Ekspozicio de E-poŝtmarkoj en la Internacia Esperanto-Muzeo de Zaozhuang

La Internacia Esperanto-Muzeo en la universitato de Zaozhuang (ĉine: 世界语博物馆) estas ne nur la plej granda muzeo pri Esperanto en Azio, kun 50 000 ekspoziciaĵoj kaj ekspozicia surfaco de 680 kvadrataj metroj, ĝi estas la plej granda Esperanto-muzeo en la mondo laŭ la disponebla spaco. Por povi kompari, la Esperanto-muzeo en Vieno disponas pri 80 kvadrataj metroj, okono de la nova ĉina muzeo.

En la muzeo estas ses eksponejaj salonoj kaj plurmedia zono, malgranda aŭditorio kaj arkivejo. Ĝi inaŭguriĝis en la 16-a de Novembro 2013 kaj ĝia celo estas protekti objektojn pri Esperanto-kulturo kaj memori pri la heredaĵo de ties civilizacio en Zaozhuang, Ĉinio.

Ĝi okazigis ekspozicion pri Esperanto-poŝtmarkoj en la 28-a de Julio 2022.

Eblas virtuale viziti la muzeon, ĉe https://e-muzeo.com.

28.07.2022