ELF-AREK

Bonvenon al la paĝoj de Esperanto-Ligo Filatelista/Amika Rondo de Esperantaĵ-Kolektantoj (ELF/AREK)!

Ni estas internacia amikaro, kiu ekzistas de pli ol 50 jaroj, kiel faka organizo pri kolektado de filatelaĵoj kaj aliaj elementoj. Kolekti estas inter la plej fruaj kulturaj aktivaĵoj de esperantistoj.


Glumarkoj

Etikedoj kaj glumarkoj, kiuj estas uzataj por reklami ion en Esperanto, ankaŭ la lingvon mem.

Filatelaĵoj

Poŝtmarkoj, poŝtaj stampoj, poŝtaj tutaĵoj kaj ĉiuj elementoj, kiuj estas uzeblaj en la perpoŝta komunikado




Bildkartoj

Poŝtaj kartoj, fotokartoj kaj salutkartoj, kiuj
atestas la viglecon de komunikado
ekde la fruaj esperantistoj.

Numismatiko

Kolektado de ĉiaj numismatikaj elementoj (medaloj, pagiloj kaj moneroj), partnere kun ENA

Insignoj

Kongreskartoj

Vizitkartoj

Telefonkartoj

Loteribiletoj

Ekslibrisoj

Kalendaroj

Afiŝoj

kaj bildstrioj, informiloj, bultenoj kaj multaj aliaj!

En ELF-AREK kuniĝas fakuloj, kiuj tre amike transdonas siajn spertojn pri kolektado en kaj pri Esperanto!

Plej lastaj artikoloj de la retejo:

Unuaj Esperanto-poŝtmarkoj

Filatela Bild-terminareto

Ofta demando al filatelisto estas: “– Kiom da poŝtmarkoj vi havas?”. Tiu nombro tamen ne gravas al esplorema filatelisto. Pli gravas la kvalito (i.a. stato kaj rareco) de la filatelaĵoj. Kaj atentu […]

Legu pli

La Babel-Domo

Dum la Unua Mondmilito, en granda konstruaĵo en la centro de Londono, miloj da cenzur-laboristoj ĉiutage analizis la enhavon de plurmil korespondaĵoj. Kompreneble estis leteroj skribitaj en multaj lingvoj, i.a. en Esperanto. […]

Legu pli