Filatela Bild-terminareto

Ofta demando al filatelisto estas: “– Kiom da poŝtmarkoj vi havas?”. Tiu nombro tamen ne gravas al esplorema filatelisto. Pli gravas la kvalito (i.a. stato kaj rareco) de la filatelaĵoj. Kaj atentu – filatelaĵoj, ne nur poŝtmarkoj estas kolektindaj. Dekoj da aliaj elementoj estas sur la filatelistaj tabloj kaj tial filatelaj terminoj estas necesaj.

Ekzistas multaj kaj diversaj poŝtaj dokumentoj krom la plej populara kategorio de poŝtmarkoj. Laŭ la difinoj de FIP (Internacia Filatel-Federacio), bona kolekto pri iu temo devas efektive enteni kiel eble plej diversajn filatelajn elementojn, kaj ne baziĝi nur sur poŝtmarkoj kaj poŝtaj stampoj.

Sube vi trovos bildojn kaj mallongajn komentojn kun la difinoj de filatelaj terminoj. Ili montros kiom vastaj kaj interesaj povas esti la studkampoj por filatelisto. Unu bildo valoras pli ol mil vortojn! Uzu la malsuprajn sagetojn (aŭ la sagojn de via klavaro) por foliumi la bildojn. Ili estas organizitaj ne laŭ alfabeta ordo, sed iom logika sinsekvo, de la plej oftaj al la plej raraj filatelaj kategorioj. Liston de la kategorioj vi trovos pli sube. Bonan foliumadon!

James Rezende Piton (Brazilo)

  • La unuaj tutlandaj poŝtmarkoj en la mondo
  • Unuaj Esperanto-poŝtmarkoj

Indekso

  1. poŝtmarko
  2. Esperanto-poŝtmarkoj