Park-urbo Esperanto

La Park-urbo Esperanto estis grandioza projekto por Esperanto-urbo en Germanio, en la 1910-aj.
Artikolo el TEA-Bulteno (Triesto), Julio-Aŭgusto 2020

Elda Doerfler (Italio)

Jam de multaj jaroj, pro mia ŝatata ĉevaleto, mi ekhavis okazon legi pri la fama Esperanta Park-Urbo. Instigis min serĉadi pliajn informojn la akiro de kvar tre signifaj propagandmarkoj, buntaj kaj allogaj. En la reta tre detala historio de la E-movado en Munkeno, Germanio, estas kelkaj donitaĵoj pri la “konstruota Esperanto-Urbo”, kiuj legeblas ĉe la ttt-ejo http://www.esperanto-muenchen.de/Klub/Geschichte/unua_jarcento.html

Sed interesa artikolo pri tiu avangarda projekto aperas en 1912 en la Pola Esperantisto, plume de la fama rusa verkisto Vasilij Nikolajeviĉ Devjatnin. Per unupaĝa teksto li raportas entuziasme pri la iniciato:

La 8an de Junio de tiu ĉi jaro en München estis fondita nova societo, nomita Propaganda Ligo Parkurbo-Esperanto. Tiu ĉi mirindega Societo nun estas okupata per grandioza entrepreno: ĝi elpaŝis al konstruado de… Esperanta urbo! […] La afero, kiel ĉiuj grandaj aferoj, estas tute simpla: tre riĉa Münchena bankiero S-ro Schler donis al la Propaganda Ligo (ndr: poste P.L.) pli ol unu milionon da kvadrataj metroj da tero, kiuj troviĝas je 13 kilometroj de München, ĉe la bordoj de Vürm-rivero. Kaj laŭ la genia plano de nia fervora s-ro Schlaf […] oni ekkonstruos la Esperantan urbon.

Tiu ĉi admirinda afero ne estas ia utopio aŭ neefektivigebla revo, sed jam fakto, […] La konata arĥitekturisto (Fritz) Sievers preparis jam la detalan planon [vd. tie ĉi] de la konstruota urbo (kies multaj kopioj estis disdonitaj al niaj samideanoj dum la Oka), kaj eĉ desegnojn de multaj komunaj konstruaĵoj, kiel ekzemple: teatro, kazino, lernejo, preĝejo, banejo k.t.p. Por la necesaj unuaj elspezoj ĝi havas jam kapitalon da 2.000.000 markoj. […]

En la vastega kaj bonege aranĝita oficejo de la Parkurbo-Esperanto, laboras ankaŭ kelkaj spertaj oficistoj, inter kiuj estas tri rusoj […] kiuj ricevas salajron de s-ro Schuler.

Okupo de la Park-urbo

En sia detala raporto V. Devjatnin rakontas pri la plana disvolviĝo kaj sekva vendado de la diversaj loĝejoj. Imagu, ke oni antaŭvidis ĉ. 500 konstruaĵojn! Intertempe kvardek placoj jam estis venditaj al kelkaj diversnaciaj esperantistoj. Multaj privataj entreprenistoj proponis siajn servojn por la starigado de la komunaj urbopartoj, nome teatro, kazino, lernejo ktp. Krome, laŭ ilia ideo, ĉiu aparta domo devis esti ĉirkaŭita de arboj por garantii freŝan aeron kaj agrablan malvarmeton dum somero.

Plano de la Park-urbo Esperanto

Al kiuj antaŭvideble estos venditaj la placoj, la domoj de la estonta urbo? Nur al esperantistoj, aŭ al tiuj familioj, en kiuj almenaŭ unu ano estas esperantisto! Post kiom da tempo tiu urbo, la centro de la tuta Esperanto movado, ĉefurbo de la Esperantujo, en kiu koncentriĝos ĉio kio iamaniere rilatas al Esperanto kaj Esperantismo estos preta? Tio okazos post du aŭ tri jaroj, do ĉ. en 1914-1915. Atenton kaptas la listo de kelkaj eminentuloj kiuj, kiel honoraj membroj de la PL, plene apogas la eksterordinaran projekton: inter tiuj ankaŭ nia Majstro!

Tiel ĉi emfazas ĉi planon pri Park-urbo Esperanto V. N. Devjatnin:

[…] post kelka tempo nia verda standardo gaje flirtos en nia propra ubo, en nia ĉefurbo de nia karega Esperantujo! Kaj nun de vi mem dependas ankoraŭ plirapidigi la aferon per viaj aliĝoj al la P.L. Aliĝu do, karaj samideanoj, aliĝu kiel eble plej multnombre, – despli, ke la aliĝo estas tute senpaga: oni ja ne petas de vi ian materialan sed nur moralan subtenon, kiu foje signifas pli multe, ol mono, – kaj via devo, sankta devo, estas doni al niaj energiaj samideanoj tiun moralan subtenon. Aliĝu do senprokraste, sendube, kaj ekvoku kune kun ni: vivu Esperanto kaj ĝiaj pacaj batalantoj!

V. N. Devjatnin

Pri Devjatnin

La vortoj de tiu famega rusa verkisto kaj tradukisto, tiel entuziasmaj, tiel fervoraj, tiel instigemaj min vere kortuŝis: jen kio animis plej grandan parton de niaj antaŭuloj, kiuj inter la mil kaj unu malfacilaĵoj sukcesis antaŭenirigi nian Aferon ĝis nia tempo!

