Notoj pri la Historio de ELF-AREK

Elda Doerfler (Italio)
prezidantino de ELF-AREK

Dum la 48a Universala Kongreso de Esperanto (Sofio, 3-10 Aŭgusto 1963) kunvenis esperantistaj filatelistoj kaj decidis fondi filatelan ligon. Tiun planon Hermann Heiss subtenis dekomence, ĉar ŝajnis al li necese, havi specialan E-organizaĵon, kiu fakkonscie pritraktas filatelajn aferojn.

La Esperanto-Ligo Filatelista (ELF) estis fondita la 16an de Julio 1964. La sep fondintoj estis: Hermann Heiss, prezidanto (D), s-ro Franke (US), Drahomír Koĉvara (29 januaro 1929 – 20 novembro 2003) (CS), Ljubomir Leviĉarov (BG), Alois Wenclewski (PL), Werner Heimlich (D) kaj ĉeĥo Karel Franc (6 aŭgusto 1925 – 18 januaro 2015). El la letera baloto rezultis elektita kiel prezidanto de ELF s-ro Hermann Heiss, kun 10 voĉoj el 11 membroj. La informilo de ELF ricevis la nomon: La Verda Lupeo.

Dum la 51a Universala Kongreso (Budapeŝto, 30 Julio – 6 Aŭgusto 1966) la komitato de UEA akceptis ESPERANTO-LIGO FILATELISTA-n (ELF) kiel kunlaborantan asocion.

La 1an de oktobro 1968 fondiĝis ankaŭ AMIKA RONDO DE ESPERANTAĴ-KOLEKTANTOJ (AREK) kun 17 membroj. Ivar Paulsson, Solna (1915 – 14 Decembro 1995) fariĝis la prezidanto kaj Werner Heimlich vicprezidanto kaj aperis la unua numero de Fenikso. Aŭtune 1975, AREK, post la 60a Universala Kongreso (Kopenhago, 26 Julio – 2 Aŭgusto 1975) kuniĝis kun ELF. Ekde septembro 1976 aperas la komuna informilo: La Verda Lupeo/Fenikso.

NOTO: Antaŭ la fondiĝo de ELF dum dek jaroj ekzistis EKIK. Tiu organizaĵo pereis ĉefe pro neelteneblaj kvereloj, ankaŭ sur la paĝoj de la EKIK-gazeto.

En aŭgusto 2006, dum la UK en Florenco, Italio, s-ro Heiss demisiis kaj estis elektita nova prezidanto Elda Doerfler el Triesto, Italio.

Glumarko ELF-AREK eldonita en 1967,

desegnita de s-ro Herman Menges, NL