Esperanto kaj ekslibrisoj

“El la libraro”, fakte la latina esprimo Ex libris, donis la Esperanto-vorton ekslibriso por etikedo, kiu identigas librojn de kolekto. De simpla kaj praktika maniero marki posedon, tiuj etikedoj estas pli ol glumarkoj, ĉar ili evoluis al veraj artaĵetoj en plej diversaj stiloj, tre personigitaj, kaj sekve kolektindaj.

Esperantistoj, kiuj ĝenerale amas librojn kaj aparte la esperantajn, ne hezitis produkti siajn ekslibrisojn kun E-temoj aŭ vortoj. Jen ekzemploj, kelkaj menditaj de famaj aktivuloj:

Ekslibrisoj (kun dorsflanka gluaĵo) de la fama biblioteko de Davidov, en Saratov, Rusio (el la 1910-aj jaroj).
La malsamaj koloroj kaj bildoj supozigas, ke ili estis aplikitaj laŭ la libro-kategorioj.

Edward Symoens (Belgio)

Achille Tellini (Italio)

La kataluna esperantisto Joan Amades

Luis Hernández Yzal (Hispanio)

Dolfa Bartošik

E. Leviĉarov

Kelkajn aliajn specimenojn vi vidos

en virtuala ekspozicio

de la Kolekto de Biblioteko Molera

Pliaj artikoloj pri Esperanto kaj ekslibrisoj: