Esperantisto inter la plej grandaj nederlandanoj

James Rezende Piton (Brazilo)

Kiam mi legas pri civitano, kun ekzemplodona agado por la socia vivo, mi ĝojas. Sed kiam mi ekscias, ke tiu homo ankaŭ iom pensis kiel ni, esperantistoj, des pli ĝoje! Tiel estis pri
Willem Drees (1886-1988), ministro kaj kvar fojojn ĉefministro de Nederlando.

La koverto interesus min pro la tri Esperanto-glumarkoj algluitaj. Sed ne tio kaptis mian atenton. Bele aranĝitan koverton el Bulgario, 1947, kun harmonie metitaj poŝtmarkoj, oni facile trovas. Kun elstara ornamo de speciale desegnita kaligrafio, tio estas malpli ofta. Sed pro tio, ke ĝi estas adresita al fama “malnova konato” de mia kolekto – mi nepre devis pli bone rigardi ĝin! Rigardu ankaŭ vi:

Koverto sendita en 1947, sen nomo nek adreso de sendinto en la dorsflanko

Mi estas tre strikta pri la filatelaĵoj, kiuj interesas min. Tio estas, en ĝeneralaj linioj: 1) neuzitaj poŝtmarkoj; 2) se uzitaj, sur korespondaĵo sed ankaŭ kun memorstampo (kio estos la plej grava); 3) tutaĵoj, prefere uzitaj kaj 4) afrankstampoj, prefere sur vere uzitaj kovertoj. Do en la supra ekzemplero, nenio filatela, nur la E-glumarkoj, altirus min. Sed kion diri pri la adresito, kiu espereble la leteron ricevis, sub la zorgo de la nederlanda federacio de esperantistaj laboristoj?

Omaĝe al la emeritaĝa leĝo, kiun Drees kiel deputito iniciatis kaj kiel ministro
efektivigis, en 1947.
Okaze de la centjara datreveno

Willem Drees, konata kiel “Paĉjo Drees”, naskiĝis la 5-an de julio 1886 en Amsterdamo kaj mortis la 14-an de majo 1988 en Hago. Inter 1933 kaj 1945 li estis deputito. Dum la Milito, inter 1940 kaj 1941, li restis enkarcerigita de germanoj en la koncentrejo de Buchenwald. Li estis tre populara kaj unu el la plej gravaj postmilitaj nederlandaj politikistoj kaj gvidis la postmilitan rekonstruadon de sia lando. Li fariĝis ĉefministro kvar fojojn inter 1948 kaj 1958.

Drees honorigis Esperanton per sia prestiĝo. En 1954 li faris en Esperanto malferman paroladon de la 39-a Universala Kongreso en Haarlem. Li partoprenis la 30-an SAT-Kongreson en Roterdamo en 1957. En 1962 li estis nomumita membro de la Honora Patrona Komitato de UEA.

Ankaŭ numismatikistoj povas memori pri Drees! Drees estis omaĝita en 1988 sur unu medalo, el naŭopa serio pri la plej grandaj nederlandanoj:

kaj en 1998 per nederlanda monero, kun nominalo je 25 ECU (monunuo, kiu antaŭis la eŭron):