Tempo-Stacidomo: Dua UK (1906)

James Rezende Piton (Brazilo)
Tiu ĉi teksto estis adaptita de programero “Tempo-Stacidomo”, prezentita en la 30-an de marto 2014, dum la ĉiusemajna portugallingva radiprogramo Ekspreso Esperanto, de la brazila radio-reto Boa Nova

Por la hodiaŭa halto ĉe la Tempo-Stacidomo, mi elektis reklampoŝtkarton el 1906, por la Dua Universala Kongreso de Esperanto,  kiu okazis en Ĝenevo, Svislando. Urbo, kiu estas de jarcentoj internacia, en kiu naskiĝis aŭ elektis kiel loĝurbon filozofoj, verkistoj, intelektuloj, artistoj. Multaj gravaj homoj en Esperantujo estis/estas svisoj aŭ vivis/vivas en Svislando, do tiu lando estos ofta mencio en niaj programeroj. Tiu lando havas tri grandajn lingvojn egalrange oficialajn – la francan, ĉefe okcidente-nordokcidente, la germanan en la mezoriento kaj nordoriento kaj la italan en la sudoriento. Estas ankaŭ kvara oficiala lingvo, la romanĉa, latinida lingvo parolata de malpli da homoj. Ĝi estas do socio en kiu ne maloftas la rolo de interpretisto kaj de tradukisto. La leĝo ĉiuokaze postulas, ke oficialaj instancoj de la Svisa Konfederacio akceptu kaj faru dokumentojn egale validajn en kiu ajn el tiuj oficialaj lingvoj.

Blua varianto de la karto

Bone, en tiu poŝtkarto ni vidas ulon kun ĉapo “interpretisto” kaj li proponas siajn servojn. Sed por lia elreviĝo la partoprenantoj de Universala Kongreso de Esperanto faras mangeston “ne, dankon”. Ĉar Universalaj Kongresoj de Esperanto, kiuj ĉiujare kunvenigas inter 1,5 kaj 3 mil partoprenantojn el ĉ. 70 landoj, estas aranĝoj, kie interpretistoj ne estas bezonataj. Oni parolas pri ĉio, oni spektas prezentadojn pri la plej diversaj temoj, de astrofiziko ĝis vegetarismo nur en Esperanto. Temas pri semajno kun ankaŭ multe da muziko, teatraĵoj kaj ekspozicioj en Esperanto. Cetere la aranĝo plu havas la nomon kongreso pro tradicio kaj en ĝi Universala Esperanto-Asocio havas siajn laborkunsidojn kaj komitatajn decidojn. Sed mi ŝatas priskribi ilin kiel “festivalojn”. Kiel festivaloj de internacia kulturo, ili ebligas kontaktojn inter fakuloj kaj simplaj parolantoj.

En la pasinta jaro ĝi okazis en Reijkjaviko, ĉefurbo de la eta Islando. Kaj nun, en julio 2014, la 99-a Kongreso okazos tre proksime de ni, la trian fojon en Sudameriko. Ĝi okazos en
Bonaero, la ĉefurbo de Argentino. Do por fini la hodiaŭan programeron, mi vokas vian atenton al poŝtkarto el 1912, kiu montras Esperanto-ekspozicion en tiea asocio de katalunaj elmigrintoj. La organizintoj certe ŝatus scii, ke 100 jarojn poste la mondo de Esperanto turnos sin al tiu ĉefurbo.

Poŝtkarto kun foto de ekspozicio pri Esperanto en 1912, organizita de
Esperanta Grupo “Kataluna Domo” en Bonaero (Argentino), uzita en 1913

Mi esperas, ke vi ŝatis la hodiaŭan halton. Mi deziras al vi bonan vojaĝon kaj ĝis la revido!