Aprilo, monato de Raymond Schwartz

James Rezende Piton (Brazilo)

Artikolo, kiu inaŭguris la rubrikon “El la pasinteco, tutkore” de La Lampiro, n-ro 138 (2), 2016

Hodiaŭ vi, leganto, eble jam kontrolis viajn retmesaĝojn, aŭ sendis teksteton per Twitter/Whatsapp, aŭ vi jam afiŝis/rigardis fotojn en Facebook/Instagram, aŭ vi jam mendis/pagis ion per retpaĝo. Eble vi eĉ jam ĉion ĉi faris sinsekve. Antaŭ 100 jaroj, vi certe estus uzanto de poŝtkartoj por tio. Esperantistoj ne nur interŝanĝis mallongajn mesaĝojn per tiu rimedo (la ĉefa celo), sed ankaŭ per poŝtkartoj ili interŝanĝis fotojn de si mem, de sia E-klubo, kolegoj, esperantaĵoj kaj loĝloko.

Esperantistoj presis bildkartojn por diskonigi sian poezion, por varbi al la lingvo kaj por reklami siajn aranĝojn, varojn kaj eldonaĵojn. Ili ricevis konteltirojn de UEA per poŝtkartoj kaj eĉ pagis per poŝtkartaj ĉekoj (en Spesmiloj, esperanta monunuo) de la Ĉekbanko Esperantista. La poŝtkartoj estis tiel intense kaj varie uzataj kiel nuntempe la komputilaj retoj. Sed poŝtkartoj lasis spurojn kaj troviĝas ĉe kolektantoj kiel neelĉerpebla fonto pri nia E-historio, el la vidpunkto de ĉiutaga uzanto de la lingvo. En La Lampiro ni prezentos kelkajn specimenojn por iom rakonti pri la riĉa historio ĉirkaŭ nia internacia lingvo.

La lastan 8-an de Aprilo oni festis la naskodatrevenon de unu el la Esperanto-parolantoj, kiuj plej profunde kaptis la esencon de nia lingvo: la franco Raymond Schwartz (1894-1973).

Li plene regis la lingvon kaj pro granda talento li fariĝis konata kiel majstro de ŝercoj, vortludoj, kalemburoj, en prozo kaj poezio.

Li konis la etoson de la kabaretoj de la pariza kvartalo Montmartre kaj ĝin perfekte transmetis al Esperanto. En 1920 li fondis kaj kunanimis ĝis 1926 ĉiumerkredan kabareton “La Verda Kato”, paŭsaĵo de la fama 19-jarcenta pariza kabareto “Le Chat Noir” (La Nigra Kato).

Amika Rondo de la Verda Kato: la nomo jam montris la etoson de la kabaretoj de Schwartz.

Inter 1932 kaj 1939 li partoprenis la kabareton “La Bolanta Kaldrono” kaj inter 1949 kaj 1956 li vigligis la semajnan kabareton “La Tri Koboldoj”. En ĉi-lasta kelkfoje partoprenis iama prezidanto de EASP, Gilbert Ledon (1931-2003), kiu per suka prelego rakontis pri sia tiama sperto. Kiel pledanto por efektiva uzo de Esperanto kiel plena lingvo, li trovis la originalajn kabaretojn vera apliko. Poezio, skeĉoj kaj kanzonoj kun muzikinstrumentoj estis la ĉefa enhavo de tiuj kabaretoj, en kiuj pluraj nomoj de Esperanto-artistoj manifestis sian talenton. Multaj poste fariĝis monde konataj en nia komunumo.

La “Verda Kato” funkciis en 1920-26.

Pro la 8-a de Februaro en merkredo, tiu noto sur la karto-dorso estis do farita en 1922.

La ironio de Raymond Schwartz ofte direktis sin al diversaj formoj de aŭtoritateco kaj subpremo – kaj li spertis la du mondmilitojn. Naskiĝinte en Alzaco, la unuan militon li partoprenis kiel germana soldato, la duan li travivis kiel franca oficiro. Li primokis ankaŭ kutimojn de la Esperanto-komunumo kaj ties ĉefoj sed li estis senkompata ankaŭ pri si mem. Ĉiam altnivele! Kelkaj liaj libroj estas kolektoj de materialo, kiun li produktis por la kabareto, kiel La Stranga Butiko (vortludo kun “lastranga”). Li ankaŭ aperigis dum kvar jaroj la monatan gazeton La Pirato, kun satiroj pri la mondo de Esperanto, kio montris, ke la “artefariteco” de nia plenvivanta lingvo jam estis nur teoriaĵo.

La leganto estas invitata frandi iom pri la verkoj kaj la vivo de Raymond Schwartz ĉe http://kabareto.esperanto.cc. Tie oni havas ankaŭ sonregistraĵojn de lia voĉo, ekzemple el surbendigo en 1951. Ĝin postlasis mia franca amiko Daniel Luez (1924-2013), eminenta tradukanto, kiu same vizitis la kabaretojn. En unu el ili, la surbendigo estis uzita en skeĉo de la tiama TEJO-kongreso, kvazaŭ Schwartz parolus telefone al la kongresanoj. Tial oni aŭdas nur liajn frazojn:

“— Bone, mi tre plezure sendas miajn plej korajn salutojn al vi kaj viaj gekamaradoj kaj mi povas nur bedaŭri, ke mia aĝo ne plu permesas al mi esti junulo inter gejunuloj.— Jes, preskaŭ! Vidu, aŭ pli ĝuste aŭdu: korpe, oni vole nevole maljuniĝas, sed anime oni povas kaj devas resti junaĝa ĝis la fino! — Ha, mi gratulas al vi por via bonega memoro kaj, ĉar estas tamen tempo fini ĉi tiun babiladon (la telefonkonversacioj estas tre multekostaj!) mi citos al vi, do, por fini, kaj por viaj kamaradoj, la lastajn versojn de tiu poemo, kiun ĵus vi menciis:

Se vi volas argumenton,
Ĝin mi tiel ĉi formulas:
Ofte neĝas sur tegmenton
Dum interne fajro brulas!
Sekve sciu, mia knabo,
Ke mi havas ĝis nunhoro
Kvindek jarojn sur la kapo,
Sed nur dudek en la koro!”

Raymond Schwartz, en intervjuo al Daniel Luez en 1951

Kaj kun tiu ĉi optimista noto, mi aldonas por via kunveno ĉiujn bondezirojn pri sukceso kaj bela vetero. Kaj vi, kara amiko, ne forgesu baldaŭ reveni en nian Parizan Kabareton “Ĉe la koboldoj”. Ni atendas vin! Ĝis baldaŭ!

La strofon mi iom libere portugaligis jene:

“Se quiser um recado,
Vou assim formular:
Pode nevar no telhado
Mas dentro há fogo a queimar!
Por isso, garoto, não esqueça,
Tenho a seguinte proporção:
São cinquenta anos na cabeça,
Mas apenas vinte no coração!”

Fota poŝtkarto kun aktoroj de skeĉo en “La Verda Kato”, 1925, ĉirkaŭ la kabaretafiŝo. Apud la afiŝo, kun la du manoj ĉe sia talio, Marga Rinetta, artista nomo de la edzino de Schwartz.

Ĝis la falonta vojo… ne… pardonon, ĝis la venonta fojo!