La Babel-Domo

Dum la Unua Mondmilito, en granda konstruaĵo en la centro de Londono,
miloj da cenzur-laboristoj ĉiutage analizis la enhavon de plurmil korespondaĵoj.

Kompreneble estis leteroj skribitaj en multaj lingvoj, i.a. en Esperanto.

Artikolo aperinta (originale en la portugala lingvo) en la unua numero de la
portugallingva elektronika gazeto pri poŝta cenzuro O CRIVO (Brazilo) n-ro 1, Julio 2021


James Rezende Piton (Brazilo)

“Strand House”, la Babel-Domo, en strato Portugal, Londono.
Nuntempe: la biblioteko de London School of Economics (LSE).

Unu aspekto de la filtra laboro de poŝtaj cenzuristoj estas evidenta sed ne bagatela: necesis kompreni la enhavon de la mesaĝoj. Mesaĝoj en aliaj lingvoj trapasis la cenzurajn oficejojn, kompreneble, en korespondado venanta de aŭ iranta eksterlanden. Necesis havi en la cenzura teamo iun, kiu povus trakti fremdajn lingvojn. Ĉi tio ne estis simpla, konsiderante la grandan nombron da lingvoj uzataj nur en Eŭropo.

En iuj lokoj kaj tempoj, la nombro de la akceptitaj lingvoj en poŝta trafiko estis limigita, pro la limigita nombro da lingve kapablaj trejnitaj cenzuristoj. La afero fariĝis eĉ pli komplika kiam temas pri la ĉefurbo de la Imperio “kie la suno neniam subiras”, Londono, kun enmigrintoj, entreprenoj kaj ligoj tra la tuta mondo.

Laŭ la novzelanda ĵurnalo Thames Star, estis registrite, ke la cenzura instanco en Londono dum la unua mondmilito prilaboris ĝis 375.000 poŝtajn poŝtaĵojn tage, entute 4 tunojn. La analizita korespondaĵaro ampleksis 142 lingvojn, kio estigis al la cenzura centro la kromnomon “La Babela Domo”.

Olepentraĵoj pri la laboro en la Babel-Domo, faritaj en 1918-19 de Alexander Joshua Caleb Bryce (1868-1940)
[kolekto de IWM (Imperia Militmuzeo) en Londono]

Krom kodojn, cenzuristoj devis analizi leterojn ekzemple en la eŭska, svahila, kartvela, korea, bantua kaj eĉ mesaĝojn en Esperanto en la formo de brajlo. La Tamisa Stelo rivelis, ke kaptiĝis korespondaĵo skribita sur la malantaŭo de mapo de Amsterdamo kaj la punktita linio de tramaj linioj estis uzita por doni mesaĝon per morsa kodo. Oni ankaŭ detektis nevideblan skribadon produktitan per lakto, citron-suko kaj eĉ salivo. Universala rivela likvaĵo por tiaj okazoj kreiĝis en la laboratorio de la centro. Ankaŭ kontraŭspionada laboro funkciis, provante deĉifri kodojn, kaj oni sendi malamikan propagandan materialon al reciklado (ĝis 6 tunojn semajne!).

Registrita letero sendita la 5-an Apr. 1918 el la Centra Oficejo de UEA en Ĝenevo al la adreso en Londono de Brita Esperanto-Asocio
kaj malfermita poste refermita de la brita cenzuro.

La laboro estis malmulte diskonigita dum la milito. Komencante kun kelkaj dekoj da homoj, la centro starigis siajn metodojn kaj en la kulmino dungis 4 690 virojn kaj virinojn. Dum la periodo de poŝta cenzuro, oni kalkulas, ke 630 milionoj da objektoj estis prilaboritaj, el kiuj 1,3 milionoj estis konservitaj ĉar ili estis konsiderataj sentemaj al la landa sekureco. Simplaj poŝtaĵoj estis detruitaj, ĉar reanalizi ĉiujn postulus multe da peno. La objektoj kun valoraj dokumentoj aŭ enhavo estis fine liveritaj en 1919, kun sume pli ol 90 mil registritaj korespondaĵoj kaj 500 mil sen registro. La materialo estis preparita por liverado al la poŝta reto inter la 23-a de junio kaj la 30-a de aŭgusto, 1919 kaj 50 viroj kaj 150 virinoj dediĉis sin al tiu tasko.

Deklaro de la brita milita ministerio pri F-ino P. E. Hake, kiu laboris kiel cenzuristo inter 1916 kaj 1919. Ŝi laboris kun bona scipovo de la germana, la itala, Esperanto, la franca kaj la hispana.

Bildo reproduktita el la artikolo “Miss Philippa Egmont Hake – WWI Censor“, CCSG Bulletin n-ro 211 (Julio 2021), Vol. 48/3 p. 89, kun la afablaj permesoj de la aŭtoro Peter Burrowsel kaj de la redaktoro Laurent Le Grel.
Ekkonu la grupon http://www.c-c-s-g.org]

La centro de la poŝta cenzuro de la ĉefurbo estis gastigita de Strand House, konstruaĵo en la strato Portugalio. En tiu loko estis gastejo komence de la 19-a jarcento kaj inter 1840 kaj 1913 ĝi funkciis kiel instruhospitalo por King’s College. La kompanio W.S. Smith Co. (la plej malnova butika ĉeno en la mondo, fondita en 1792) luigis la posedaĵon kaj kompletigis la reformon de la konstruaĵo en 1916. Postnelonge, la brita registaro petis la konstruaĵon instali tie la cenzuran servon kaj la kompanio nur revenis al la uzado de sia posedaĵo en 1920. La biblioteko de London School of Economics (LSE) nun troviĝas en la konstruaĵo.

Bibliografio

KING’S College Hospital. Lost Hospitals of London. Alirebleco: https://ezitis.myzen.co.uk/kchportugal.html (15.05.2021)

“BABEL House”. Thames Star, Waikato (Nova Zelândia), Volume LII, n. 13697, 16 mai. 1919, p. 3. Alirebleco: https://paperspast.natlib.govt.nz/newspapers/THS19190516.2.31

CENSORS’ Secrets. Thames Star, Waikato (Nova Zelândia), Volume LIII, n. 14013, 11 out. 1919, p. 4. Alirebleco: https://paperspast.natlib.govt.nz/newspapers/THS19191011.2.40

LETTERS Destroyed. Thames Star, Waikato (Nova Zelândia), Volume LIII, n. 14034, 6 nov. 1919, p. 4. Alirebleco: https://paperspast.natlib.govt.nz/newspapers/THS19191106.2.47