Giambene kaj Archdeacon

Elda Doerfler (Italio)
Artikolo el la rubriko “Laste trovitaj” de TEA-Bulteno (Triesto), Novembro/Decembro 2011

Ĉi-foje mi prezentas al vi bildkarton aparte interesan por italaj esperantistoj: temas pri karto, sendita de Romo je la 18a de aprilo 1904 kaj atinginta Budapeŝton, Hungario, la 30an sammonate. Gi estis adresita al s-ro Endre Varju de la elstara esperantista pioniro el Romo, pastro Luigi Giambene.

Jen la teksto:

Tre kara Amiko mia – mi ricevis vian karan poŝtan karton, kaj mi volis tuj respondi, sed mi estis tre okupata: pardonu do min. Tiun ĉi karton desegnis Roma esperantisto(1) kaj mi ĝin miaelspeze presigis. Ĝi ne estas belega, sed bona por propagando. Mi skribis al la Direktoro de l’ budapeŝta gazeto ke li sendu al mi provnumeron. La hungarajn vortojn mi ne komprenis sed mi trovos personon kiu ilin klarigos al mi.

Kun tre koraj salutoj al ĉiu via familio tutkore via DL Giambene

Sur la karto, supraparte, belkaraktera kaj eleganta, ‘novstila’ skribo: ‘Lingvo Internacia Esperanto’ kaj maldekstraflanke, ‘Roma Grupo Esperantista’. En 1904 tamen ankoraŭ ne estis oficialigita la loka E-grupo (tio fakte okazos en 1905), do li iom antaŭe anoncas pri ties ekzisto.

Nun kelkaj informoj pri tiu ĉi tre grava kaj eminenta esperantisto, kiu senlace kaj tre energie laboris kaj por disvastigo de la lingvo kaj ankaŭ, eble ĉefe, por rekono de ĝia valoro en la katolika medio. Luigi Giambene naskiĝis la 26an de novembro 1866 en Romo, kie li mortis en 1944. Li estis konsekrita pastro en 1899, nur 23-jaraĝa. Tre bona konanto de lingvoj, li estis profesoro pri hebrea kaj greka lingvoj en la roma Universitato Propaganda Fides (ekde 1905). Plej verŝajne li renkontis sur sia vojo Esperanton jam en 1902, kaj ekde tiam komencis instrui ĝin. En 1905 Giambene iĝis ‘monsinjoro’, nome ‘sekreta servisto’ de Papo Pio la 10-a, kio donis al li la eblon plurajn fojojn Lin viziti, kaj dum tiuj okazoj ofte ili interparolis pri la Internacia Lingvo. Januare 1908 aperas la unua numero de Roma Esperantisto, kies direktoro kaj administranto li fariĝas. Unuapaĝe legeblas tre emfaza saluto: “Enirante la batalan kampon ROMA ESPERANTISTO sendas al Dro L. L. Zamenhof plej respektplenan, dankeman saluton!” En la sekva numero, sub KRONIKO, la respondo de d-ro Zamenhof: ‘Kara sinjoro. La ekz. de ‘Roma Esperantisto’ mi ricevis kun plezuro kaj danko. Mi deziras al via revuo la plej bonan sukceson. Kun kora saluto, Via Dro L. Zamenhof.’

Krom esti tre lerta instruisto kaj gvidanto de pluregaj kursoj, li ankaŭ verkis manlibron pri Esperanto, tre ampleksan itala-esperantan vortaron (ĉirkaŭ 4.500 kapvortoj) kaj antologion ‘Tra la esperanta literaturo’, konsistantan el kvindeko da elĉerpaĵoj, literaturaj, sciencaj kaj eseaj. Tre skize pri tiu ĉi gravulo: al tiuj kiuj ŝatus scii iom pli, konsilindas la legado de ’L’esperanto in Italia’ – Carlo Minnaja, 2007; aŭ ‘Origini del movimento esperantista a Roma’ – Carlo Sarandrea, 2005, ambaŭ itallingvaj.

Ernest Archdeacon

Nun, el la serio de esperantistaj karikaturoj de-segnitaj de grafikisto Jean Robert, la franco Ernest ARCHDEACON, naskiĝinta je la 28a de marto 1863 en Parizo kaj mortinta en 1950 en Versajlo. Li estis advokato kaj interesiĝis pri ĉiuspecaj sciencaj problemoj, kiaj fotografado, kartografio k.a. Li okupiĝis pri diversaj sportoj: sfera balono (1885), aŭtomobila veturado kaj aviado. En 1896 Archdeacon kunfondis la ‘Automobile Club’, kiu energie antaŭenpuŝis la uzadon de aŭtomobilo. Post tio li konstruis ankaŭ diversajn aparatojn por flugveturado.

Li esperantistiĝis en 1908 kaj komencis verki arti-kolojn, kiuj estis publikigitaj en multaj Esperantaj kaj francaj revuoj. Li iĝis prezidanto de la Pariza grupo kaj poste (1926) de la Societo por Propagando de Esperanto. Energie li klopodis, precipe per malavaraj monoferoj, por kuraĝigi lernantojn, unuigi la aktivajn esperantistojn kaj altiri valorajn personojn el la altaj medioj. Archdeacon estis ankaŭ lingva komitatano (1932) kaj verkis propagandan libron.


Foto de la aviadilo Archdeacon, konstruita en Chalais-Meudon (1904)

Noto

  1. dekstraflanke legeblas: ‘Trinchieri’

(Fontoj: Enciklopedio de Esperanto; Vikipedio; ‘Roma Esperant-isto’; ‘L’Esperanto in Italia’, C. Minnaja; ‘Origini del movimento esperantista a Roma’, C. Sarandrea).