La Insulo de la Rozoj, Sendependa Respubliko Esperanta
Elda Doerfler (Italio)
Artikolo el la rubriko “Laste trovitaj” de TEA-Bulteno (Triesto), Septembro/Oktobro 2009
Revolucia historio daŭrinta nur 55 tagojn, malmulte konata: granda neplenumita ideo, eĉ nun ravanta pro siaj strangaj kaj misteraj rilatoj.
La 1an de majo 1968 — En la Adriatika maro, antaŭstrande de la urbo Rimini, tuj ekstere de la teritoria mar-limo, la bolonja inĝeniero Georgo Rosa [roza] proklamas la sendependecon de mikronacio sur la fera platformo, kiun li mem projektis kaj konstruis. Tiel naskiĝas la “Esperanta Respubliko Insulo de la Rozoj” laŭ la nomo en esperanto, oficiala lingvo de la ĵus naskita ŝtato, kiu eĉ nomumis “ambasadoron”, inĝ-ron Rudy Wolfang Neumann, germanan entrepreniston. Tujtuje la mikronacio fariĝas afero nacia kaj internacia, estigante kaj egajn timojn kaj esperojn, revojn.

Politikuloj samkiel aŭtoritatoj ektimas pro estiĝo de nova internacia subjekto kelkmejle antaŭ la itala marbordo. Ekas enketoj, prezentiĝas parlamentaj demandoj: iu vidas malantaŭ la “Insulo de la Rozoj” la ombron de fremda nacio – memoru la tiaman etoson de la Malvarma Milito; aliuloj ektimas starigon de kazino, kun hazard-ludoj kaj logistinoj, atenco al moralo: fakte dum la jaro 1968 okazis en la okcidenta Eŭropo sociaj tumultoj, precipe studentaj.
Aliflanke la turismaj entreprenistoj, samkiel la administrantoj de la urbo Rimini, favore taksas la “Insulo”-n, kiel neantaŭvideblan turisman allogaĵon: la somergastoj viciĝas por akiri lokon sur boatoj, kiuj ĉirkaŭnavigas la platformon kaj preskaŭ freneze aĉetas la poŝtmarkojn de la nova ŝtato, kiel originalan ferian memoraĵon.

Eĉ UEA entuziasme aplaŭdas la iniciaton, ĉar la nova ŝtato adoptis, kiel oficiala, la lingvon internacian. Krome la “Insulo” fariĝas somera NOVAĴO por presagentejoj, ĵurnaloj, revuoj kun raportaĵoj, enketoj, intervjuoj kaj fotoj de belegaj junulinoj, bikine malvestaj.
Depost 55 tagoj de la sendependa proklamo, la itala Ŝtato decidas firman intervenon. La insulo embargiĝas, kun sekva militista okupado. Poste la platformon sturmas mararmeaj eksplodistoj: persone mi konatiĝis kun “karabenisto” (1), kiu dum ses monatoj estis inter la okupantoj de la platformo.

De tempo al tempo tiu evento de la “Insulo de la Rozoj“ unuarangiĝas. Bando de Romanjaj muzikistoj inspiriĝis el la historio de la platformo por “hip-hop”-a peco, kiu gajnis eĉ festivalon.
La 25an de februaro 1969 la maro englutas la insulon.
Somere 2008, Vankuvera Muzeo en Kanado starigis instalaĵon celebrantan la eventon, ankaŭ rilate la insulon “Utopia” de la filozofo Tommaso Moro. Pri la historio publikiĝis eĉ bildstria albumo. La pasintan 1an de julio, en Rimini okazis premiero de la kulturfilmo “Insulo de la Rozoj – La libero timigas”, rezulto el unujara esplorlaboro kaj 40 horoj de filmado.
Sed la “Insulo de la Rozoj” ne estas ununura mikronacio en la mondo. En la Norda Maro staras la “Princolando de Sealand”, same sur platformo, unu el la pluraj konstruitaj dum la 2-a Mondmilito cele al defendo kontraŭ aviadilaj kaj misilaj (la famaj V2) atakoj al Londono. Tiu ĉi princolando ne pereis kaj eĉ nuntempe bone funkcias kiel turisma loko. Pliajn informojn donas la retejo: http://www.sealandgov.org [ ekzemple per tiu ĉi konciza bildrakonto (angle) ].
Do, la ideo de inĝ-ro Georgo Rosa ne estis tro ekstravaganca: ĝi nur anticipis la nuntempajn surmarajn konstruadojn de hotelo en Dubai kaj de japana flughaveno. Kaj nun, pli ol okdekjarulo, li prave povas orgojli eĉ se, pripense la tutan historion, amara rideto aperas sur lia vizaĝo.
Noto
- ”Karabenistoj” estas fako, kiun en 1814 starigis reĝo Vittorio Emanuele 1-a; ekde 1861 ĝi partoprenas en la itala armeo. Nuntempe funkcias kiel civila, militara kaj juĝa polico, flanke de la ŝtata polico.