Achille Tellini: Interesiĝo pri kaj Aktivado por Esperanto

Elda Doerfler (Italio)
Artikolo el la rubriko “Laste trovitaj” de TEA-Bulteno (Triesto), Novembro/Decembro 2010

Interesan eseon pri la vivo de la fama esperanto-pioniro ACHILLE TELLINI (vd. artikolon TEA-Bulteno Ma-jo-Junio 2010) disponigis al mi lia pranepino Lidia Testoni, kiu de multaj jaroj esploras pri sia familio kaj ĉefe pri la vivo kaj verkoj de Achille, stimulita de la rakontoj kaj dokumentaro transdonitaj al ŝi de la avino. Hodiaŭ ŝi posedas rimarkindan arkivon, plejparte konservitan en cifereca formato. Lidia, post magistriĝo pri Artoj, Muziko kaj Spektaklo, specialiĝis pri biblioteka kaj bibliografia teknikaranĝado, avangarda dokumentado, informada teknologio kaj jura informadiko. Ŝi publikigis eseojn precipe pri hstoriaj temoj. Interalie ŝi aranĝis plurajn ekspoziciojn, la plej lastan “1909-2009 Cent jaroj de esperanto en Bolonjo”, per kiu ŝi memorigis la unuan esperanto-elmontradon organizitan en tiu urbo.

ACHILLE TELLINI – RESKRIBI TIES HISTORION KAJ VERKON

LA UNUA KONTRIBUO: INTERESIĜO PRI KAJ AKTIVADO POR ESPERANTO

Ja skribite kaj implicite en ĉiuj liaj biografioj estis, ke Achille Tellini forte sindediĉis al esperanto, ekde sia translokiĝo de Udine, la tre amata naskiĝ-urbo, al Bolonjo, kiun li elektis kiel sian rezidejon dum pli ol dudek jaroj. Veras, ĉe la lumo de elserĉoj, kiujn mi estas faranta pri vivo kaj verko de Tellini, ke nenion oni povas konsideri jam konata kaj jam multaj estis la surprizoj, kiuj puŝis min ree kontroli, kion ĝis nun oni supozeble jam scias aŭ kion oni skribis pri li.

La unua, kiu rakontis al mi pri Achille, estis Adria, mia avino laŭ patrina flanko, unu el liaj filinoj, unu el tiuj kvar ĉarmegaj ‘fraŭlinoj Tellini’. Achille, fakte, estis mia praavo kaj, tra la ofte fabelaj priskriboj de Adria, eniris dolĉtrudiĝe en mian imagkapablon de infanino.

Poste, plenkreskaĝe, pro mia emo al esplorado kaj dokumentado, ekestis firma volo malkovri, kiu reale estis tiu homo.

Ne estis, kaj ankoraŭ nun ne estas, facile trovi la plej rektajn kaj verajn fontojn lin koncernantajn. Ne nur ĉar li estis tre decidema persono, kvankam evitema; ne nur ĉar pro siaj ideoj kaj pasioj plurfoje li devis alfronti suspektojn, denuncojn, eĉ anonimajn akuzojn, inkviziciojn kaj policajn kontrolojn; ne nur ĉar dum la faŝisma periodo li plue estis persekutata kaj izolita, mokita kiel freneza idealisto, sed ankaŭ ĉar la varieco kaj interplektiĝo de liaj interesoj instigis al pli profunda studado en plej diversaj kampoj de scio kaj faro.

Direndas krome, ke ĝuste pro la apartaj travivaĵoj spertitaj de Tellini, li ofte estis eldoninto de si mem kaj foje preferis publikigi siajn skribaĵojn, dividante ilin en kajerojn, por ilin cirkuligi kaj distribui kiel periodaĵojn. Do, tial ne facilas kunmeti la verkaĵojn, sed tamen por kiel eble plej kompletigi lian vastegan bibliografion, esencas kompreni la evoluon, la interplektaĵojn kaj la valoron de liaj studaĵoj, de lia kultura kaj socia engaĝiĝo. Achille, naskiĝinta februare 1866 en Udine, estas instigita de la patro al studado. En 1881, dekkvin-jarulo, li iĝas membro de la Friula Alp-Societo, kies fondiĝon la familio notinde subtenis kaj kies vicsekretario estis la pli aĝa frato Edoardo. En tiu sama jaro la patro Gio. Batta – laŭ la dokumentoj en la komunuma registrejo de Udine (1865) – publikigas la “Ilustraĵoj pri la Dia Komedio”-n. Gio. Batta estas, kune kun la fratoj Carlo, Angelo kaj Antonio, komercisto, monŝanĝisto kaj bienulo. Sed li estas ankaŭ aŭtodidakta Dante-studemulo, pasia kaj aktiva skermisto kaj fakulo pri friulaj historio kaj tradicioj.

