Internaciaj Ekspozicioj

Elda Doerfler (Italio)
Artikolo el la rubriko “Laste trovitaj” de TEA-Bulteno (Triesto), Januaro/Februaro 2010

Ekde 1851, oni komencis organizi la tiel nomitajn ‘Internaciajn Ekspoziciojn’ en plej diversaj landoj, tio por elmontri la ekonomian, socian, kulturan kaj teknikan evoluon atingitan de la homaro. Ofte el tiuj ekspozicioj postrestis ia konstruaĵo aŭ artaĵo, kiel ekzemple la Eiffel-turo en Parizo (1889) aŭ la Atomium en Bruselo, multe pli malfrue, en 1958.

Kiam ajn okazis foiroj aŭ aliaj gravaj eventoj naciaj, por esperantistoj tiuj signifis la plej fekundajn terenojn sur kiujn disĵeti la semon Esperanto kaj, kadre ankaŭ de la internaciaj ekspozicioj, ofte oni starigis apartajn propagandajn budojn, profitante tiel por disinformadi la multnombran vizitantaron. Krome oni metis sin je dispono por tradukoj de la propagandiloj, por disvastigi tra la mondo la gravajn okazantaĵojn ne nur en iu nacia lingvo, sed ankaŭ en Esperanto. Fojfoje estis ĝuste la organizaj komitatoj de la koncernaj aranĝoj kiuj petis la esperantistaron kunhelpi en la propaganda agado. Sekve de la bonaj rezultoj donitaj de la utiligado de Esperanto dum la Internacia Ekspozicio pri Higieno (1911) en Dresdeno, esperantistoj estis petitaj doni sian helpon ankaŭ okaze de la Ekspozicio Internacia pri Maraferoj – Genova, marto-novembro 1914.

Jen kiel la informo aperas en la broŝuro eldonita tiutempe:

EKSPOZICIO INTERNACIA PRI MARAFERO

Mara higieno – Itala Elmontro Kolonia “Per unuvoĉa volo de la Registaro, de la Urbkonsilantaro, de la Urbanaro, sub la bonvolaj aŭspicioj de Lia Moŝto Princo Tomaso de Savoia, Duko de Genova, en 1914 stariĝos en tiu ĉi urbo la Ekspozicio Internacia pri Maraferoj, Mara Higieno kaj Itala Elmontro Kolonia.

Realiĝinte en ĉi tiu plej grava centro de la itala marvivo, kie sidas kaj floras rimarkindaj industrioj kaj entreprenoj, kiuj al marvivo donas impulson kaj samtempe de ĝi subtenon ricevas, la iniciato devos atingi, kiel certe atingos, efektiviĝon sukcesplenan kaj esence praktikan.

Aranĝite laŭ kvar specialaj fakoj: Maraferoj, Mara Higieno, Itala Elmontro Kolonia, Korpa Kulturo, la Ekspozicio ne nur efikos interesplenan kaj utilan klarigon pri ĉio ĝis nun farita profite de la marista vivo, de higieno, de korpa kulturo kaj de koloniigado, sed naskos eksciton por pli multe kaj pli fervore labori.

La momento estas favora.

La komitato esperas ricevi interkonsentan helpon kaj subtenon por la sukcesplena realigo de sia iniciato, eminente humana, gloronta la frukton de tiu granda ĉiulanda kulturlaboro, kiu estas kerno de la monda evolucio kaj progresado.”

Poste la komitato sin alturnas al tutmondaj industriistoj, por altiri ilian atenton “al la granda efiko de tiel potenca interkomprenilo”, kiun oni metas je dispono por la publikigo de prospektoj, katalogoj, prezaroj, sume ĉiuj reklamiloj disdonigendaj al la vizitantaro.

Krom en tiuj tutmondaj eventoj, Esperanton oni multon strebis enkonduki ankaŭ en la komercan mondon, kie tamen altaj muroj staris antaŭ la vigla aktivemo de multaj entuziasmuloj. Sed persistemo kaj konstanteco ofte alportas la justan rekompencon kaj – kvankam malrapide kaj kun grandaj streĉoj – la lingvo internacia ricevis plurajn publikajn rekonojn kiel valida kontribuanto por plisimpligi la kontaktojn inter komercistoj diversnaciaj kaj komercaj ĉambroj. Oni eĉ favoris ĝian uzadon dum la Internaciaj Komercaj Konferencoj. De la 1-a ĝis la 4-a de aprilo 1923, en Venecio, okazis la Internacia Konferenco por komerca helplingvo. Ĝi estis organizita, laŭ propono de la Internacia Centra Komitato de la E-movado (sespersona en kiu ĉefrolis UEA), de la Itala-Svisa Komerca Ĉambro sub patroneco de la itala mini-stro pri industrio kaj komerco. Reprezentiĝis 8 ministerioj pri komerco, 21 foiroj, 61 komercaj institucioj el 27 landoj de 5 kontinentoj: esperanto estis la sola laborlingvo. La konferenca rezolucio rekomendis ĝian utiligon en komerca, foira, radio-telegrafa, turisma kampoj kaj ĉefe en komercaj lernejoj.

En ĉi suba bildo, videblas la tre signifa glumarko reklamanta la okazaĵon, kaj sugestanta al “praktika komercisto” labori per Esperanto. Tre vervis en tiuj jaroj la laboro de esperantistoj en komerca kampo kaj fakte la rikoltado estis abunda, sed tiu favora periodo daŭris pli-malpli ĝis la 1930-aj jaroj, kiam la tuto ŝrumpis, iom post iom, pro diversaj kaŭzoj, inter kiuj ankaŭ la fakto ke ne multaj estis la kompetentaj esperantistaj fakuloj.

Glumarko 6 cm x 7 cm, presita kun reliefo

Interese ĉu ne? Plie eĉ glumarkoj kaj poŝtaj kartoj povas naski la emon esplori la tre varian historion de la Esperanto-movado!

Fontoj: Jean Amouroux, Vikipedio, Enciklopedio de Esperanto