Idealismo

James Rezende Piton (Brazilo)
Artikolo originale aperinta en La Lampiro, n-ro 141 (5) , 2016

Ĉiuj esperantistoj pli ol unu fojon estis akuzitaj (kaj estas akuzataj) je troa idealismo. Revemuloj, kiuj aspiras al mondo nerealigebla, utopio. Tuta numero de “La Lampiro” ne sufiĉus por aperigi ĉiujn poŝtkartojn eldonitajn por reprezenti tiujn niajn idealismon kaj esperon.

La “interna ideo” datas de niaj pioniraj samlingvanoj kaj bildoj pri ideala mondo estas facile trovataj. Ekzemple, sur belga frua poŝtkarto el 1904 kun titolo “Al la Paco per Interkomprenebleco”, plektitaj manoj de militistoj de pluraj landoj montras saluton ĉe landlima ŝtona marko, sub Esperanto-suno, kiu plurlingve elradias la vorton “Lingvo”. Tiam la du plej grandaj militoj de la homaro eĉ ne estis imageblaj… Mekanikaj armiloj, kiuj rapidigis, multobligis kaj levis al la ĉielo la detruan povon, nur dek jarojn poste montriĝos al la mondo, kiam ĉevaltaĉmentojn mortefike anstataŭis tankoj kaj aviadiloj.

Belga poŝtkarto (1904)

Regeblaj flugmaŝinoj, tiam ĵusa teknologia konkero, estas cetere montrataj lige al idealismo. Se io delonge revata de la homaro (sukcesaj kaj planeblaj flugoj) jam fariĝis realaĵo, kial ne same okazos pri internacia lingvo? “Ĉiam pli antaŭen! Ĉiam pli alten!” tekstas franca bildkarto el ĉ. 1910, kun frua zepelino subskribita de desegnisto “Adesmales”. Tiuj kartoj estis presitaj kaj akvarele unuope mankolorigitaj de Alice Farges, konata karto-eldonisto el Lyon, Francio.

Poŝtkarto eldonita de S-ino Farges, Lyon, Francio (ĉ. 1910)

Ĉu nia ekzisto kiel lingvo-komunumo ne estas pravigebla nur per plurnacia parolantaro? La idealismaj bildoj tion ofte memorigis, ekzemple tre bela kolora germana poŝtkarto el 1905, kun strofo de la idealeca “La Espero”. Ĝin kronas ŝablona bildo de baratano sur elefanto, arabo sur kamelo, usona indiano, afrikano, ĉiuj benataj de ĝi, diineca Espero en mitologia vizio de Valhalo. Simila karto de alia germana eldonejo havas la samajn figurojn kaj etoson, kun aldona politika tono sub la diina trono: la slogano “Gelaboristoj de ĉiuj landoj, unuigu vin!” spitetas nian proverban neŭtralecon.

Malpli pompaj kaj pli pimpaj estas plurnacianoj ligitaj de verda stelo, ĉiu el ili kun litero de E-S-P-E-R-A-N-T-O en la buŝo. Aŭ terglobanoj kun titolo “Ho, ĝojo! La tuta mondo parolas esperanton. Koran bonvenon, frato! Vivu Esperanto!” (ĉ. 1908). Ambaŭ estas francaj samepokaj poŝtkartoj, ĝuste de la pragmatismaj francoj, kiuj ĝis proksimume tiu jaro havis ĉe “markizo” De Beaufront grandan movadan korifeon, por kiu internacia lingvo estu ne pli ol… lingvo. Supozeble ĉefe pro tio lia Ido neniam vere alte flugis kaj nur vegetas.

Ni pli kaj pli donu al Esperanto la praktikan aplikon, kiu pluvivigis ĝin en ĉiu jardeko. Tamen ne indas forgesi la esperon, kiu portis la lingvon al la nuntempo kaj ĉiutage pelas nin. Ĉu oni ne ellitiĝas kun la espero/certeco postvivi ĉiun tagon?