UK-oj, kiuj ne okazis – almenaŭ ne kie aŭ kiam esperantistoj atendis

En la longa vico de UK, la Universalaj Kongresoj de Esperanto – jam 104 okazintaj antaŭ la jaro 2020 – estas fama la neokazigo de la 10-a, en Parizo. Sed tiu estis nur unu inter la neokazintaj Universalaj Kongresoj de Esperanto, kiuj postlasis al ni kolektindajn filatelaĵojn, bildkartojn, glumarkojn.

James Rezende Piton (Brazilo)

Poŝtkarto pri la kongresejo, la tiam plej ampleksa kinejo en la mondo – kinejo Gaumont

En 1914 eksplodis la Unua Mondmilito kaj pro eniro de Francio en la konflikton, ĝi fermis siajn landlimojn. La tre atendata 10-a kongreso, kun pli ol 3 mil aliĝintoj, funkciis nur kelkajn horojn eĉ antaŭ inaŭguro mem. Homoj, kiuj troviĝis survoje, inkluzive de L. L. Zamenhof, devis reiri hejmen, per ne tre rektaj vojoj. Iuj eĉ havis problemegojn por fari tion – la ruso Vasilij Devjatnin. (1862 – 1938) kaj la hungaro Pál Lengyel (1868-1932) estis du tre konataj movadanoj, kiuj kalkulis partopreni tiun UK-n kaj ekde tiu semajno alfrontis jarojn da penado ĝis atingo de la hejmoj.

Poŝta stampo de la portempa giĉeto

En la kongresejo ekfunkciis portempa poŝtoficejo, kiu aplikis specialan porokazan poŝtstampon al la korespondaĵoj tie enpoŝtigitaj. Sed la giĉeto funkciis nur kelkajn horojn kaj la leteroj per tiu stampitaj estas tre malmultaj.

Oficiala poŝtkarto de la 10-a UK

Sed kio pri aliaj UK ne okazintaj?

La 5-a UK en Usono

Usonanoj volis inviti la 5-an UK, por la jaro 1909. Speciala poŝtkarto estis kreita kun “Ameriko invitas vin” kaj la Statuo de Libereco.

Sed tiu kongreso iris al la hispanoj, en Barcelono. La unua UK en la amerika kontinento tamen okazis la sekvan jaron, en 1910. Granda serio de koloraj poŝtkartoj kun vidindaĵoj de la usona ĉefurbo gajnis klarigojn en Esperanto sur la dorsflanko.

La 52-a UK en Israelo

Tiu UK estis programita por Telavivo (Israelo), inter la 2-a kaj la 9-a de aŭgusto 1967. Pro la indikoj, ke milito inter Israelo kaj arabaj najbaroj eksplodos, en majo de tiu jaro la estraro de UEA decidis relokigi la kongreson al Roterdamo, la urbo de la Centra Oficejo de la Asocio. Efektive la Sestaga Milito ekestis la 6-an de junio. Prava decido de la estraro. Eĉ se dum la kongreso periodo, la milito delonge finiĝis, la kongresanoj ne sentus sin tute trankvilaj…

Al la kolektantoj restis glumarkoj kun la kongresa simbolo:

La 105-a en Montrealo

La 105-a Universala Kongreso de Esperanto estis planita por la 1-a ĝis 8-a de aŭgusto 2020 en Montrealo (Kanado). Pro la pandemio de KOVIM-19, la UK en 2020 estis nuligita. Anstataŭe, UEA realigis, helpe de E@I, aliformatan eventon. Tiu estis plene virtuala internacia kongreso, al kiu aliĝis 2006 homoj el 97 landoj. Oni aludis al ĝi per la nomo “Virtuala Kongreso 2020” kaj la realigo de ĝia riĉa programo estis tre sukcesa.

Personigita poŝtmarko por Montrealo estis eldonita ĉe la kanada Poŝto, pro iniciato de la LKK, kiu produktis ankaŭ poŝtkarton (ambaŭ mendeblaj). La bildon de la poŝtmarko kreis LKK-anino Ĵenja Amis, kun mesaĝo de espero en tiu mondskala trafo: Ĉio iros bone. La kongreso en Montrealo estas inter la neokazintaj Universalaj Kongresoj de Esperanto, sed nur prokrastita al 2022 kaj tiam ĝi estos la 107-a.