La Poŝtaj Kartoj

Elda Doerfler (Italio)

Artikolo, kiu inaŭguris la rubrikon “Laste trovitaj” de TEA-Bulteno (Triesto), Septembro 2010

Mi esperas, ke tiu ĉi nova rubriko [de TEA-Bulteno] vekos vian intereson pri la malnovaj kartoj priesperantaj kiuj cirkuladis tra la mondo, precipe en la unuaj jardekoj de la pasinta jarcento. Per la ĝis nun aperintaj en TEA-Bulteno ekestis intenco de la redaktanto atentigi, krom pri la historia valoro, ankaŭ pri la ĉarma grafikaĵo kaj foje naiva prezentmaniero de la internacia lingvo Esperanto.

Sed ni komencu de la … komenco: unue, oni devas scii, ke la tiel nomata “poŝta karto” datas de la 19a jc. La unua en la tuta mondo estis eldonita de la aŭstria poŝto, nomita “Correspondenz-Karte”, je la 1a de oktobro 1869, probable far de iu profesoro de la Militakademio en Vieno.

Per ĝi oni intencis anstataŭigi, por la tiel dirita “mallonga korespondaĵo”, la leterojn kiuj havis plikostan tarifon. La karto, el maldika kartoneto, estis eburkolora: sur unu flanko, spaco por la adreso de ricevonto kaj surpresita poŝtmarko, dum sur la alia, spaco por skribi mesaĝon ne pli ol 20-vortan. Tiuepokaj kartoj do estis “tutaĵoj”, nome jam afrankitaj; nur kelkajn jarojn poste aperis kartoj kun koncerna spaco por alglui poŝtmarkon.

La ilustrita karto aperis ĉ. en 1870, danke al iu libristo el Francujo, kiu ekhavis la ideon ornami per desegnoj kaj figuroj la kartonetojn, kaj poste, iom pli malfrue, alia franco, Dominique Piazza, kreis la unuajn kartojn kun fotoj (1891). Ĉi-tiel, koncize, skize kaj tre supraĵe klarigite, komenciĝis la historio de “Poŝtaj kartoj”. Sed, kial “Poŝta karto”? Ne ĉar temis pri nur poŝtaj eldonoj, sed simple ĉar estis subkomprenite, ke la poŝto ĝin akceptis kiel korespondobjekton. La novaĵo konsistis el tio, ke tiu karto ne devis esti enkovertigita, ke ĝi rajtis vojaĝi tia kia ĝi estis, de sendinto al adresito, je speciala favora tarifo.

Kaj nun ni parolu pri Esperanto-poŝtkartoj. Amaso da ili, ĉu humuraj, ĉu kun portretoj de pioniraj gravuloj, aŭ pri kongresoj, ĉu propagandaj, ĉu lernigaj ĉu fakaj ktp, ekaperis unue eldone de kelkaj francaj esperantistoj, jam en 1902a jaro.

En 1999 estis presitaj du tre interesaj, A5-formataj, libretoj kun po ĉ. 80 paĝoj, fare de la revuo “Franca Esperantisto”. En tiuj estas enlistigitaj la kartoj ĝis tiu jaro aperintaj en Francio. La titolo estas: “Vagante tra la francaj Esperanto-Poŝtkartoj”. Tekston kaj bildojn disponigis s-ro Jean Amouroux, elstara filatelisto/historiisto, en kies arkivo troviĝas netakseble valora materialo.

En sia postparolo, fine de la dua libreto, pri tio ĉi li atentigas: “… Vagado tra poŝtkartoj estis longa kaj instruveka vojaĝo… (tiuj kartoj) estas plia pruvo pri la riĉeco de nia historio kaj de nia kulturo…” Do, ĝuste tio ĉi estas la celo de ĉi rubriko: per kuriozaj, foje eĉ ridindigaj, alifoje tre dramaj bildoj, preskaŭ ĉiam tamen elstare artismaj, ni sekvu la spurojn de niaj antaŭuloj, de tiuj kiuj, siamaniere, perbilde, alforĝis nian historion.

Propaganda karto, eldonita de W. Conrad, ano de la berlina esperantista grupo. Li piedvojaĝis tra Eŭropo kaj Norda Afriko, propagandante Esperanton. La vendo de la PK helpis por lia vivteno dum la tuta irado.
Li foriris de Parizo la 28an de aprilo 1911. Ekzistas ankaŭ alia foto de li pozanta ĉe la Placo Sankta Marko, en Venecio.

Eldonita post la 1a mondmilito, laŭ desegno de Noel Ottavi, de Societé Francaise de Propagande de l’Esperanto (SFPE).
“Radiofonio nepre bezonas Esperanton”