Moneroj kaj medaloj: trezoroj de la Esperanto-kulturo

Bert Boon (Belgio)
iniciatinto de ENA

En 1905 unuafoje “kunvenis ne Francoj kun Angloj, ne Rusoj kun Poloj, sed homoj kun homoj” (L.L. Zamenhof). Kelkaj el tiuj homoj, eble numismatoj, eldonis jam en 1909 la unuan medalon kun bildo de Zamenhof. Sekvos multaj sam- kaj alispecaj medaloj dum la venonta jarcento kaj en 1912 eĉ aperis la unua esperanta monero, la spesmilo, laŭ iniciato de René De Saussure.

La unua numismatika artefakto do aperis en Esperantujo en 1909, la unua vera poŝtmarko en 1925. Tamen la kolektado kaj priskribado de filatelaĵoj baldaŭ eksoris kaj allogis esperantistojn al kolektado kaj pristudado.

La esperanta numismatiko tute ne montras samspecan evoluon. Estas evidente, ke pasintece esperantistoj sendube posedis esperantajn medalojn, foje ankaŭ (rarajn) monerojn kiel spesmilojn. En esperantaj revuoj fojefoje troviĝis rubriko pri (esperantaj) numismatikaĵoj, sed spuroj de sistema kolektado aŭ iniciatoj por eldoni propran revuon , por kompili katalogon aŭ nomenklaturon ĝis nun ne iris en la lumon.

Kelkaj specimenoj

Moneroj de 1 kaj 2 spesmiloj (1912)

Plaketo el 1911 honore al E-aktivulo D-ro Henri Dor, kuracisto kaj profesoro ĉe la Universitato de Berno

Mur-medaliono (UK 1987)

Medalo el Latvio

Monero el oro, 25 steloj
(1965)
Variaĵo el kupro-nikelo
(1965)
Variaĵo el arĝento
(1965)
Ĵetono por “1 tagmanĝo”
(en la germana)

Asocio por E-numismatoj

Se oni kolektas samtempe esperantajn poŝtmarkojn kaj numismatikaĵojn, ŝajnas abundi fontoj pri filatelo. Aliflanke, preskaŭ tute mankas konsultlibroj pri esperanta numismatiko. Tial do en 2013 naskiĝis la ideo fondi Asocion, ENA, kies revuo unuafoje aperis en 2014.

Legu pli pri ENA!