Kiu estis Achille Tellini?

Elda Doerfler (Italio)

Artikolo el la rubriko “Laste trovitaj” de TEA-Bulteno (Triesto), Majo/Junio 2010

Jen tre interesa propaganda poŝtkarto, eldonita de Achille Tellini, komence de 1900. Supre de la poŝtkarto, itallingve:

Tutmonda Esperantista Kuracista Asocio T.E.K.A. nombras pli ol 500 anojn en ĉiuj mondaj partoj. Membriĝu. Petu la jarlibron por 1909 (1 liro) kaj senpagan ekzempleron de la monata organo “Voĉo de Kuracistoj” al S-ro H. F. Adolf Thalwitzer…

Sed kiu estis Achille Tellini?

Li naskiĝis en Udine en 1866. 21-aĝa, li diplomiĝis pri Natursciencoj ĉe la Universitato de Torino kaj tuj poste iris al Romo kiel asistanto de geologia profesoro. Tie li laboregis en la sektoroj pri paleogeografio, glaciologio kaj romia geologio kaj publikigis serion da sciencaj eseoj. Destinita al elstara universitata kariero, tamen en 1893 pri ĉio li rezignis kaj preferis reiri al Udine, kie li ricevis la katedron pri Natursciencoj ĉe la Reĝa Teknika Instituto. En 1904, pro privataj kialoj, li forlasis instruadon kaj donacis sian riĉan sciencan bibliotekon al la Respubliko S. Marino, dum al la Muzeo pri Naturhistorio en Triesto li transdonis trovaĵojn de sia sciencvojaĝo farita en Eritreo.

Detalo de la poŝtkarta dorsflanko, kun prezolisto

Tiam li ekdediĉis sin al studado de romanĉaj filologio kaj literaturo kaj de Esperanto.

Esperantisto ekde 1901, li multon skribis kaj publikigis internacilingve. Li tradukis verkojn de S. Pellico, G. Rajberti kaj I. Nievo; kompilis la gvidlibron pri Ravenna kaj plenan E-Italan vortaron.

Fine de 1908 li translokiĝis al Bologna, kie, en la jaro 1912, li fondis la Italan Katedron de Esperanto, kiun li estris ĝis 1922, kaj Bolonjan grupon. Celoj de la Itala Katedro, laŭ liaj principoj, estis elekti taŭgajn instruistojn, organizi kursojn kaj ekzamenojn, propagandi pere de lecionoj kaj prelegoj. Lia agado, tiel diligenta kaj konstanta, ricevis la aproban konsenton, perletere, de Zamenhof mem (1914).

Li helpis la eldoniston Antonio Paolet el San Vito al Tagliamento, kiu interalie eldonis la italan organon “L’Esperanto”. Dum la Unua Mondmilito li peradis la korespondaĵojn inter la militkaptitoj, internigitoj kaj iliaj familioj.

En 1927 Tellini reiris al Udine kaj tie li komencis komparan studon inter la esperanta kaj friula leksikoj kaj, en 1935, publikigis esperantan gramatikon, kun vortaro kaj ekzercoj, por la romanĉoj de Friulo.

Oktobre 1938 prof-ro Achille Tellini, post longdaŭra kormalsano, mortis en Udine. Li, grandanime, testamentis duonon de siaj havaĵoj favore al Seminarioj en Udine kaj Gorizia, por ke oni starigu katedrojn pri esperanto kaj pri propagando de la friula dialekto.

El la libro “Il movimento esperantista in Friuli” (Esperanto-movado en Friulo) de G. Martinez (Udine)