Ĉefeĉ, ŝlosiloj kaj banko

La iniciatema germano Ĉefeĉ, kiu en Britio prosperis kaj prosperigis Esperanton.
Artikolo el la rubriko “Laste trovitaj” de TEA-Bulteno (Triesto), Januaro/Februaro 2021
Elda Doerfler (Italio)

Ŝlosilo en la eŭska lingvo
En la itala

Ĉi-foje nenion mi trovis, aŭ – pli bone dirite – nenion novan trovis aŭ aĉetis aŭ ricevis: tutsimple, hazarde serĉante en mia kolekto iun libreton, mi malkaŝis ion kion mia memoro forgesis. Temas pri la Ŝlosilo, kiun certe ĉiu el vi konservas ie en sia “forgeskesto”. La mia estas en la itala lingvo, ĝi estas iomete ĉifita, pro la grandaĝo.

Kio estas la Ŝlosilo? Ĉu “metala peco, laŭcele tranĉita, servanta por manipuli seruron”, kiel klarigas PIV? Kaj … ne nur: oni utiligas tiun vorton parolante ekz. pri arĥitekturo, aŭ eĉ pri bataloj, pri ĉifrado k.m.a., inkluzive de Esperanto. La “Ŝlosilo de Esperanto” estis tre grava ilo, grava tradukhelpilo en la unuaj jaroj de nia lingvo, elpensita de Herbert Friedrich Höveler.

Kiu li estis?

Naskita en la jaro 1859 en Germanujo, kiel junulo li iris al Anglujo kaj, post kelkaj jaroj, fariĝis brita regnano. Profesie li estis industria ĥemiisto, metalurgiisto kaj eĉ inventisto: li elpensis i.a. specialan aparaton por bruligi aeron, gason kaj oleon, kaj tiel krei grandan varmegon por disigi metalojn de rubaĵoj. Li fondis por tiu celo la Tandem Smelting Syndicate kaj la fabrikadon de Tandem Antifriction (glitiga) metalon, kies fandejon li konstruigis en Merton Abbey, apud Londono. En sia junaĝo li multe suferis pro astmo, tial li elpensis kuracilon, de li nomitan Vixol, kiu mallongtempe iĝis, pro siaj sanigaj efektoj kaj sukcesa kuracado, fama tra la tuta mondo.

[N.d.r: Sciigon pri ĝi mi trovis en la Oficiala Gazeto de la Italia Regno n.ro 288 – Roma, mardon la 1an de decembro 1903, kun i.a. jena informo: Fabrika marko por kontraŭastma kaj kontraŭkatara produktaĵo.]


Detalo de la leterpapero de la entrepreno Vixol (uzita en 1912): “Korespondado en ĉiuj modernaj lingvoj kaj en Esperanto”

En 1904 li tuthazarde ekkonatiĝis kun Esperanto, danke al ekzemplero de The Esperantist kuŝanta en butika fenestro. Tiam li tuj ekkomprenis ĝian utilecon por komerco tia, kia estis la lia. Herbert F. Höveler eklernis la lingvon kaj, post kelkaj semajnoj de ties severa kritikado, forte entuziasmiĝis pri ĝi. Baldaŭ li deziris ĝin propagandi, precipe laŭ la praktika komerca vidpunkto.

Ŝlosiloj

Ŝajnis al li, ke tion oni povus plej facile fari per la reenkonduko de la malgranda lernolibreto aŭ foliego ĉiulingva, antaŭtempe eldonita de Zamenhof mem. El tiu ĉi ideo aperis la Ŝlosiloj de E. Ĉefeĉ (pseŭdonimo, H. F. H. angle elparolataj). La unua aperis por la angla lingvo, aŭtune de 1905. Ĝis 1912 la Ŝlosiloj estis jam 18. En 1930 entute ili aperis en 26 lingvoj. La Ĉefeĉaj Ŝlosiloj (mezuroj: 112mm x 78mm) estis akireblaj je tre malalta prezo kaj eldonitaj en la diversaj lingvoj po milionoj da ekzempleroj. Dum kelkaj jaroj li prenis sur sin la tutan laboron kaj koston de ilia dissendado. Kiam, pro laboraj kialoj, li devis forlasi la personan kondukon de la afero, finance li daŭrigis subteni ĝin per la Internacia Propagandejo Esperantista.

La origina ideo estis, ke esperantisto skribas al iu persono en lando, kies lingvon li ne komprenas. Oni devas skribi en Esperanto kaj kune kun la letero aldoni ŝlosilon en la koncerna lingvo. Tiu ideo varbis al la Esperanto-movado pionirojn en multaj lokoj.

La Ŝlosiloj ludis gravan rolon precipe antaŭ la unua mondomilito. En la intermilita epoko plenumis bonan servon ĉefe tiujen malgrandaj, ekzotaj lingvoj, kies E-a libreto ofte ekigis la unuan seriozan pioniran paŝon.

Ĉekbanko

Alian eksterordinaran ideon li ekhavis por plifaciligi la pagon de la eksterlandaj kontoj por la Ŝlosiloj kaj aliaj ĉiuspecaj esperantaĵoj, fondante la Ĉekbankon Esperantistan en septembro 1908, sub la kromnomo de E. Ĉefeĉ: la banko havis sian sidejon en la Merton-Abatejo, Londono. Ĉion ĉi li aranĝis post la apero de la spesmila monosistemo internacia, projekto de la svisa profesoro René de Saussure.

Tiel farante li preparis ankaŭ la vojon por ĝenerala akcepto kaj enkonduko de internacia monunuo. La Ĉekbanko Esperantista havis tujan sukceson kaj funkciis kun kunlaborantaj bankoj el Londono, Dresdeno kaj Moskvo.

La unua mondomilito dividis la popolojn de Eŭropo kaj sufokis la agadon de la Banko, haltigante la evoluon de Esperanto en la militantaj ŝtatoj. Ĝi estis likvidita post la morto de ĝia Fondinto (01.09.1918).

Krom tiuj gravaj iniciatoj, malgraŭ sia granda okupiteco, Friedrich H. Höveler fondis ankaŭ Esperantistan Klubon en West Norwood, kie li instruis kaj korektis tradukaĵojn kaj ekzercojn. Ĉefeĉ tradukis ankaŭ kelkajn literaturaĵojn, kiujn li eldonadis proprakoste kaj plie verkis artikolojn por diverslandaj E-gazetoj kaj E-revuoj.

Malavara subtenanto li ĉiam estis ne nur favora kaj malavara al la brita movado sed ankaŭ al multaj fervoraj agemuloj en ĉiu ajn parto de la mondo, ankaŭ en Sicilio.

Fine de la nekrologo al li dediĉita kaj publikigita en la revuo Hispana Esperantisto (januaro 1919), la redakcio tiele esprimis sian senton: “Ĉefeĉ estis vera bonfaranto de la Homaro: ni imitu lin laŭpove!”

Fontoj: EdE; Vikipedio; Hispana Esperantisto; Esperanto-mono de Hans Jankowski.