Du jarojn poste, en 1883, Achille diplomiĝas ĉe la Reĝa Liceo en Udine. Ne nur: dum la ĝenerala kunveno de la itala geologia societo, la 18-an de marto 1883, Achille Tellini estas proklamita membro inter la novaj anoj sekve de propono de Giovanni Capellini kaj Giulio Andrea Pirona (gravas memorigi, ke la Itala geologia Societo estis fondita en Bolonjo en 1881). Sur la paĝoj de ‘Cronache’ (Kronikoj), eldonitaj de la Friula Alp-Societo, Achille estas difinita ‘dilektanto pri scienca alpismo’. Sed post kelkaj monatoj lia amo pri natur-sciencoj, kiun la patro kune kun la tuta familio zorge flegis, transformiĝos al totala sindediĉo, al konstanta kaj viva engaĝiĝo. La 24-an de oktobro 1884 li enskribiĝas en la Fakultato pri matematika, fizika kaj natura sciencoj en Torino. En 1888 li magistriĝos pri Natursciencoj.

Liaj instruistoj, dum tiu kurso daŭrinta 3 jarojn kaj naŭ monatojn, estis: Andrea Naccari (pri fiziko), Michele Fileti (pri ĥemio), Giorgio Spezia (pri mineralogio), Michele Lessona (zoologio), Alessandro Portis kaj Federico Sacco (paleontologio), Lorenzo Camerano (kompara embriologio), Giulio Bizzozero (histologio), Martino Baretti (geologio), Angelo Mosso (homa fiziologio), Carlo Giacomini (homa anatomio), Giuseppe Gibelli (botaniko), Oreste Mattirolo (sistema botaniko). Liaj rilatoj kun la profesoroj certe estis striktaj kaj kunlaboraj se, fine de la eseo ‘Aldonoj al tera malakologio en Piemonto’, Carlo Pollonera (pentristo, disĉiplo de Fontanese kaj specialisto pri malakologio) dankas Tellini-n, kune kun Sacco, Camerano kaj Piolti, pro la tiutema materialo al li disponigita (Bulteno de Muzeoj pri zoologio kaj kompara anatomio de Reĝa Universitato en Torino, 1886).

Rimarkindas, kiel kelkaj el tiuj docentoj kaj elstaraj profesoroj estis krome socie kaj politike engaĝitaj. Michele Lessona, adepto kaj tradukisto de Darwin, senlaca scienc-disvastiganto, postenis en Torino kiel komunuma konsilanto dum multaj jaroj (1877-1895) kaj kiel membro de la Supera Konsilio pri publika instruado. Giulio Bizzozero, famkonata kiel patro de la itala histologio, membro de la Supera Konsilio pri sano kaj de tiu pri publika instruado, estis regna senatano kaj en la Parlamento batalis por solvo de la enlanda sociala kaj sana problemaro.

Krome li estis elstarulo en movado nomita ‘filantropia socialismo de profesoroj’ kaj, kiel Lessona, perceptis kaj riĉigis propran rolon de scienco per intensa disvastiga aktivado, precipe rilate novajn konceptojn pri higieno kaj socia medicino. De Angelo Mosso, kiu same eniris Parlamenton kiel senatano, tre bone konatas la studoj pri fiziologio de fizika edukado por virinoj kaj infanoj. Li estis unu el la ĉefaj favorantoj de enkonduko de fizika edukado kiel deviga fako en privatajn kaj publikajn instruejojn. Aldonendas, ke multaj el la docentoj de Achille estis pasiaj esploristoj kaj alpistoj.

El la universitataj dokumentoj de Achille kaj sekvaj atestoj, de li akiritaj kelkan tempon post la magistriĝo, evidentiĝas ke li ne nur vizitis lecionojn de sia kurso, sed antaŭ tiujn pri kompara anatomio, zoologio kaj botaniko en la naturscienca sekcio de Instruista Seminario, kunligita kun la fakultato pri matematika, fizika kaj naturaj sciencoj. Do, en tiutempa Torino, centro de itala pozitivismo, Achille rilatis kun la plej elstaraj reprezentantoj de scienca kaj teknika kulturo en tiu Italio kiu estis alfrontanta profundajn ŝanĝojn, pro agrara krizo kaj ekindustriiĝo, demografia pliiĝo kaj pligrandigo de balotrajto, laboristara lukto kaj amasa elmigrado.

Ne forgesendas la ĝenerala Ekspozicio, kiu sidejis en Torino, ĝuste en 1884: ĝi iel kontribuis, ke, malgraŭ la perdo de sia rolo kiel regna ĉefurbo, tiu urbo sin proponu kiel centron de industria, socia kaj intelekta disvolviĝo naci- kaj internaci-nivele.

