La libroj

James Rezende Piton (Brazilo)

Artikolo originale aperinta en rubriko “El la pasinteco, tutkore” de La Lampiro n-ro 140 (4), 2016

Kelkaj datoj tuŝas nin pli ol aliaj… la 23-a de Aprilo, ekzemple, estas la Tago de la Skolto (pro Sankta Georgo, patrono de Skoltismo). Sed ĝi havas pli vastan admirantaron kiel la Internacia Tago de la Libro, inventaĵo, kiu montris sin gravega al la homa disvolviĝo.

Kian grandan progreson ni havis sur tiu kampo, ĉu ne? Ekde la kolektanta prahomo, kiu vivis en kavernoj kaj tie lasis siajn impresojn pri la naturo en kiu li perlaboris la vivon, ĝis nia nuntempo, kiam oni povas porti ne nur unu libron sed tutan bibliotekon en la poŝo, per memorkarteto aŭ poŝtelefono!

Ĉu vi scias kial la 23-a de Aprilo estis elektita? Ĉar en tiu dato, en la sama jaro 1616 (antaŭ 400 jaroj do!), forpasis du el la plej grandaj verkistoj de la mondo, la hispano Miguel de Cervantes kaj la anglo William Shakespeare. Granda koincido, kvankam temas nur pri “kalendara” koincido. En Anglio oni tiam plu uzis la Julian Kalendaron, do efektive dek tagojn Vilhelmo postvivis Mikaelon. La beletraĵoj de tiuj du majstroj, tradukitaj en plurdekojn da lingvoj, estas bone reprezentataj ankaŭ en Esperanto.

Jen do kelkaj fruaj poŝtkartoj, kiuj montras, ke nia komunumo dekomence valorigis la libron kiel gravegan instrumenton por Esperanto-parolanto. Nu, nia propra “ekzisto” komenciĝis per la Unua… Libro de “D-ro Esperanto”! Dum la naciaj lingvoj formiĝis plejofte laŭ hazardo kaj kaprice evoluis ĝis la fiksiĝo en skribaĵoj kaj libroj, Esperanto ekestis en tiu medio kaj nur poste fariĝis vere parolata.

La leganto rimarku reklaman poŝtkarton el la 1910-aj jaroj, de “Centra Komercejo por Esperantujo” (Leipzig, Germanio), kun “ventumilo” konsistanta el verkoj de la aŭtoro de Esperanto.

Kuriozaĵo estas alia reklamilo de libro, “Esperanta Stenografio”, de entrepreno Möller & Borel (Berlino), granda Esperanto-eldonisto. Sur tiu poŝtkarto de la komenco de 1906 oni vidas ne nur specimenon de stenografia metodo adaptita al Esperanto (mallongiga do rapida skribtekniko), sed ankaŭ la portreton de la aŭtoro, svisa pastoro Friedrich Schneeberger (1875-1926), tiama prezidanto de SES (Svisa Esperanto-Societo). Li estis eksvolapukisto kaj eklernis Esperanton en 1903 sed post nemultaj jaroj, en 1908, li adoptis la neniam vere prosperintan “reformitan Esperanton”. Pastoro Schneeberger tamen lasis sian kontribuon al Esperanto, do niajn reverencajn pensojn al li…

Poŝtkarto kun la alfabeto de Esperanta Stenografio laŭ la sistemo de Aimé-Paris

Alian sistemon de stenografio por nia lingvo, surbaze de tiu de Aimé-Paris, vi vidas en franca poŝtkarta reklamo, uzita en la fino de la 1920-aj jaroj.

Sur hispana poŝtkarto el 1913 oni vidas bildon de malnova presilo kaj plurajn literaturajn aludojn, kun speciala atento al Don-Kiĥoto de la Manĉo, lia ŝildisto Sanĉo Panzo kaj ventmuelilo. Ĉiuj sub radianta stelo kaj la titolo: “Unuiĝo de Esperanto kaj Presarto estas la plej granda monumento de l’ Homaro”– “Homaro” cetere estis madrida monatarevuo, kiu tiun karton eldonis.

Kiel fermo, jen kuriozega poŝtkarto el 1918, kiu provis havi rolon kutiman nur por libroj – vortareto Esperanto-hungara! La teknologio skali la literojn (aŭ “zomi” ilin, kion oni nun faras per du fingroj sur ekranoj) tamen estas disponebla ne al poŝtkartoj sed al poŝtelefonoj, do mi ne scias ĉu iam vere utilis tiu vortareto…

Inter espereble bona libro kaj alia mi vin atendas por venonta “El la pasinteco, tutkore”!