Esperanto en poŝtaj stampoj

Poŝtaj stampoj jam estas de jarcentoj uzataj. Komence, ili indikis nur la devenon de la leteroj, eventuale ankaŭ la diversajn lokojn, kiujn la letero trairis. Post la universaligo de la poŝta servo kaj sekva amastrafiko meze de la 19-a jarcento, la stampoj gajnis ankaŭ la funkciojn dati la enpoŝtigon kaj nuligi la poŝtmarkojn por eviti ilian reutiligon.

Letero kun tri lokstampoj – Porto Feliz, Ytu, S. Paulo
(Brazilo, frua 19-a jc.)

Pro filatelistoj, la stampoj fariĝis kolektindaj ankaŭ pro la laŭ-tema enhavo, kiam ili gajnis eventualan aldonan funkcion memorigi fakton kaj tiel fariĝi memorstampo.

Esperanto-stampoj

Esperantistoj ne maltrafis la okazon utiligi tiun rimedon disvastigi la lingvon. La unua poŝta E-stampo estis t.n. apudstampo, aldonita al ordinara datstampo, kvankam ĝi estis kaj poŝta kaj havis mem varian daton. Ĝi aperis okaze de la 8-a Universala Kongreso en Krakovo, Pollando, 1912:

La plej signifa el la esperantaj poŝtaj stampoj estas tamen ne la unua, sed tiu de la 10-a Universala Kongreso de Esperanto, en Parizo. Kongresanoj, inter ili d-ro Zamenhof, estis en la lando aŭ jam survoje al la solena malfermo en la 3-a de aŭgusto. Francio fermis la landlimojn ĉar ĝi eniris la Unuan Mondmiliton. La Kongreso, kun 3 mil aliĝintoj, estis preparata en la vasta Palace Gaumont kaj eĉ ekfunkciis la poŝta giĉeto, kun sia stampilo. Sed nur dum kelkaj horoj tiu giĉeto funkciis, ĉar la Kongreso estis nuligita antaŭ la malfermo kaj sekve tre malmultaj korespondaĵoj estis efektive enpoŝtigitaj kaj tie ricevis la specialan datstampon, kiel tiu ĉi:

Stampo uzita (dum malmultaj horoj) en la poŝta giĉeto de la 10-a UK
Unu el la malmultaj konataj korespondaĵoj senditaj el la UK en la 2-a de aŭgusto 1914

Plurcent poŝtaj stampoj, en dekoj da landoj, tra la jardekoj memorigis Esperanton, esperantistojn kaj E-aranĝojn. Plej ofte ili estas rondaj kaj faritaj per nigra inko, kiel ordinaraj datstampoj, sed laŭ lando kaj epoko tio povas varii, kaj poŝtaj stampoj montriĝis tiel kreivaj kiel la koloraj poŝtmarkoj.

Memorstampo, kiu uzas aspekton de la frontpaĝo de la Unua Libro, Meksiko, (1987)
Stampo de la poŝta giĉeto, kiu funkciis en la someroj de 1937-39 en la kursejo/restadejo flegata de Andreo Cseh
Poŝta stampo pri
E-ekspozicio dum la
101-a UK en Nitro, Slovakio (2016)
Poŝta apudstampo por
Brazila Kongreso (1954)

Specimenoj de oficialaj poŝtaj stampoj – diversaj formoj kaj koloroj

50-a UK, Japanio (1965)

Maŝinstampoj

La aplikado de memorstampoj estas ĝenerale farataj de poŝtistoj per tradiciaj manstampiloj. En poŝtoficejoj kun granda alfluo de korespondaĵoj tamen oni uzas maŝinojn. En tiuj okazoj, la stampo ne nur prezentas daton kaj lokon de enpoŝtigo, sed havas spacon por publikaj kampanjoj aŭ por roli kiel memorstampo:

Maŝinstampo – Pollando (1965)

Sen poŝtmarko ĉar specimena maŝinstampo,
por testi maŝinon en Francio (1994):

“Senfina” rulstampo, per maŝino, el Hispanio (1987)

Afrankstampoj

Iom apartaj estas la maŝinaj afrankstampoj, pri kiuj vi povas legi tie ĉi.

Afrankstampo kun:germanlingva indiko “Presaĵo”,, kliŝaĵo kun reklamo de E-Centro Paderborn,
lok- kaj datstampo kaj nominalo je 50 pfenigoj de la germana poŝto.

Pliaj artikoloj pri Esperanto kaj poŝtaj stampoj: