Esperanto en afrankstampoj

UPU – Universala Poŝt-Unio – enkondukis en 1920, por efektivigo en 1922, praktikan manieron trakti grandan nombron de korespondaĵoj. Plej ofte stampitaj per tradicie ruĝa inko, sed ankaŭ nigra aŭ blua, la afrankstampoj estas produktataj de maŝino en grandaj poŝtoficejoj aŭ speciale licencita al privataj klientoj. Tiuj antaŭpagas al sia poŝta instanco kaj la maŝino povas en la entrepreno aŭ institucio plurfoje stampi varian afrankvaloron ĝis la elĉerpiĝo de la antaŭpagita valoro.

Afrankstampo enhavas samtempe afrankon, datstampon kaj lokstampon, kio faciligas la enpoŝtigon de amaskorespondaĵoj. Por la plezuro de kolektantoj, ĝi krome havas spacon, kiel maŝinstampoj, por kampanjoj aŭ privataj reklamoj.

La relative facila alirebleco al afrankstampo-maŝinoj permesis al Esperanto-instancoj kaj eĉ individuoj reklami pri Esperanto kaj Esperanto-entreprenoj.

Reklamo de Biblia Revuo, Italio (1973)

Reklamo de E-Centro en Paderborn, Germanio (1985)

SAT-Kongreso en Strážnice, Ĉeĥio (1994)

100 jaroj de la fondiĝo de la unua E-grupo en la mondo, en Nurenbergo, Germanio (1988)

Reklamo de magazino Monato, Belgio (1987)

Reklamo de entrepreno Interland, en Interlingua (!) kaj Esperanto en Francio (1998)

Reklamo de granda hotelo kaj konferencejo Esperanto, en samnoma placo de Fulda, Germanio (2011)