Tempo-Stacidomo: Tago de la Laboro

James Rezende Piton (Brazilo)
Tiu ĉi teksto estis adaptita de programero “Tempo-Stacidomo”, prezentita en la 4-an de majo 2014, dum la ĉiusemajna portugallingva radiprogramo Ekspreso Esperanto, de la brazila radio-reto Boa Nova

Bonvenon al nia Tempo-Stacidomo! Ĉisemajne ni festis la 1-an de Majo, Internacia Tago de la Laboro. Tio memorigas min, ke la aŭtoro de Esperanto, la kuracisto L. L. Zamenhof, povis dum sia vivo konstati, ke la lingvo iniciatita de li jam havis la prirevitan rolon: demokratiigo de la aliro al la internaciaj kontaktoj. Parolas Esperanton homoj el ĉiuj sociaj klasoj.

Ĉiu, kiu jam dediĉis sin al la lernado de fremda lingvo scias, ke tio postulas grandan investon de tempo kaj rimedoj. Oni spertas, ke la lernado ne okazas magie kaj instantanee, kiel foje kredigas reklamoj de iuj lingvolernejoj. Kaj fine ĝenerale bone regas alian lingvon tiuj kun natura talento aŭ tiuj, kiuj pasigis iom da tempo en alia lando. Kaj tio ne estas por ĉiuj, speciale por tiuj, kiuj frue devas eniri la mondon de laboro.

Ekslibriso de L. Leviĉarov (Bulgario)

Biografiistoj rakontas, ke kiel adoleskanto Zamenhof pensis pri la limigita aliro de la laboristaj klasoj al la scioj. Plenkreska, tiu okulkuracisto ĉiam vivis en modestaj kvartaloj, ĉirkaŭata kaj zorganta pri homoj kun eĉ pli modestaj rimedoj. Li havis kiel celon fari Esperanton lingvo pli facile lernebla por ĉiu, kiu deziras internaciajn kontaktojn, ofte kiel memlernanto.

Nemirinde do Esperanto montriĝis sukcesa inter ĉiunivelaj laboristoj. Vi povas vidi fruajn poŝtkartojn de lernorondoj de “laboristoj”, el Francio, Italio, Germanio, kiel ekzemple reklamkarto de la Esperantista Federacio de Laboristoj por germanparolantoj, el 1926:

La instrumento Esperanto estas neŭtrala, por internacia uzado. Sed tiu uzado riveliĝis ankaŭ en politiko. Inter tiom aliaj, ankaŭ aktivuloj de socialismo interesiĝis por uzi ĝin. Vi povas vidi tie ĉi ankaŭ poŝtkarton el Aŭstrio en la 1930-aj, kiu reproduktas la faman frazon de la Komunisma Manifesto, kiu estis inkluzive la slogano en la blazono de Sovetunio: “Proletaroj tutmondaj unuigu vin”. Ĝi aperas sur karto kompletigita per “pere de Esperanto”. Kaj sur alia germana poŝtkarto, modernisma desegnaĵo same el la 1930-aj montras forĝiston, kiu igas ruĝa la verdan stelon de Esperanto…

Tamen Esperanto restas por ĉiuj, ĉu ne? Sendepende de la politika prefero de ĉiu el ni. Ĉar se la ideo estas komuniki kun sampensuloj en aliaj landoj, des pli interesa estas la kapablo komuniki kun tiuj, kiuj malsame pensas ĉar ambaŭ povas riĉigi siajn sciojn.

Mi demokratie atendas viajn sugestojn por venontaj programeroj “Tempo-Stacidomo”. Ĝis la venonta fojo! Ĝis!