Devjatnin en la mezo, kun la knabino Gertrudo Hübner en 1912.

Antaŭ ol fini ĉi artikolon, mi deziras ke nur iomete vi konatiĝu kun tiu rusa eminentulo. Vasilij Nikolajeviĉ Devjatnin naskiĝis en 1862 kaj mortis, 76-jara, la 28an de marto 1938 en Leningrado. Li iĝis instruisto pri la latina kaj rusa literaturoj. Unue li konatiĝis kun Volapuko kaj poste, en 1891, kun Esperanto. Post unumonata studado li jam pretis por traduki la poemon de Miĥail Lermontov: Anĝelo, aperintan en La Esperantisto. De tiam li ekkorespondis kun L. Zamenhof, kies amiko iom poste li fariĝis.

Li partoprenis en la Unua UK (Bulonjo-sur-maro – 1905) kie oni elektis lin en la Lingva Komitato. En 1911 (UK– Antverpeno) li gajnis sian unuan premion en literatura konkurso. De la belga ĉefurbo, laŭ la invito de Generalo Sebert, li iris Parizon, kie dum unu jaro vigle laboris por nia lingvo. De tie li piediris, kun la turka esperantisto Romano al la Krakova UK (1912): la vojaĝo daŭris 42 tagojn. La rakonto, verve vigla, vere legindas. Post la kongreso li eklaboris en Munkeno por la entrepreno Park-urbo Esperanto.

Trafita de la Unua Mondmilito

Fine de julio 1914 li ekveturis al Parizo por la UK, sed nokte la vagonaro estis haltigita: ĉiuj al-Parizaj vojaĝantoj estis arestitaj kaj per longaj flankvojoj oni resendis ilin al Leipzig. V. Devjatnin fariĝis militkaptito en la urbeto Traunstein apud Leipzig ĝis 1918. Post la unua jaro en la kaptitejo, li povis dediĉiĝi al sia varbagado, ekinstruante al germanaj suboficiroj, pro kio li ricevis eĉ salajron. inter 1918 kaj 1922 li laboris en Leningrado, gvidis kursojn, estris societojn ktp; poste li translokiĝis al Kiev. Siajn lastajn tri vivojarojn li pasigis en Lenigrado kun sia nevo Jakob. Li estis enterigita en la loka tombejo.

Lia literatura agado estis vere tre ampleksa. De li aperis en Fundamenta Krestomatio versaĵoj originalaj kaj tradukitaj kaj la originala rakonto Arturo. Li tradukis poemon de Lermontov, verkojn de Puŝkin (Boris Godunov, Poltava k.a.) kaj multajn aliajn poemojn rusajn kaj alilingvajn. Verkis originalajn komedietojn: Edziĝo; Nefinita dramo; La instruita mimikisto; krome la rakonton en versaĵoj Nevola mortiginto kaj Unuaj Esperanto-Satiroj. Kolekto de liaj literaturaĵoj aperis en la kvar volumoj de Plena Verkaro (1906-11, 584 p.). Kompreneble ankaŭ prilingvajn librojn li skribis: tio estas Elementa E-a Sintakso, 1924; E-a Afiksaro, 1914; Lernolibroj por rusoj k.a. Li kunlaboris per artikoloj en La Esperantisto, Ondo de Esperanto kaj pluraj aliaj ĵurnaloj. Kiam aperis la reformemeco de Esperanto, li aŭdigis sian fortan voĉon kontraŭ la lingvoreformoj kaj restis senŝanĝe fidela al la Zamenhofa Esperanto ĝis sia morto.

Sorto de la Park-urbo Esperanto

Sed ni revenu al la Park-urbo Esperanto. Post tiu elana komenco, kio estis okazinta? Malgraŭ la promesplenaj premisoj kaj … la subteno de miloj da aktivaj, monposedantaj esperantistoj el la tuta mondo, verŝajne la komenco de la unua mondmilito malhelpis la fluon kaj ricevon de mono el malamikaj landoj, tiel ke fine tiu bela sonĝo degelis kiel neĝo sub brile arda suno!

Tiu defio, kiu sukcesis allogi multegajn esperantistojn vidintajn en tio ne nur ian monalportan oportunon, sed ĉefe la realigon de propraj idealoj, fiaskis fakte pro la eksplodo de la milito kiu kaŭzis la bone konatajn katastrofajn konsekvencojn ne nur Eŭrope sed tutmonde.

Sed tiu revo ne malaperis el ĉies menso kaj koro, nur ĝi ŝanĝiĝis kaj adaptiĝis al la cirkonstancoj. Ni venu al pli proksimaj tempoj, al la 1960aj jaroj, kiam, denove en Germanio, en Herzberg am Harz, tre viglan agadon, tre inteligentan kaj konstruan, komencis Joachim Giessner, dum 46 jaroj prezidanto de la Germana E-Fervojista Asocio kaj dum 22 prezidanto de IFEF. Li sendube preparis pli glatan vojon al sekva, intensa aktivado de Peter Zilvar kaj Zsófia Kóródy. Ekde 2006 danke al iliaj streboj, la urbo ricevis oficialan kromnomon: la Esperanto-urbo, kiu iĝis kleriga kaj kultura centro je dispono de la esperantistaro.

Jen imitinda ekzemplo konkretiganta ĉiajn revojn de nia samideanaro!