Esperanto-poŝtkartoj – kiel ili servis niajn pionirojn?

James Rezende Piton (Brazilo)

Sendi simplan mesaĝon, esprimi bondeziron en speciala dato, montri turisman vidaĵon, aŭ rekte reklami pri Esperanto estis nur la plej evidentaj uzoj por poŝtkarto fare de esperantistoj. Sed la multenombraj poŝtkartoj ne limigis sin al tio. Multajn aliajn funkciojn, iujn neimageblajn, oni trovis en Esperantujo por la furoraj kaj nemalofte belaj kartonpecoj.

Tra la jaroj mi identigis la sube listigitajn funkciojn por niaj pioniraj Esperanto-poŝtkartoj. Se vi konas ekzemplerojn kun aliaj funkcioj, bv. informi nin!

Poemo
Mallongaj poemoj trovis sufiĉan spacon en la kartoj, averaĝe grandaj je 9 cm x 14 cm. Kiel ekzemplo, la jena versio de la Marsejlezo, la nacia himno de Francio, premiita en Floraj Ludoj en Hispanio. Ĝin verkis G. (verŝajne Gustave) Roy, tre probable la aktivulo en Neŭtrala Moresneto:

Artaj ilustraĵoj, humuraĵoj, karikaturoj
Tio montris la vivantecon de Esperanto, la internacia komunumo rekonis siajn korifeojn, ilin laŭdis, kritikis, mokis. Ekzemple en la granda serio de karikaturaj poŝtkartoj desegnitaj de Jean-Robert kaj eldonitaj de s-ino Farges en Lyon (Francio) inter 1911 kaj 1913:

Aŭ por simpla humuraĵo, en ĉi tiu poŝtkarto eldonita de Presa Esperantista Societo en la 1910-aj jaroj:

Leciono de Esperanto
Poŝtkartoj estis produktitaj eĉ kun E-leciono! Ekzemplo estas la dekduo preparita de Théophile Cart por francoj, en serio Esperanto per la Fablo produktita de Presa Esperantista Societo. Temas pri kvar fabloj, kun po 3 kartoj por ĉiu el ili: 1-3) La korvo kaj la vulpo, 4-6) La lupo kaj la ŝafido, 7-9) La kverko kaj la kano kaj 10-12) La muelisto, lia filo kaj la azeno . Sur ĉiu karto, kvar frazoj de fablo, la laŭvorta kaj redaktita tradukoj, gramatikaj komentoj kaj demandaro.:

instrui gramatikaĵon al lernantoj
Kun lernolibroj ne ĉiam plene ilustritaj en la komenco de la 20-a jc, poŝtkartoj povis roli kiel memoriloj pri gramatikaj punktoj por E-lernantoj. Ekzistas diversaj ekzemploj jam en la 1910-aj jaroj, ĉefe pri finaĵoj. Tiu ĉi eldonita en Britio, pri la participoj, en la 1910-aj jaroj:

Prezenti la gramatikon al neesperantistoj
Hej, ĉu vi scias kiel konciza estas mia preferata internacia lingvo? Eblas presi ĝiajn regulojn sur poŝtkarto! En pluraj lingvoj oni trovis similan prezenton de Esperanto, kiel tiu ĉi franca, de Presa Esperantista Societo el la 1910-aj jaroj:

Oficiala kunvoko
Inter la formalaĵoj de asocio troviĝas la regulaj asembleoj kaj la neceso sciigi per kunvoko la membraron. Oni uzis presitajn poŝtkartojn por tio, kiel en tiu ĉi ekzemplo, de Svisa Esperanto-Societo en la 11-a de Septembro 1904:

Morto-anonco
La tradicio uzi nigrarandan leterpaperon kaj/aŭ koverton por anonci forpason etendiĝis al poŝtkartoj. Jen nigraranda poŝtkarto sur kies dorso oni presis informon pri la morto de Pastro Austin Richardson (1843-1913), aktivulo de la katolika E-movado kaj prezidanto de IKUE. Oni simple adresis, aldonis poŝtmarkon kaj forsendis sen koverto:

Prezolisto
Eldonejo, por faciligi mendojn, povis aperigi siajn prezolistojn kaj atendi la mendojn:

Miniatura bulteno
Cent jarojn antaŭ la koncizegaj mesaĝoj per Twitter, franca esperantisto koncizigis regulan “bultenon” sur la spaco de poŝtkarto. Kompreneble estis spaco por du-tri notetoj kaj unu “amuzaĵo”. La presejo estis tiu de hungaro Victor Polgár en Parizo sed la redakcia adreso estis en Granda Hotelo Globe (kaj la konstruaĵo plu estas hotelo!), sidejo de la Esperantista Komerca kaj Industria Asocio, La bone elpensita titolo por la periodaĵo: ETULO.

