Tempo-Stacidomo: “Suda Stelaro”

James Rezende Piton (Brazilo)
Tiu ĉi teksto estis adaptita de programero “Tempo-Stacidomo”, prezentita en la 16-a de marto 2014, dum la ĉiusemajna portugallingva radiprogramo Ekspreso Esperanto, de la brazila radio-reto Boa Nova

En nia programo mi ofte parolis pri homoj kaj faktoj ligitaj al Esperanto en Eŭropo antaŭ 100 jaroj. Jam estas tempo por iom da Brazilo, ĉu ne? Nu, morgaŭ estas datreveno de la fondiĝo de la unua E-klubo en Brazilo, “Suda Stelaro”, do mi kaptos la okazon.

Sed por komenci, kio estas “Esperanto-klubo”? Tiu koncepto pri klubo, grupo aŭ rondetoj por la praktikado de lingvo estas tre komprenebla, ĉar oni lernas lingvon por paroli kun aliaj, ĉu ne? Kaj ofte estas pli facile paroli kun apudulo, en sia loko. Des pli en tiu tempo kiam, rilate al interreto, estis la “prahistorio”. Homo preta por instrui la lingvon kunigas siajn gelernantojn, fondas societon en kiu oni disvastigas la lingvon, akceptas novajn lernantojn kaj okazigas kulturajn aktivaĵojn por la praktikado. Klubo estas ia “konsulejo” de la lingvo.

Sed ni bezonas refoje iri al Eŭropo. Kiam Zamenhof publikigis la unuan libron de Esperanto en 1887, li ne konsciis, ke atingis sian kulminon alia planlingvoo – Volapük. Pri tiu lingvo, kiu antaŭis Esperanton, mi rakontos delalojn en la venonta programo. En 1888 la volapuka klubo de Nurenbergo, Germanio, rapide forlasis tiun lingvon kaj fariĝis la unua E-klubo en la mondo. Tiuj Esperanto-organizoj pli kaj pli fondiĝis tra Eŭropo kaj la fenomeno transiris ankaŭ al aliaj kontinentoj.

Tie ĉi en Brazilo, Esperanto alvenis kun eŭropaj enmigrintoj disaj, tie kaj tie, speciale en la Suda Brazilo. La disvastigo inter ni vere komenciĝis en 1898 kun influo veninta el Francio, kun la franca plej populara internacia lingvo en tiu tempo. Artikoloj de Baggi de Araújo, juĝisto en Petrópolis, eĥiĝis en favoraj komentoj de la konata verkisto Arthur Azevedo en O Paiz, grava ĵurnalo en Rio. Sed nur la 17-an de marto 1906 tie ĉi fondiĝis, en mia naskurbo Campinas (landinterno de ŝtato San-Paŭlio), “Suda Stelaro”, la unua Esperanto-klubo en Brazilo. Ĝi funkciis en strato Dr. Quirino, numero 8.

La motoroj de tiu paŝo estis João Keating (1868-1927), instruisto pri la franca en Culto à Ciência, tradicia publika lernejo, kaj Tobias Rabello Leite (1852-1920), inĝeniero de la fervojkompanio Mogyana. Keating verkis poemojn en la franca kaj estis aŭtoro de lernolibro pri tiu lingvo. Li naskiĝis en Rio-de-Ĵanejro kaj venis al Campinas por publika konkurso en 1900 kaj li sukcesis. En tiu tempo laboris en la urbo, kiel instruisto en la sama lernejo, la fama brazila verkisto Coelho Neto, unu el la fondintoj de centjara Centro de Ciências, Letras e Artes da cidade. Keating vizitis la intelektulajn rondojn de la urbo, inter ili Casa Genoud, de francoj, kiu tiam estis la ĉefa librovendejo kaj eldonejo en la urbo. Certe tra Genoud alvenis al Keating ĵurnaloj kaj eldonaĵoj el Francio, kie Esperanto plene disvastiĝis. Siaflanke, Tobias Rabello Leite verkis la unuan duoblan vortaron (portugala-esperanto kaj esperanto-portugala, kiu estis eldonita de la fama franca eldonejo Hachette & cie., kiu tiam produktis Esperanto-materialon en diversaj lingvoj.

Tri monatojn poste oni fondis Brazilan Klubon “Esperanto”, en urbo Niteroi, apud Rio. Aliaj sekvis en Rio, São Paulo, Porto Alegre kaj en la Nordorienta Brazilo. En 1907 okazis en Rio la unua Brazila Kongreso de Esperanto kaj nia João Keating estis ĝia prezidanto. Vi povas vidi poŝtkarton tiujare eldonitan de Brazila Klubo Esperanto, kiu montras aron da E-kluboj en Brazilo, inkluzive de “Suda Stelaro”:

Vi povas vidi ankaŭ la estraron de Brazila E-Ligo, kies vicprezidanto estis Keating:

Plie, reklama poŝtkarto anoncas la duan brazilan kongreson. Tiu okazis en São Paulo, komence de 1909, ankaŭ kun intensa partopreno de Keating:

En tiu jaro (1909), Keating partoprenis la Kvinan Universalan Kongreson de Esperanto, en Barcelono. Oni povas vidi lin en poŝtkarto (sube kaj en detalo, maldekstre), kiu montras la podion dum la Solena Malfermo, kun Zamenhof ĝin prezidanta ĉe la tablo. Malantaŭe eblas vidi Keating inter aliaj landaj reprezentantoj, kiuj alterniĝas en la salutado al la kongresanoj. Keating emeritiĝis en 1925 kaj mortis en Parizo, en 1927.

Keating troviĝas maldekstre, la sola, grandfrontulo, kiu kvazaŭ
rigardas la grandan virinan ĉapelon.