Ekspozicio de Valoraj Dosieroj de la Ĉina Esperanto-Muzeo

La Internacia Esperanto-Muzeo en la universitato de Zaozhuang (ĉine: 世界语博物馆) estas ne nur la plej granda muzeo pri Esperanto en Azio, kun 60 000 ekspoziciaĵoj kaj ekspozicia surfaco de 680 kvadrataj metroj, ĝi estas la plej granda Esperanto-muzeo en la mondo laŭ la disponebla spaco. Por povi kompari, la Esperanto-muzeo en Vieno disponas pri 80 kvadrataj metroj, okono de la nova ĉina muzeo.

En la muzeo estas ses eksponejaj salonoj kaj plurmedia zono, malgranda aŭditorio kaj arkivejo. Ĝia celo estas protekti objektojn pri Esperanto-kulturo kaj memori pri la heredaĵo de ties civilizacio en Zaozhuang, Ĉinio. La Muzeo okazigis ekspoziciojn pri Esperanto-poŝtmarkoj kaj ankaŭ dokumentojn de la riĉa arkivo.

Eblas virtuale viziti la muzeon, ĉe https://e-muzeo.com.

15.12.2023

Valoraĵoj de la Ĉina Esperanto-Muzeo (1)

Image 1 of 7

1-1-1: Zhang Hongfan-manuskripto
1-1-2: Wu Yuzhang-manuskripto
1-2-1: Artikoloj de Asocio de Ĉina Esperanto-Koresponda Societo
1-2-2:Regularo de la Esperanta Koresponda Lernejo Aligita al Ŝanhaja Esperanto-Societo