La informilo de ELF-AREK: La Verda Lupeo

El la notoj de la Historio de ELF, verkitaj de
Elda Doerfler (Italio)

La informilo de ELF ricevis la nomon: “FENIKSO” Oni donis la nomon FENIKSO al la informilo, por ke ĝi – same kiel tiu fabela birdo – povu teni sin ĉiam juna kaj forta. La unua FENIKSO enhavis la adresaron de la unuaj 17 fondiĝ-membroj.

D-ro Antonio De Salvo (Italio)

La unua aperis je la 1a de Oktobro 1968, redaktita de la dana esperantisto Reinhold Jensen ĝis lia morto je la 20a de Aprilo 1972 (entute 20 numeroj). Post lia forpaso, funkciis kiel redaktoro d-ro Antonio de Salvo, Romo, (n., 8 Junio 1942) por la numeroj 21 – 33. Iom subite li ĉesis la redaktadon por komenci prizorgi la konatan religian E-gazeton: Espero Katolika.

Unu jaron post la unuiĝo de AREK kun ELF, aperis 2, iom provizoraj, numeroj de la informilo fare de Raul Melo. Ekde la 1a de Januaro 1977, laŭpete de Ivar Paulsson, iĝis redaktoro Rudolf Burmeister, Karl-Marx-Stadt/Chemnitz, (n.19 Majo 1930) kaj tiam, ekde la n-ro 36, la revuo estis titolita LA VERDA LUPEO/FENIKSO.

Rudolf Burmeister (Germanio)
(1930-2019)

Post la forpaso de Burmeister (jan. 2019), ekde la n-ro 180 La Verda Lupeo ekhavis teamon de kunredaktoroj, kunordigataj de Elda Doerfler kiel ĉefredaktoro :

James Piton (Brazilo)

Elda Doerfler (Italio)

Bert Boon (Belgio)

Kolekto de La Verda Lupeo/Fenikso rete alirebla

Danke al la kunlaboro de hispanaj esperantistoj Ivan Garcia (BitArkivo.org) kaj Javier Guerrero (E-Biblioteko Ramon Molera Pedrals) ni havas la plezuron ekde la jaro 2020 ekhavi aliron al la plej fruaj numeroj de nia bulteno disponeblaj! Cetere, des pli utile, kiel PDF-dosieroj kies unuopaj vortoj estas facile traserĉeblaj:

Klaku tie ĉi por aliri la rete disponeblajn numerojn de La Verda Lupeo kaj Fenikso

Tiel la valora enhavo de jardekoj de esploroj kaj mirindaj bildoj de E-kolektaĵoj estos konservita kaj daŭre konsultebla por niaj estontaj generacioj. LVL estas unu inter dekoj da titoloj, kun entute plurmil numeroj jam enretigitaj de BitArkivo.org. Subtenu tiun gravan servon al Esperanto-movado, kiu meritas niajn donacojn!

Kovrilaj “kapoj” de nia Informilo

La E-filatelisto Dolfa Bartošik (Boršice u Buchlovic, 1 majo 1907 – Prago, 3 februaro 1989) el Prago, ankaŭ grafikisto de multaj E-glumarkoj, ekslibrisoj, ktp,, desegnis en 1977 novan “kapon” por la informilo. La frontpaĝo de la informilo havis diversajn formatojn tra la jardekoj. Ĝi jam aspektis tiel:

ekde 1968
ekde 1970
ekde 1977
ekde 2010
ekde 1972
ekde 1998
ekde 2014

Por ricevi la Informilon 3 fojojn jare, aliĝu al ELF-AREK!

Iom pri la lastaj numeroj de La Verda Lupeo: