Poŝtmarkoj ĉiam kunligis esperantistojn

Ĝis kiam Sir Rowland Hill konkretigis la reformon de la Poŝto en Britio (1840), oni sendis leterojn senpage, t.e., nur la ricevintoj pagis la servon. Tio ne bone funkciis ĉar ĝi kaŭzis financajn perdojn pro neliveritaj aŭ nelivereblaj. Kun la reformo, oni enkondukis la poŝtmarkon kiel pruvilon, ke la sendinto faris la pagon de la transporta servo. Tiu unua poŝtmarko enhavas bildon de reĝino Viktoria kaj fariĝis konata kiel Penny Black, eldonita en 68 milionoj da ekzempleroj

Esperanto en poŝtmarkoj

Filatelaĵoj ne estas nur poŝtmarkoj kaj kolektindaj poŝtaj stampoj antaŭis ilin. Sed la kolekta mondo de filatelaĵoj komenciĝis kaj gravitas ĉirkaŭ poŝtmarkoj. Post la interesiĝo pri la ordinaraj poŝtmarkoj eldonitaj tra la jardekoj de la 19-a jc kaj la ekesto de kolektantoj, en la komenco de la 20-a jc aperis la memorigaj markoj. Krom la afrankpovo de la tiam eldonitaj ordinaraj poŝtmarkoj en ĉiuj landoj de la mondo, la memorigaj poŝtmarkoj aludas al faktoj, personoj aŭ eventoj kaj donis plian kialon por kolektado. Al esperantistoj, plia kialo por korespondado kaj interŝanĝado.

La unua Esperanto-poŝtmarko ne estis pri Esperanto, sed atestas la popularecon de la lingvo. Vegetarana restoracio kun la nomo “Esperanto”, en strato Barer, Munkeno, kundividis en 1911 anoncospacon kun lernejo por bierofaristoj en talono de poŝtmarkoj eldonitaj de la tiama bavara reĝlando (se vi scivolas vidi la konstruaĵon en strato Barer, 45, sciu, ke kvazaŭ ironie en ĝi nun estas viando- kaj kolbasvendejo!).

Rara bloko kun pluraj ekzempleroj de la bavaria pm kun reklamtalonoj (1911),
la unua filatelaĵo, kiu menciis la nomon Esperanto.

En la sekva jaro, aperis la unua poŝta stampo pri Esperanto, kiel oni vidos poste tie ĉi. La lingvo ankoraŭ estis simple uzita en sovetaj poŝtmarkoj en 1925 sed en 1926 oni vidis la unuan propradire E-rilatan memorigan poŝtmarkon, dediĉitan al la 6-a Kongreso de SAT (Sennacieca Asocio Tutmonda), kiu aperas kiel “VI Internacia Proletaria Esperanto-Kongreso”, nome paro da malsamkoloraj poŝtmarkoj kun la afranko de 7 kaj 14 kopekoj.

Jam la sekvan jaron, en 1927, Esperanto mem estis temo de poŝtmarko, ankoraŭ en Sovetunio. La memorigo pri 40 jaroj de la lingvo, en poŝtmarko kiu bildigas ankaŭ ĝian iniciatinton, montras la prestiĝon, kiun ĝi ĝuis en sovetaj landoj (ĝis la fatrasa traktado de esperantistoj fare de Stalinismo en la sekva jardeko).

La plej fama el la E-poŝtmarkoj estas fakte ne unu. Temas pri du paroj da poŝtmarkoj eldonitaj de Jugoslavio okaze de la Universala Kongreso en Zagrebo, 1953. Unu je 15 dinaroj kaj la alia je 300 dinaroj, kies alta afrankpovo faris el ĝi raraĵon. Krome, en alia koloro unu el la paroj ricevis surpreson “STT VUJNA”, indikante ke ili estis destinitaj al la uzo en Zono “B” de Triesto.

La surpreso por Triesto “B”

Talono “Vivu 2000”, el plurlingva poŝtmarko-serio de Brazilo (2000)

Kiel vidite en la bavara poŝtmarko el 1911, foje la rando de folio aŭ talono speciale kreita, sen propra afrankpovo, estas filatele valora. La filatelisto, kiu povas vidi poŝtmarkfolion malkovras detalojn, kiujn la aĉetanto de unuopa ekzemplero ne vidas.

Unua Kongreso de Kroataj Esperantistoj (1997)

Kongresoj, jubileoj, verdaj steloj, Zamenhof poste aperis plurfoje en poŝtmarkoj, en pluraj landoj kaj jardekoj. Inter la plej lastaj, okaze de la 101-a Universala Kongreso en Nitro, Slovakio (2016):

aŭ la nomo en Esperanto de Neŭtra Moresneto en poŝtmarko-bloko eldonita de Belgio komence de 2019.

Individuaj poŝtmarkoj

Uzita ekzemplero de individua poŝtmarko pri ELF-AREK eldonita en Slovenio.

La nombro de memorigaj poŝtmarkoj, kiujn landa poŝta instanco ĉiujare kreas estas kompreneble tre limigita, je kelkaj dekoj. Esti do enkalkulita inter la temoj de memorigaj poŝtmarkoj postulas streĉan laboron de lokaj kolektantoj en la klopodo, plej ofte vana, por konvinki sian poŝtan administracion, ke la temo indas kaj ke tio interesas kolektantojn.

En la lastaj jardekoj, multaj poŝtaj instancoj kreis servon de t.n. “individuaj” aŭ “personigitaj” poŝtmarkoj: civitano mendas la faradon de normale afrankpova poŝtmarko, ekde 12 aŭ 15 ekzempleroj, por sia propra uzo. La proponanto kreas kaj submetas la bildon, pagas kaj ricevas post iom da tempo.

Ĉu tiuj estas poŝtmarkoj? Jes. Ĉu egalrangaj al la tradiciaj poŝtmarkoj? Parte. Individuaj poŝtmarkoj estas tre limigitaj, ĉar nur la mendinto scias pri ĝia apero, nur tiu homo disponas pri la tuta stoko kaj, verŝajne, aliaj tute ne ekscios pri la aperigo de la poŝtmarkoj. Tute alia afero ol la “normalaj” poŝtmarkoj, kiuj vendatas tra la tuta lando, en la virtualaj giĉetoj de la poŝta instanco, aperas en la filatelaj katalogoj kaj estas vaste raportataj inter noveldonitaj filatelaĵoj.

Pliaj artikoloj pri Esperanto kaj bildkartoj: