Tra la jaro kun Esperanto-bildkartoj (2-a Parto)

James Rezende Piton (Brazilo)

Tiuj ĉi notoj estis speciale verkitaj por Agendo Lorenz de la jaro 2013, kies tekstoj estis dulingvaj (PT-EO). Unu teksto kaj bildo enkondukis la paĝojn de koresponda monato. La eldonaĵo celas ankaŭ neesperantistojn, tial multaj informoj ŝajnos evidentaj al vi, leganto de nia retejo, sed la bildoj estas specimenoj de la rolo de bildkartoj en la komencaj jardekoj de la internacia Esperanto-komunumo.

Ĉu vi jam vidis la 1-an Parton? Klaku tie ĉi!

Julio

De la Unua Universala Kongreso de Esperanto en Boulogne-sur-Mer, Francio en 1905 ĝis la plej ĵusa en Hanojo, Vjetnamio, jam dekoj da landoj en ĉiuj kontinentoj gastigis tiun aranĝon, kiu dum unu semajno kunvenigas meznombre du mil homojn el ĉ. 60-70 landoj. Temas pri unu el la plej nombraj internaciaj kongresoj en la mondo, kun tia jara ofteco, kaj ilin interrompis nur la du grandaj militoj. En tiu ĉi poŝtkarto el 1907, du profesoroj de Kembriĝo, Anglio, spektas la “malfermon” de la tria UK, kie kunvenas simbolaj figuroj de la landoj, kiel onklo Sam el Usono kaj John Bull el Anglio. En 2013, la 98-a UK okazas ĉi-monate en Reikjavik, Islando.

gusto

Lerninte Esperanton, la parolanto volas uzi ĝin en internaciaj okazoj. Nuntempe per Internet tio fariĝis multe pli facila. Eĉ tiel, retmesaĝoj kaj retbabilado ne estas kompareblaj al la plezuro persone renkonti mem homojn kun kiuj oni ne havus la okazon komuniki tiel libere kaj profunde kiel en Esperanto, sen komuna lingvo. Tio ekzemple pelis sur trirada rulseĝo “vegetaranon Ernst Schaeffer el Magdeburgo (Germanio) dum sia vojaĝo al Antverpeno por la 7-a Internacia Kongreso [UK] de Esperanto”, vidata sur poŝtkarto el 1911. Estas 600 kilometroj inter la du urboj. Iu, kiu renkontis lin la 12-an de Julio 1911 notis sur la dorso de la karto, ke li kompletigis 28 kilometrojn post 2h45….

Septembro

La bildo de tiu karto el 1912 (dorsflanke kun elementoj de Esperanto-gramatiko) montras semistinon de verdaj steloj sur mapo de Meksiko, kio signifas la disvastiĝon, en tiu lando, de la internacia lingvo Esperanto. La verda stelo estis proponita kiel simbolo de la lingvo: kvin pintoj por la kvin kontinentoj kaj la verda koloro, kiu reprezentas la esperon. Krome la ideo pri semado (de la internacia planlingvo) estis jam tre disvastigita de poemo de Zamenhof, “La Vojo” el 1896, inter kies strofoj troviĝas:

Ni semas kaj semas, neniam laciĝas,
Pri l’ tempoj estontaj pensante.
Cent semoj perdiĝas, mil semoj perdiĝas,
Ni semas kaj semas konstante

Oktobro

Montri ankaŭ per humuro la mondan lingvan problemon sur poŝtkartoj estis ofte (kvankam foje la problemo havas tragikajn konsekvencojn, kiel en aviadil-akcidentoj okazigitaj pro lingvaj miskomprenoj). En tiu ĉi franca poŝtkarto el la 1930-aj jaroj, la policisto klarigas, ke “estas la ĉeĥoslovaka arbitracianto kaj la pola juĝisto, kiuj provas diskuti angle por scii ĉu la vorto dirita de la flandra boksisto al la armena ĉampiono estas norveglingva insulto aŭ brazila gratulo!” La titolo estas “Ha! Se ili nur scipovus Esperanton”.

Novembro

Pro sia akceptemo al aliaj kulturoj, frukto de la granda kaj diversdevena enmigrado, Brazilo frue engaĝiĝis kaj fondiĝis en 1907 Brazila Esperanto-Ligo. Tiu ĉi ekzemplero de poŝtkarto de la 5-a Brazila Kongreso de Esperanto en Rio, 1913, sendita de Ismael Gomes Braga al esperantistino en Francio la sekvan jaron, montras la organizan komitaton. Nomoj tre konataj, kiel tiu de la juna sekretario J. B. Mello e Souza (frato de la fama brazila verkisto Malba Tahan) aŭ de la vicprezidanto José Boiteux, antaŭeniginto de la supera edukado en federacia ŝtato Santa Catarina.

Decembro

Lazaro Zamenhof (1859-1917), naskita en Bialistoko (Pollando), tiam parto de la rusa imperio, estis ĉiam ligita al lingvoj. Parolanto de la rusa kaj la jida, en lia urbo la kunvivado (foje neniel paca) de diversaj etnoj, ĉiu kun sia lingvo, impresis lin en la infanaĝo. Laŭlonge de la jaroj li pretigis sian projekton de helplingvo, kiu lerte permesas pli rapidan lernadon, kaj lanĉis ĝin en 1887 sub la pseŭdonimo “D-ro Esperanto”.

En tiu ĉi poŝtkarto el 1905, kiam li vizitis Francion por la unua UK, la okulkuracisto estis fotita de Eugène Pirou (1841-1909), pariza filmpioniro, kiu uzis por si la sloganon “fotisto de reĝoj kaj la reĝo inter fotistoj”.