Esperanto por laboristoj

James Rezende Piton (Brazilo)

Artikolo originale aperinta en rubriko “El la pasinteco, tutkore” de La Lampiro n-ro 139 (3), 2016

La lasta unua de Majo, Internacia Tago de Laboro, memorigis min pri tio, ke la aŭtoro de Esperanto antaŭ la frua morto povis konstati ion gravan — tiam lia iniciatita lingvo jam plenumis la rolon pri kiu li revis, nome demokratiigi la aliron al internaciaj kontaktoj. Homoj de ĉiuj sociaj tavoloj jam parolis Esperanton en 1917.

Ĉiu, kiu dediĉis tempon al fremda lingvo konscias, ke tio postulas grandan investon. Ekregi lingvon ne okazas per magio, tujece kiel la reklamado de lingvokursoj (ankaŭ Esperantaj!) foje provas kredigi.

Kaj plejofte nur homoj kun natura talento por lingvoj aŭ tiuj, kiuj povis pasigi tempon en alia lando, efektive plene regas la fremdan lingvon, en diversaj gradoj. Ĉio ĉi ne estas alirebla al ĉiuj, aparte al tiuj, kiuj frue devas eniri la labor-mondon.

Poŝtkarto de Germana Laborista E-Asocio, uzita en 1926

Biografiaj notoj raportas, ke adoleskanto Zamenhof rimarkis la malpli grandan aliron al scioj ĉe laboristaj klasoj. Plenkreska, la oftalmologo ĉiam vivis en modestaj kvartaloj, flegante homojn kun eĉ pli modestaj vivrimedoj. Kaj li klare havis en la menso, farante Esperanton relative pli facila lingvo, ke ĝi estu lingvo por ĉiu, kiu serĉas internaciajn kontaktojn.

Nehazarde Esperanto montriĝis sukcesa inter laboristoj. Bildkartoj atestas studrondojn de “laboristoj” en Hispanio, Francio, Italio kaj iom en preskaŭ ĉiu eŭropa lando.

Unua kongreso de esperantistaj laboristoj (ne okazinta en Parizo, 1914, pro la ekesto de la Mondmilito).
Poŝtkarto kun bildo farita de E-parolanta pentristo Ludovic Rodo, filo de la pentristo Camille Pissarro.

Se Esperanto estas plejeble neŭtrala (lingvoj ne prenas starpunktojn, nur lingvanoj), laboristoj uzis ĝin ankaŭ politike. Ekzemple poŝtkarto el la 1930-aj jaroj, kiu per “Proletaroj ĉiulandaj unuigu vin” reproduktas la faman sloganon de la Komunisma Manifesto aperantan ankaŭ en la blazono de Sovetunio. En alia germana poŝtkarto, same el la 1930-aj, oni vidas en modernisma pentraĵo forĝiston, kiu igas la verdan stelon ruĝiĝanta.

Poŝtkarto de SAT eldonita en Lepsiko (1930-aj jaroj)

Sed Esperanto estas por ĉiu, sendepende de niaj personaj politikaj konvinkoj. Se la ideo malantaŭ la lingvo estas komunikado kun sampensuloj en aliaj landoj, des pli interesa devus estis la komunikado kun tiuj kun malsamaj pensmanieroj, ĉar ambaŭ flankoj povus riĉigi sian menson.

La lastmonataj politikaj spertoj en Brazilo tamen montras ke eĉ samlingvanoj povas radikale forgesi la respekton al la vidpunkto de aliaj partianoj.