Tempo-stacidomo: Tri virinoj

James Rezende Piton (Brazilo)
Tiu ĉi teksto estis adaptita de programero “Tempo-Stacidomo”, prezentita en la 9-a de marto 2014, dum la ĉiusemajna portugallingva radiprogramo Ekspreso Esperanto, de la brazila radio-reto Boa Nova,

Devus esti tiel evidenta la graveco de virinoj, ke oni ne bezonus tagon por memorigi nin pri tio. Aliflanke, laŭlonge de jarcentoj kaj jarmiloj, la socio anstataŭigis la virinajn egalrajtojn de la t.n. “primitivaj” per la subpremo, kiu provis transformi la virinojn al duaragaj civitanoj. Al vi, virino, nia omaĝo kun eĥoj el 100 jaroj antaŭe!

Hodiaŭ, kiel kutime, ni parolos iom pli pri la historio de Esperanto tie ĉi en nia programero “Tempo-Stacidomo”. Kaj pri virinoj, ĉar ne povus esti alimaniere: la virino havis grandan gravecon en tiu historio. Ili estis kaj estas multaj verkistinoj, poetinoj, artistinoj, intelektulinoj kaj aktivulinoj por Esperanto, defende de alia rajto, kiu devus esti memevidenta: la internacia komunikado laŭ egalecaj bazoj. Pri tio, ke la homoj valoru laŭ tio, kion ili scias, laŭ siaj kapabloj, pro tio, kion ili faras kaj ne surbaze de la sekso, nacieco aŭ la gepatra lingvo laŭ kiu ili estis edukitaj.

Mi elektis tri virinojn tie ĉi, pro nia mallonga tempo disponebla. Vidu la fotojn de la poŝtkartoj en nia retejo.

Klara Zamenhof

Detalo de la poŝtkarto el Hispanio, 1909

Necesas “komenci de la komenco”, kiel oni diras. Kiam la aŭtoro de Esperanto, Ludoviko Zamenhof, edziĝis kun la juna Klara Zamenhof, naskita Klara Silbernik, de Kaunas, Litovio, ŝi portis kun si doton de la patro, prospera komercisto. Kaj kion ŝi faris el ĝi? Ŝi konsentis, ke la edzo publikigu en Varsovio la Unuan Libron, kiu lanĉis la bazojn de la “Lingvo Internacia”. Li agnoskis: “Mia edzino plej fidele kaj plej sindone partoprenis en ĉiuj suferoj kaj malagrablaĵoj, kiujn Esperanto donis en la unuaj jaroj”. Ili spertis grandajn mankojn ĉar la aŭtoro dividis sian atenton inter la kuracado en malriĉa kvartalo kaj aktivaĵoj por disvastigo de Esperanto. Kaj ŝi estis kunulino, kiu akompanis lin en ĉiuj jaraj Universalaj Kongresoj de Esperanto, ĉiam tre diskreta virino. Kaj eĉ post lia morto en 1917 ŝi partoprenis la jarajn kongresojn reprenitajn ekde 1920 pro la Unua Mondmilito. Ŝi partoprenis ĝis tiu en Vieno, 1924, jaro kiam ŝi forpasis.

Franca generalo Sébert, gesinjoroj Zamenhof kaj gesinjoroj Pujulá y Vallès
sur poŝtkarto el la 5-a Universala Kongreso de Esperanto en Barcelono, 1909

Alice Farges

La dua virino, kiun mi volas mencii estas entreprenisto, Alice-Leontine Farges (n. 1869 – m. post 1939), el Lyon, Francio. La familinomo estas tre konata inter bildkart-kolektantoj ĉar ŝi kaj la edzo havis eldonejon, kiu produktis milojn da turismaj kartoj, de Lyon kaj aliaj francaj urboj. Ŝi kreis Esperanto-Oficejon en 1908 kaj produktis kaj vendis multe da materialo pri aŭ en Esperanto. Ŝi ankaŭ publikigis serion kun pli ol 30 poŝtkartoj kun karikaturoj de tiam famaj esperantistoj, viditaj tra la plumo de talenta artisto, kiu subskribis Jean-Robert. Tiuj kartoj estis venditaj nigrablankaj aŭ akvarele pentritaj. Ŝi mem estis karikaturita de tiu artisto kaj vi povas vidi ĉi-sube vidi ŝin en reklama poŝtkarto el 1913 pri ŝia vendejo. Rimarku la konatajn karikaturajn kartojn en ŝia budo!

Reklamo en E-periodaĵo (ĉ. 1910)

Marie Schrøder

Por fini, la tria omaĝita virino estas junulino, Marie Schrøder, kiu spertis la Esperanto-komunumon dum nur du jaroj. Sed ŝi tiel markis samtempulojn per sia vigla sinteno, ke preskaŭ 100 jarojn post sia morto, ŝi estis temo de kanzono de ensemblo “Esperanto Desperado”:

Tiu danino (1882-1909) laboris en la redaktejo de kopenhaga ĵurnalo, foje kiel raportisto, kiam la ĵurnalo oferis E-kurson al siaj oficistoj. Ŝi alprenis la aferon kaj helpis fondi E-klubon en la dana ĉefurbo, organizis aranĝojn, fondis Danan Esperanto-Ligon. La aŭtoro de la kanzono diras ‘Mi tre ŝatus koni vin’ ĉar li vidis en la sidejo de Esperanto-Societo de Kopenhago portreton de tiu junulino, kiu estis ne nur bela. Verŝajne ŝi estis tre simpatia, laŭ la granda ŝoko, kiun kaŭzis ŝia forpaso, 27-jaraĝa, pro bicikla akcidento en svisa monto en 1909. Ŝi troviĝis en vojaĝo al la Kvina Universala Kongreso de Esperanto en Barcelono, Hispanio.

El ŝia tombo en Kopenhago, montrita sur fota poŝtkarto el 1911, ni povas vidi sur la ŝtono la poemon al ŝi dediĉitan kaj uzitan en la kanzono:

Medaliono de la tomboŝtono
(detalo de la karto)

DANKON PRO VIA LABORO,

POR ALTA, KARA CELO,

MEM VI RESTOS EN MEMORO

DE ANOJ DE L’ VERDA STELO,

Tomboŝtono (detalo de la karto)

Plia aludo al reprezenta simbolo de Esperanto, la verda stelo, temo al kiu ni foje revenos.

Povu la vigleco de Maria Schrøder inspiri la multajn virinojn en la mondo, kiuj daŭre subtenas Esperanton kiel justan aferon, kiel faras mia edzino Isis kaj niaj radio-amikinoj Teka kaj Marilza! Mi adiaŭas per iom pli de la ensemblo “Esperanto Desperado”. Ĝis la venonta okazo!