En Torino la interesoj de Achille plinombriĝas kaj difiniĝas aŭ eble, pli bone, trovas konfirmojn kaj eblojn al evoluo. Li, ĉefe, ne estas malsentema fronte al sociaj temoj: en Torino li aĉetas kaj legas, franclingve, kelkajn el la plej gravaj verkoj de Pierre-Joseph Proudhon kaj Herbert Spencer. Tiu torina periodo do iĝas decida por lia elformado, ne nur pro la pliaj horizontoj malfermiĝontaj sekve de la universitata studado, sed eĉ pli pro la legaĵoj, la vizitoj kaj la oportunoj realigi kaj plisolidigi konatiĝojn kaj rilatojn.

Ĝuste tie Achille alproksimiĝas al la problemo de universalaj helplingvoj. Li ne iĝas tuj esperantisto. Antaŭe li deziras plene koni la ekzistantajn proponojn kaj nur pli poste decidas elekti esperanton. Pri ĉi tiu lia decido oni trovas ateston en letero, de li skribita la 1-an de julio 1907 al la torina matematikisto Giuseppe Peano. En la letera teksto, post analizo kaj komparo kun historiaj kaj bibliografiaj donitaĵoj, klare legeblas la interesiĝo de Achille pri la internaciaj lingvoj.

Unue oni devas diri, ke Achille konscias, ke Peano jam de pli frue estas tre sentema rilate la problemon trovi taŭgan internacian lingvon inter la diversaj proponitaj. Fakte Peano aktive partoprenis en Kongresoj pri matematiko kaj filozofio en Parizo (1900), kie li renkontiĝis kun Louis Couturat. Pli poste, en 1903, li publikigis eseon pri ‘Latino sine flexione’. Eĉ Achille, en konata cirkulero kun dato de la 30-a de junio 1907, jam enskribis la nomon de profesoro Peano inter tiuj de aliĝintaj italoj: per tiu cirkulero oni apelaciis al la Komisiono pri alpreno de internacia helplingvo, kies reprezentanto estas Tellini mem.

Fakte li demandas al la profesoro, ĉu eblas ricevi el Torino iujn novajn nomojn subskribontajn la apelacion kaj, krome, eĉ komenci interŝanĝon de publikigaĵoj, precipe por pli bone koni lian ‘latino sine flexione’-on. Tiuteme Achille skribas: “Kvankam mi estas Esperantisto, tamen mi estas tute senpartia rilate al sistemoj de mi konataj. Estas de mi jam konataj ‘Universal’ aŭ ‘Europan’, ‘Neutral’ kaj ‘Nov Latin’ de Rosa, kiun mi vidis – se tiel diri – eĉ naskiĝi sub miaj okuloj kiam mi estis studento en la Universitato de Torino kaj vizitadis la zoologian kabineton kie laboris prof. Rosa. Mi ŝatus koni vian ‘Latino Sine Flexione’-on kiun tre ofte oni citas eksterlande (Belgio), dum ĉe ni malfacilus ekscii ion pri ĝi, krom se oni konsultus la memuaron enmetitan en Akademion, kies bibliografia indiko nur hieraŭ malkaŝiĝis antaŭ miaj okuloj”.

Kroma konfirmo de la intereso, kiun Achille Tellini, intense kaj konstante, dediĉis, ekde la universitataj jaroj en Torino, al la internaciaj lingvoj, troveblas ĉe la urba Biblioteko de Udine, kie konserviĝas kopio de broŝureto de Daniele Rosa ‘Le Nov Latin – International Scientific Lingua. Super natural bases’, kiun Rosa publikigis en Torino, 1890. Surkovrile rimarkeblas la stampo, kiun Tellini uzis sur siaj libroj, konsistantaj lian riĉegan bibliotekon: supre la simbolo de geologio (du krucigitaj marteloj), la skribaĵo ‘Dott. Achille Tellini’ kaj sube ‘Udine’.

Tiu broŝureto, dekpaĝa, estas eltirita el ‘Bulteno de Muzeoj pri komparaj Zoologio kaj Antropologio’ de la Reĝa Universitato en Torino (oktobro 1890). En 1890 Achille estas en Romo, rekonfirmita, per ministeria dekreto, kiel asistanto ĉe la Kabineto pri Geologio en la Reĝa Roma Universitato.

verkis Lidia Testoni
(Trad. Elda Doerfler)

Dankon pro la kunlaboro al: Urba Biblioteko ‘V. Joppi’ en Udine, Ŝtata Arkivejo de Udine, Ŝtata Arkivejo de Respubliko Sanmarino, Historia Arkivejo de Studuniversitato de Torino, CDT en Cuneo.