Aliĝilo
Oni povas eĉ kompreni, ke estas tre ordinara apliko formularo en poŝtkarto. La jena UEA-karto uzita en 1922 montras, ke temis pri kolektiva kolektado de aliĝoj kaj ni vidas la mencion de la eblecoj: membro, membro-abonanto aŭ subtenanto. La ĉi-suba ekzemplero tamen estis uzita ne por membroj, sed kiel formularo pri la kaptado en Lyon (Francio) de tri entreprenaj anoncoj por la revuo Esperanto, i.a. de la fama Foiro de Lyon:

Suveniro de prelego
Por havigi monon okaze de prelegoj, poŝtkartoj estis preparitaj kiel suveniro. Tre oftis la vojaĝantoj, kiuj paŝis aŭ biciklis en plurlanda itinero kaj propagande prelegis. Jen eĉ du kartoj (en la itala kaj la franca) venditaj favore al unu el tiuj propagandistoj, Ernest Maguire, el Perth (Aŭstralio), kiu ekiris en Aŭgusto 1927 por piedira kaj bicikla mondvojaĝo, kiu daŭros sep jarojn. En aŭstralia ĵurnalo mi trovis du spurojn pri li: en Februaro 1928 li bicikle atingis la orientan flankon de sia lando (4 250 km for de la hejmurbo) kaj en Septembro 1929 oni rifuzis al li elŝipiĝi en Kaburbo (Sudafriko) pro manko de sufiĉaj rimedoj por vivteni sin kaj li intencis plu iri al Anglio.

Kongresa karto
Kongresa karto, t.e. la konfirmilo, ke oni efektivigis la aliĝon kaj pruvaĵo pri tio je la alveno al la kongreso, povis simple forsendiĝi kiel poŝtkarto – poŝtmarko kaj adreso estis sufiĉaj.

Konteltiro
Sen la ebleco konsulti la staton de sia UEA-konto, asociano tiam dependis de la manlaboro de oficisto (parenteze, tia estas la situacio ĝis nun, komence de la jaro 2020). Kaj oni uzis aparte presitan poŝtkarton por tiuj raportoj. UEA nomis tiun karton “formulo 10”:

Membrokarto
Pensu pri la praktikeco simple aldoni poŝtmarkon al membrokarto de asocio kaj ĝin sendi al la respektiva membro! Kiel oni faris por tiu ĉi membrokarto por la jaro 1934 de Tutmonda Esperantista Kuracista Asocio, sendita el Belgio:

Partituro
Kundivido de muzikfolioj certe estis ŝatata, kiam verŝajne multe pli oftis aliro al muzikinstruado. Sed la partituroj kutime estas grandaj kaj postulas kovertojn kaj pli altan afrankon. Kial ne kombini ilin al la konveneco de poŝtkartoj? Dekoj da kanzonoj en Esperanto estas konataj sur poŝtkartoj.

Loteri-bileto
Se oni povas fari bultenon aŭ enmeti tutan vortareton sur karto, aldoni lotum-numeron estis tre simple! Tiu ĉi ekzemplo estas memoraĵo de festo organizita de “Verda Stelo” por la 21-a de Junio 1908, proksime de Nuits (Côte-D’Or), Francio. Amuza detalo de la bildo: sub la vinberujo, du tradiciaj agrikulturaj laboriloj kaj inter ili… heliko.

Varbilo por ideologioj

Ekonomiaj aktivaĵoj per Esperanto
Tiu ĉi estas laŭ mi inter la plej gravaj uzoj de poŝtkarto – praktika aplikado de la lingvo, tre konkrete. Al niaj pioniroj ne mankis ekzemploj de reklamoj pri varoj kaj servoj tra esperantistaj perantoj de entreprenoj. Unu el multegaj ekzemploj, Itala karto kun reklamo de entrepreno kaj uzita en 1931:

Pagilo
La sistemo de Ĉekbanko Esperantista baziĝis sur poŝtkarto, kiun oni sendis kiel ĉekon al la ricevonto de la kredito. La sistemo estis cetere reklamata kaj klarigita per poŝtkarto mem, kun fotoj de la “ĉeko”:

Mi pligrandigis la fotojn de la klariga karto, kiu havas ekzemplon je 2 ₷. (spesmiloj) subskribitan de la kreinto de la Ĉekbanko mem, E. Ĉefeĉ, por aboni la gazeton Filipina Esperantisto. Li cetere estas la kreinto ankaŭ de la popularaj “ŝlosiloj de Esperanto”. Oni povas tiel vidi la funkciadon de la ĉeko-poŝtkarto (mankis nur la poŝtmarko; povas esti eĉ, ke li fine sendis la karton en koverto):

