Bildkartoj – la iamaj furoraj sociaj retoj

Kiam la ŝtatoj ekpermesis, fine de la 19-a jc, ke oni perpoŝte sendu mesaĝon sur malgranda peco da kartono, senkoverte kaj je reduktita afranko, per private eldonitaj kartoj, tiam impone multobliĝis la internacia korespondado. La malplikostigo de presado de bildoj kaj bonkvalitaj fotoj, kune kun la ŝtata permeso, ke tio aperu sur tuta flanko de la t.n. “poŝta karto”, faris tiun komunikilon furora en la unuaj jaroj de la nova, 20-a jarcento.

Unu el la plej fruaj konataj Esperanto-kartoj, eldonita en Bulgario, uzita junie de 1900

Ĝi estis maniero por ke ĉiu povu vidigi al alilokanoj specimenojn de sia urba pejzaĝo, lokajn kutimojn kaj tradiciojn, reklami festajn okazaĵojn aŭ varojn, en tempo kiam la internaciaj vojaĝoj kaj turismo estis eĉ pli maloftaj. En urboj sen turismaj vidindaĵoj, tuj aperis poŝtkartoj kun fotoj pri socia materia progreso: placoj, hospitaloj, lernejoj (aŭ eĉ urba buĉejo!), avenuoj, kaleŝoj, trajnoj, tramoj. Iom post iom pli videblis sur poŝtkartoj la senĉevalaj kaleŝoj – la aŭtomobiloj.

La esperantistoj troviĝis inter la plej grandaj interesatoj pri tiu nova komunikilo. Kiu povus plej profiti de pli alirebla internacia korespondado ol parolantoj de internacia lingvo? Tial miloj kaj miloj da modeloj de poŝtkarto estis eldonitaj de esperantistaj eldonejoj, kluboj, organizoj kaj ankaŭ individuoj, kiuj povis konigi al la korespondantoj sian foton, sola aŭ inter anoj de Esperanto-grupo.

Germanio (1919)

E-rondo “La Kanibaloj” en Norvegio (1936).

Germanio (1906)

Tiu nova populara “arto” trovis sian kulminon en la jaroj ĝis la Unua Mondmilito. Post tio ĉi, forta bato venis pro la plikostigo de la papero kaj presado kaj la poŝtkartoj ne revenis al sia antaŭa altrangeco, kvankam ĉiam pli multnombre eldonataj.

Teksto de James Rezende Piton por la brazila eldonaĵo Agendo Lorenz 2013 kaj dediĉita al franco Jean Amouroux (1937-2018), fakulo pri Esperantaj poŝtkartoj kaj nia tre verkema ELF-ano.

Kelkaj funkcioj, kiujn poŝtkartoj/bildkartoj havis, estas neimageblaj! Vi povas legi pri tio se vi klakos tie ĉi.

Pliaj artikoloj pri Esperanto kaj bildkartoj: