua honora membro de ENA, Hans Jankowski (1928-2018). En diversaj broŝuroj, unuflanke pri moneroj kaj aliaj pagiloj, aliflanke pri medaloj, li kompilis bildojn kaj priskribojn de al li konataj numismatikaĵoj, kiujn li mem kolektis. Lia fundamenta verkado estas senĉese multvalora rikolto, el kiu la redakcio de ENA ĉerpas informojn por la trimonata revuo. Li ankaŭ estis samideano kiu arde subtenis la agadon de nia asocio.

La ideo pri la fondo de numismatika faka asocio ĝermis en 2013 (pli ol unu jarcento post la Unua Libro en 1887!), ne sekve de celita, pripensita projekto, sed pro nura neceso. Ĉiu kiu samtempe kolektis poŝtmarkojn kaj monerojn/medalojn, devis konstati, ke fontoj pri filatelo sufiĉe, eĉ relative abunde, disponeblas. Pri esperanta numismatiko tamen ekzistas apenaŭ konsultlibroj. Eĉ Enciklopedio de Esperanto”” de SAT nur hazarde mencias la spesmilojn, aliajn numismatikaĵojn kaj terminojn eĉ ne mencias.

Do, la 30a de majo 2013 la asocio estis fondita kaj komence de 2014 jam aperis la unua numero de la unua jarkolekto de la revuo Esperanta Numismatiko,

La revuo de ENA: “Esperanta Numismatiko”

La revuo aperas kvarfoje jare kaj konsistas averaĝe el 160 A4-paĝoj en ĉiu jarkolekto.

El diversaj rubrikoj la ĉefa estas tiu en kiu numismatikaĵoj estas montrataj kaj plejeble komplete priskribataj. La rubriko “Moneroj & medaloj” montras kaj priskribas numismatikaĵojn kiel estonta bazo de kompilenda katalogo. Sammaniere la rubriko “terminaro” kolektas senĉese brikojn por konstrui la domon de la numismatika nomenklaturo.

Aliaj rubrikoj enfokusigas historiajn aspektojn rilate al esperanta numismatiko, numismatikajn aspektojn de la ĝenerala numismatiko, fakterminaron, gazetarajn artikolojn, medalistojn kiuj kreis esperantajn medalojn, alvokojn al la legantaro por serĉi mankantajn informojn, anoncojn kaj eventojn pri esperanta numismatiko kaj leterojn de legantoj.

Ĉiu abonanto estas aù ne estas laŭvole kunredaktoro per diversspecaj kontribuaĵoj, sed respondas pri la definitivaj aspekto kaj paĝaranĝo la redakcio. La revuo estas dissendata nur perrete, sed ĉiu ricevanto rajtas senpage elŝuti ĉiujn numerojn. Novaj membroj ricevas indikojn kiel elŝuti ilin.

Membreco

La asocio ENA ne havas estraron, do nek estron nek kasiston. Tiel aliĝo estas tute senkosta kaj dumviva, ĝis eventuala malaliĝo de membro. Estas du specoj de membroj: la individuaj kaj la asociaj, kiel bibliotekoj, muzeoj, universitataj fakultatoj kaj alispecaj asocioj kaj societoj.

Por senpage membriĝi vi nur sendu la mesaĝon “MI VOLAS ALIĜI” al la kontaktadreso: bert.boon CHE skynet.be (anstataŭigu “CHE” per @).