Tra la jaro kun Esperanto-bildkartoj (1-a Parto)

James Rezende Piton (Brazilo)

Tiuj ĉi notoj estis speciale verkitaj por Agendo Lorenz de la jaro 2013, kies tekstoj estis dulingvaj (PT-EO). Unu teksto kaj bildo enkondukis la paĝojn de koresponda monato. La eldonaĵo celas ankaŭ neesperantistojn, tial multaj informoj ŝajnos evidentaj al vi, leganto de nia retejo, sed la bildoj estas specimenoj de la rolo de bildkartoj en la komencaj jardekoj de la internacia Esperanto-komunumo.

Januaro

Por serio de bildkartoj aperintaj inter 1911 kaj 1913, s-ino Alice Farges, eldonisto en Lyon, petis artiston Jean-Robert reprezenti per karikaturoj la tiam plej konatajn francajn kaj alilandajn esperantistojn. Kiel taŭgas por tiu arto, la bildoj montras troigitajn situaciojn kaj estas riĉaj je detaloj kaj referencoj pri la ĉeffi guro. Barono Félicien Menu de Ménil (1860-1930), komponisto kaj instruisto pri muzik-historio, estas unu el ili.

Li eklernis Esperanton en 1901 kaj estis aktiva disvastiganto de la lingvo. En 1909 li komponis muzikon por “La Espero”, poemo de Zamenhof, kaj ĝi fariĝis himno por la esperanto-parolanta komunumo.

Februaro

Multaj konsideras Esperanton okcidenta lingvo, pro ties leksika materialo, kun 60% el latinaj radikaloj kaj 30% anglo-saksaj. Tamen malantaŭ tiu ŝajna “ŝelo” troviĝas animo tre simila al orientaj lingvoj, kiuj estas aglutinaj, tio estas, vortoj regule formiĝas per elementoj ekzistantaj en la lingvo. Krome la fonetiko estas regula, kun difinita sono por ĉiu litero.

Ĉi-tial, Esperanto trovas bonan akcepton en Azio. En tiu ĉi poŝtkarto eldonita de E-grupo en Ŝanhajo (Ĉinio) kaj sendita en 1913 al la kvartalo Madureira, en Rio, Esperanto estas “kuracilo por la surdulo kaj la mutulo, kiu ebligas aŭdi, kion fremdulo volas al vi paroli kaj paroli kion fremdulo volas de vi aŭdi”.

Marto

Esperanto-parolantoj ordinare eklernas la lingvon en lokaj kluboj aŭ grupoj kaj poste praktikas aŭ perfektigas siajn sciojn en kulturaj kunvenoj. La unua E-grupo formiøis en 1888 en Nurembergo, Germanio.

En Brazilo, “Suda Stelaro” estis la nomo de la unua grupo, fondita la 17-an de Marto 1906, en Campinas. Septembre de tiu jaro fondiĝis grupo en Niterói kaj aliaj sekvis ĝin en la sekvaj monatoj. En la poŝtkarto eldonita en 1907 de Brazila Klubo “Esperanto” en Rio, oni vidas la adresojn de tiuj unuaj E-kluboj kaj de aliaj en Rio kaj Porto Alegre.

Aprilo

Grupoj de Esperanto povas estiĝi en la plej diversaj medioj: lernejoj, bibliotekoj, kulturaj centroj, laborejoj. En tiu ĉi fota poŝtkarto (la foto estas rivelita sur kartoneca papero kies dorso havas la aspekton de poŝtkarto), Alfred Nachtergaele, “belga soldato” sendas en 1916 al sia “amiko franca soldato” Fernand Lepercq bildon de la esperantista grupo de bataliono. La montrataj flagoj estas verdaj kaj blankaj kaj reprezentas la internacian movadon favore al Esperanto.

Majo

Esperanto ligita al paco kaj konkordo estis ideo dekomence estigita de la humanista vidpunkto de ĝia aŭtoro, d-ro L. L. Zamenhof. Tial frapfrazoj kaj alegorioj pri paco kaj babilado inter diversnacianoj fariĝis oftaj ankaŭ sur poŝtkartoj. Tiel estas en tiu ĉi bondezira poŝtkarto el 1910, presita de fama brita eldonisto de poŝtkartoj (Tuck), pri “la zamenhofa solvo de la malfacilaĵo de internaciaj kongresoj.”

Junio

Landaj Asocioj de esperantistaj aktivuloj fondiĝis tra la jaroj, ekde 1898, kiam aperis Franca Societo por la Disvastigo de Esperanto. Kun la celo produkti lernilojn kaj informilojn kaj subteni la informadon ṕri la lingvo kaj fondon de novaj E-kluboj, ili arigas esperantistojn de lando aŭ difinita regiono. Preskaŭ ĉiu asocio okazigas kongresojn, kiuj malgraŭ la nomo estas veraj festivaloj de kulturo, kun prelegoj, teatraĵoj, kursoj, praktikaj metiejoj kaj muzikprezentadoj en Esperanto. Jen karto eldonita en 1924 de Kataluna Esperantista Federacio, fondita en 1910 kaj daŭre aktiva ĝis 1939, kiam ĝi estis fermita de la faŝisma reĝimo kaj la enlanda milito. Katalunaj esperantistoj ĉiam estis kulture tre aktivaj, laŭ la plej bona tradicio de Katalunio liveri artistojn al la mondo. En 1980 oni refondis ĝin, sub la nomo Kataluna Esperanto-Asocio.

Ĉu vi volas vidi la Parton 2? Klaku tie ĉi!