Tempo-Stacidomo: Karnavala Parado

James Rezende Piton (Brazilo)
Tiu ĉi teksto estis adaptita de programero “Tempo-Stacidomo”, prezentita en la 2-an de marto 2014, dum la ĉiusemajna portugallingva radiprogramo Ekspreso Esperanto, de la brazila radio-reto Boa Nova

Saluton, Teka, saluton Vanderson kaj geaŭskultantoj de Ekspreso Esperanto.

Bonvenon denove al nia “Tempo-Stacidomo”! En la unua programero, mi rakontis, ke ni daŭre prezentos historiojn de Esperantuj0, ĉefe pri homoj, kiuj vivis tre antaŭlonge, pli ol 100 jarojn antaŭe, kaj iel plu resonas nuntempe. Nia motivo, la fadeno, ĉiam estos poŝtkarto ligita al Esperanto. Dum mi tie ĉi parolas, la aŭskultanto povas viziti en nia retejo la bildojn pri kiuj mi parolas.

Kiel kolektanto, mi konfesas, ke mi tre avidas elekti la unuajn temojn kaj poŝtkartojn por bildigi tiun ĉi nian programeron. Fine, kolektanto devas dividi sian preferon inter centoj, eĉ miloj da objektoj. Kaj ĝenerale ĉiu ero de kolekto povas konduki al multegaj historioj, des pli en “Esperantujo”, kiu estas la nomo de la esperantista komunumo, tiu nedifinita lando, kiu kovras sen landlimoj la teritorion je pli ol 120 landoj, kie Esperanto estas parolata.

Bone, mi devas komenci per iu. Ĉu oni ne diras, ke en nia lando ĉio komenciĝas post karnavalo? Nia programero efektive komenciĝas hodiaŭ kaj la temo estos – karnavalo. Eble ne la speco de festo, kiun ni hodiaŭ konas. Tre malsama, ĉar ni parolos pri pli ol 100 jarojn antaŭe. Ankaŭ la loko estas alia, Eŭropo.

Mi parolos pri nekutima maniero disvastigi la ekziston de Esperanto. Estis paradoj de ornamitaj ĉaroj, kaj tiun ideon oni importis de Francio kaj nomis tie ĉi en Brazilo “corso carnavalesco” – parado de kostumitaj ĉaroj, kun karnavalanoj interne. Tie ĉi en Brazilo partopreni tian paradon estis privilegio de malmultaj. Kaj tiuj paradoj daŭris tie ĉi ĝis la 1940-aj, kiam ordinaraj veturiloj fariĝis tute ordinaraj kaj la paradoj en aŭtoj perdis sian ekskluzivecon kaj intereson.

Bone, ni reiru al 1909, en Marsejlo, Francio. De tie venas la poŝtkartoj, kiujn vi vidas en nia retejo. Ili montras laŭ du malsamaj vidpunktoj ĉaregon plenan je esperantistoj kaj tiratan de kvar ĉevaloj kun du kondukistoj kaj la rubando “Lernu Esperanton”. La multaj verdaj steloj estas tra la ĉaro kaj ili montriĝas grandaj sur la vestaĵoj, de la festanoj kaj la kondukistoj. En estontaj programeroj ni revenos al la verda stelo, simbolo de Esperanto.

La alia poŝtkarto montras desegnaĵon de festoĉaro de Esperanto en la karnavalo de la urbo Nico, 1909, ankaŭ en suda Francio. Ĝi apartenas al serio de similaj bildoj kun aliaj projektitaj karnavalaj ĉaroj. Mi ne scias ĉu tio nur montras “koncepto-ĉaron”, ĉar certe ne estus facile ĝin efektive konstrui, kun elementoj, kiuj referencas al la tuta mondo…

Vidu aliajn paradojn kun esperantistaj manifestacioj en Francio:

Poŝtkarto kun foto de ĉaro de la Verda Stelo – ie en Francio, 1909
Knabinoj en ĉevalĉaro de la E-Grupo de Blois, dum loka Festo de Floroj
– poŝtkarto uzita en 1910

Antaŭ unu semajno mi legis en esperanto-gazetoj, ke grupo de hispanaj karnavalanoj, kiuj ne scipovas Esperanton, sed interesiĝis pri la temo, starigis karnavalgrupon en Andaluzio kaj fariĝis tre sukcesa. Tradicie la muzikistaj grupoj portas kostumon kaj kantu. Oni havas festivalojn, kie oni prijuĝas la kostumojn kaj la muziktalenton. La grupestro José Manuel Marín rakontas, ke sciinte pri Esperanto li tuj pensis ligi tion al Karnavalo, ne nur kiel lingvo, sed kiel vivsinteno, kiu baziĝas je klareco, sincereco kaj unuiĝo inter la popoloj.

Jen ideo por unu el niaj “sambo-lernejoj” en Brazilo, ĉu ne?


Por fini, kaj en tute alia temo, mi trovis en poŝtkarto tre specialan bildon. Ĝi montras scenon de la vilaĝo Starkoč, en iama Ĉeĥoslovakio, kaj ĝi estis uzita en 1924. Pri tiu vilaĝo, kiu troviĝas je 100 km de Prago kaj havas nun – miru – 116 loĝantojn, oni vidas restoracion kaj klientaron ĉe la eksteraj tabloj, kuiristinojn kaj kelnerinojn, kiuj pozas por la foto. La nomo de la gastejo kaj restoracio estis “Esperanto u nádraží” [elp. NAdraĵi], kiu en la ĉeĥa signifas “Esperanto en la Stacidomo”! Tute kongrua kun la etoso de nia programo Expresso Esperanto, ĉu ne?

Mi esperas, ke vi ŝatis la hodiaŭan halton ĉe nia Tempo-Stacidomo. Bonan vojagon tra la mondo de Esperanto kaj gis la revido!