Raporti kongresajn scenojn
La fotokliŝaĵoj, kiuj estis preparitaj por revuoj povis ankaŭ reproduktiĝi sur kartoj. Raportoj per fotoj sur poŝtkartoj aperis jam en la unua Universala Kongreso de Esperanto en 1905. Poŝtkarto-serioj aperis ankaŭ en la kvara, en Dresdeno, la kvina, en Barcelono, sed plej elstaraj estas la dudek kvar kartoj eldonitaj post la 7-a Universala Kongreso de Esperanto en Antverpeno 1911. La serio montras ĉiajn aspektojn de la unua UK en Belgio, eĉ plej ordinaran situacion:

Poŝtkarto 17) Manovroj de Ruĝa Kruco – Lastaj momentoj
Serio de la 7-a UK (1911) en Antverpeno, Belgio

Kalendaro
Tiu ĉi estas funkcio kun daŭra utileco kaj strategia por merkatado, ĉar ĝi memorigas pri la eldonanto/sponsoro dum la tuta jaro. Internacia Cseh-Instituto de Esperanto (fondita en 1930), ekzemple, dum multaj jaroj kaj tra jardekoj faris el poŝtkarto jaran kalendaron, kiel la jena:

Ĉenkorespondado
Ĝis la malpermeso fare de Universala Poŝta Unio (UPU), la korespondado de homo al homo per sama poŝtkarto estis ŝatata sporto, ĉefe inter esperantistoj. Diversaj modeloj troviĝis, sed ĉiuj laŭ la sama sistemo: aldonu poŝtmarkon kaj plusendu la karton al alilanda amiko. La lasta alsendu al la iniciatinto. Bedaŭrinde ne ĉiu karto revenis, kiel ĉi-suba iniciatita de rumano, sed oni ja trovas multajn buntajn ekzemplerojn, plenajn je poŝtmarkoj kaj malsamaj kaligrafioj.

Montri sin
La kosto multobligi fotojn fariĝis alirebla en la komenco de la 20-a jc kaj la fotopapero estis disponigita kun poŝtkarte presita dorso, tiel ke oni povis mendi siajn personajn poŝtkartojn rekte de loka fotisto. Esperantistoj tuj aliĝis al la modo kaj povis prezenti sian vizaĝon al foraj korespondantoj. Tre ofte kun diskreta stelopinglo sur la kostumo. Alia ofta kutimo estis montri sin kun la gazeto “Esperanto”, enmane aŭ apude, kaj kun E-flagoj. Iuj eĉ reasertis fidelecon al “la afero” per stelplena kravato….

Fotokarto uzita en 1912 de esperantisto L. Heidendal, el Arendonk (Belgio): insigno, kravato kaj gazeto

Montri sian E-klubon aŭ kunlernantojn

Esperantistoj en Terre Haute, Indiana (Usono), en la 1910-aj

Montri gravulojn
Se estus Interreto en tiu tempo, oni eble farus por ili fanpaĝojn – ili estis la gravuloj de la Movado kaj tial estis prezentitaj en agado per poŝtkartoj. Kiel unu el multaj ekzemploj, tiu ĉi, kun sceno el 1933 kaj uzita en 1934:

Robert Robertson (1866-?), Montagu Butler (1884-1970) kaj Andreo Cseh (1895-1979) antaŭ
aŭtomobilo de Brita E-Asocio en Oksfordo (1933). Tiam okazis la 24-a Brita Kongreso.

Montri spektaklon
La ŝanco ĉeesti profesinivelan teatraĵon en Esperanto estis (kaj plu estas) malalta. Fotokarto povis montri kio okazis en la kultura vivo de la komunumo.

Trupo de la “Verda Kato”, kabareto en Parizo, en poŝtkarto el 1925

Vortareto
Tiu ĉi estas unu el la plej neordinaraj aplikoj de poŝtkarto – kiu povas senpene konsulti la hungaran poŝtkartan vortareton el 1918, kun tiel malgrandaj literoj?

“Mikrofilmo” (!)
Mi ne komprenas kun kiu celo, sed oni faris ĉ. 1910 tiun ĉi poŝtkarton kvazaŭ mikrofilmo, kiu montras ĉiujn paĝojn de ekzemplero de Ŝlosilo de Esperanto por francoj. La impresa kvalito de la prestekniko kaj de la papero permesis al mi skani kaj legi paĝon kun relativa facileco. Sed en 1910 ne ekzistis komputila skanilo, do la utileco de la bildo de tiu karto tiam estis tre limigita…

Al kio ĝi utilis, se ĝi eĉ ne informis pri kio temas, en ambaŭ flankoj?