L’Esperanto nella Filatelia – Il Postalista kaj Esperanto

Danke al la kontaktoj de nia prezidantino Elda Doerfler, ekde 2021 la elstara itala retejo Il Postalista (https://ilpostalista.it) ekhavis rubrikon en kaj pri Esperanto. La respondeculo Roberto Monticini malavare proponis la regulan aperigon de informoj pri Esperanto kaj Filatelo.

Kunlaboras en la aperigo de artikoloj pri Esperanto kaj filatelo nia klubamiko Alessandro Belucci. Li jam redaktis la kvar artikolojn aperintajn inter januaro kaj aprilo. En la esperanta indekso de tiu retejo oni trovas ekzemple la artikolon “La Lingva Problemo”

Niajn gratulojn al la komunumo de Il Postalista, kiu festis la 22-an de aprilo 2021 ties 20-jariĝon! Dankon pro la starigo de nia partnereco!