Tempo-Stacidomo: Volapük

James Rezende Piton (Brazilo)
Tiu ĉi teksto estis adaptita de programero “Tempo-Stacidomo”, prezentita en la 23-a de marto 2014, dum la ĉiusemajna portugallingva radiprogramo Ekspreso Esperanto, de la brazila radio-reto Boa Nova,

Kiel promesite en la pasinta semajno, mi parolos iom pri Volapük, alia planlingvo, kiu antaŭis Esperanto je preskaŭ jardeko. Kial? Ĉar necesas al ni memori, ke la ideo de logika planlingvo ne estiĝis kun Esperanto, sed jarcentojn antaŭe.

Volapük, elpensita de germana pastro Johann Martin Schleyer (1831-1912), konsistigis la unuan planlingvon en la Historio, kiu gajnis iom da populareco. Schleyer rakontadis, ke en la nokto de la 31-a de marto 1879 Dio sugestis al li, per sonĝo, ke li kreu lingvon ekde nulo. Tiel li agis kaj publikigis sian projekton en la sekva jaro. Vi povas vidi lian foton sur pionira poŝtkarto, unu el la plej malnovaj, kiujn mi posedas kaj ĝi estis uzita en 1899. Kurioze, tiu poŝtkarto estis sendita de Ĉinio (!) al Aŭstrio, kio montras la grandan disvastiĝon atingitan de tiu lingvo, kiu estis ĉefe eŭropa. Vi povas ankaŭ vidi iom pri la aspekto de tiu lingvo, kies radikoj estas ĉerpitaj de naciaj lingvoj kiel la germana kaj la angla, sed estis modifitaj de la aŭtoro ĝis nerekonebleco. La lingvo-nomo fontas el vol (el ‘world’, mondo) kaj pük (el ‘speech’, lingvo).

Volapukaj kaj Latinaj tekstoj presitaj sur pionira aŭstra poŝtkarto uzita en Ĉinio, (1899).

Ĝia slogano estis: “Menade bal, püki bal” – kiu en la volapuka signifas “Unu homaro, unu lingvo”. Sed ĝi estis eĉ tre malfacila lingvo. Sufiĉas konstati, ke en la du unuaj mondaj kongresoj, en 1885 kaj 1887, la laborlingvo estis… la germana, ĉar malmultaj flue parolis la volapukan. Kaj ser en la tria kongreso la kunvenoj okazis en volapük mem, tiam okazis skismo, por tiel diri. Pastro Schleyer tenis per fera mano la sorton kaj evoluon de sia lingvo kaj la parolantoj volis ĝin simpligi, ĉar ĝi estis tro komplika por io kreita por ĝenerala lernado.

La Akademio de Volapük dispeciĝis kaj iuj akademianoj eliris por krei siajn proprajn planlingvojn, kiel inĝeniero Waldemar Rosenberger, el São Petersburgo (Rússia), kiu kreis Idiom Neutral en 1902. Post kelkajn jarojn li ĝin reformis sub la nomo Reform-Neutral. Vi povas vidi poŝtkarton uzitan en 1914, kun reklamo pri tiu lingvo Reform-Neutral. La karto estis uzita de la aŭtoro mem, Rosenberger, kiu ĝin sendis al Aŭstrio skribinte en la… volapuka!

Mi hazarde trovis antaŭ kelkaj jaroj volapukan libreton eldonitan en Brazilo, en 1897, en la malgranda urbo Batatais, regiono de Ribeirão Preto, nordoriento de la ŝtato San-Paŭlio. La aŭtoro, Yvão Nolf Filho, faris konferencon pri tiu internacia lingvo kaj same publikigis ĝin. La argumentoj estis tre similaj al tiuj, kiujn ni, Esperanto-parolantoj, tiutempe uzadis, sed en neniu parto Nolf mencias la nomon de Esperanto, tiam jam dekjara. Ĉu mirinde? Zamenhof ne sciis pri Volapük, dek jarojn post ties apero. Same iu, kiu loĝis en bieno en Batatais, ankoraŭ ne sciis pri la ekzisto de Esperanto. Sed pri la afero Volapük, la brazilano estis ja mislokita laŭ la tempo, ĉar kiel ni vidis la lingvo perdis sian forton kaj ekvelkis komence de la 1890-aj.

Tiu kadukiĝo de la lingvo koincidis kun la unuaj permesoj por la privata eldono de bildkartoj sendeblaj tra la poŝto. Ĝis tiam, nur la ŝtatoj rajtis produkti poŝtkartojn, kiuj plej ofte nenion havis krom baza titolo. Tial estas raregaj la poŝtkartoj presitaj en la volapuka. Vi povas vidi tie ĉi ekzempleron de karto el la komenco de 1891 (!), sendita de belga urbo al Muniko kaj ĝia dorso estis presita en la lingvo. Ĉu vi scias kio estas “potamäks” kaj “potakads”? Poŝtmarkoj kaj poŝtkartoj, kompreneble!…

Bone, Teka kaj aŭskultantaj geamikoj, se ni rapide travojaĝis la mondon de Volapük kiel oni vizitas muzeon, necesas rememori, ke la celo de pastro Schleyer estis tre simila al la klopodoj de tiuj, kiuj plu tenas Esperanton vivanta lingvo. Tial li meritas niajn omaĝojn, same kiel Zamenhof siatempe rekonis.

Mi atendas vin en via venonta halto ĉe tiu ĉi “Tempo-Stacidomo”. Mi atendas vin. Bonan vojaĝon kaj ĝis la venonta semajno!