Filatelaĵoj
Filatelo estas la kolektado kaj pristudado de poŝtmarkoj sed ankaŭ de aliaj instrumentoj uzataj en la perpoŝta komunikado. Filatelistoj povas do okupiĝi pri poŝtaj stampoj, afrankstampoj, poŝta historio (inkluzive de la periodo antaŭ la starigo de poŝtmarkoj en 1840), kartoj kaj kovertoj kun afrankpovo (la t.n. poŝtaj tutaĵoj), aerpoŝto, fiskaj markoj k.m.a.
Ĉiuj tiuj elementoj povas eniri kolekton kaj ĝenerale enkondukas amason da scioj, fakaj kaj kulturaj. La kolektoj fariĝas laŭ lando, laŭ temoj, laŭ tempo-periodo kaj aranĝi ĉion en kohera sistemo konsistigas la hobion de filatelistoj.
Kompreneble la membroj de ELF-AREK ĝenerale donas specialan emfazon al unu temo: la Esperantaj filatelaĵoj. Sube vi trovos grandajn kategoriojn, aparte komentataj laŭ la vidpunkto de Esperanto-kolektantoj:
Poŝtmarkoj – la plej populara pruvo pri afranko de korespondaĵo – v. Poŝtmarkoj ĉiam kunligis esperantistojn
Poŝtaj memorstampoj – memorigo de speciala dato aŭ fakto sur korespondaĵoj – v. Esperanto en poŝtaj stampoj
Afrankstampoj – stampoj produktitaj de rajtigita maŝino, kiu pruvas la pagon de la poŝta servo kaj samtempe memorigas specialan daton aŭ institucion – v. Esperanto en afrankstampoj
Tutaĵoj – kartoj aŭ kovertoj, kiuj havas propran afrankpovon, sen la algluo de poŝtmarkoj – v. Esperanto-tutaĵoj
Multaj aliaj poŝtaj elementoj povas kunporti teman informon kaj altiri filatelistan intereson. Eĉ en plej neatendita parto de korespondaĵo. Trovi ilin estas defio de la hobio. Ekzemple, en oficialaj markoj kun numero por registritaj korespondaĵoj senditaj el poŝtoficejo Zamenhofa, en Gdynia, Pollando.
Parto de koverto sendita
kiel registrita letero en 1988
Pliaj artikoloj pri Esperanto en filatelaĵoj:
Ekspozicio de Valoraj Dosieroj de la Ĉina Esperanto-Muzeo
La Internacia Esperanto-Muzeo en la universitato de Zaozhuang (ĉine: 世界语博物馆) estas ne nur la plej granda muzeo pri Esperanto en Azio, kun 60 000 ekspoziciaĵoj kaj ekspozicia surfaco de 680 kvadrataj metroj, […]
Filatela Bild-terminareto
Ofta demando al filatelisto estas: “– Kiom da poŝtmarkoj vi havas?”. Tiu nombro tamen ne gravas al esplorema filatelisto. Pli gravas la kvalito (i.a. stato kaj rareco) de la filatelaĵoj. Kaj atentu […]
Ekspozicio de E-poŝtmarkoj en la Internacia Esperanto-Muzeo de Zaozhuang
La Internacia Esperanto-Muzeo en la universitato de Zaozhuang (ĉine: 世界语博物馆) estas ne nur la plej granda muzeo pri Esperanto en Azio, kun 50 000 ekspoziciaĵoj kaj ekspozicia surfaco de 680 kvadrataj metroj, […]
L’Esperanto nella Filatelia – Il Postalista kaj Esperanto
La ampleksa itala retejo pri Filatelo "Il Postalista" starigis spacon pri Esperanto, kun dulingvaj tekstoj. […]