Artefarita lingvo: por la bono… kaj por la fripono

James Rezende Piton (Brazilo)

Artikolo originale aperinta en rubriko “El la pasinteco, tutkore” de La Lampiro n-ro 142 (6), 2016

Dum bonvolemaj esperantistoj en Campinas, Rio kaj Niteroi nur revis pri la efektiva fondo de la unuaj brazilaj E-kluboj en 1906, proksimume 700 homoj reiris hejmen tre kontentaj post la unua Universala Kongreso de Esperanto en Francio, Aŭgusto 1905.

Preskaŭ samtempe dum tri semajnoj la francan gazetaron okupis antropologia mistero.

La pariza polico arestis junulon sur placo sed la policistoj ne sukcesis pridemandi lin. Antaŭ enketjuĝisto, s-ro Roty, la junulo vigle parolis, senefike. La juĝisto interesiĝis pri la mistera lingvo sed neniu el la interpretistoj petataj povis malkovri pri kiu lingvo temas. La juĝisto pasigis horojn kun la arestito kaj eĉ komencis kompili vortareton de la lingvo, kiun laŭ lia kompreno nomiĝis agrach (la agraĥa). Li uzis bildojn kaj kolektis la ekvivalentan vorton en la agraĥa. Roty deduktis, ke la junulo havas la nomon Amard Ritard, ke li loĝis en arbaro, kie estas tigroj kaj ke li uzis vaporŝipon por atingi Eŭropon. Enketistoj kaj invititaj filologoj provis studi lin, kiu tute senĝene parolis en sia lingvo. Ritard videble penis, ke oni komprenu lin. Tamen vane.

S-ro Roty ree kaj ree venigis la misterulon al sia oficejo kaj kolektis plej strangajn vortojn. Amard sukcesis vidigi, ke li estas 17-jara. Li dume restis arestita ĝis la tago kiam fakulo, D-ro Rubinovitch, prezentos raporton pri la mensa ekzameno de la fremdulo. Laŭ la konkludoj de tiu psikiatro, S-ro Roty sendu lin aŭ al frenezulejo aŭ al prizono.

Sensacio en la gazetaro, oni nomis la agraĥan speco de “volapuko kaj esperanto”. La juĝisto fiere raportis pri la progreso de siaj esploroj en la kompilado de la lingvo. Li promenis kun Ritard eĉ en ĉevalrajdado, por havi pli da kontakto kaj studi la lingvon.

Iun tagon tamen S-ro Bertillon, direktoro de antropometria servo, eniris la oficejon de la juĝisto. Li ekzamenis la junulon kaj donis al tiu specialan paperfolion. Amart senzorge prenis ĝin kaj tiel kolektiĝis fingrospuroj. Bertillon foriris kun la papero. Post iom da tempo li revenis, kun triumfa mieno. Nur la nova teknologio povis doni respondon pri lia identeco – la fingropremaĵoj.

“Ĉu vi komprenas min?”, Bertillon tuj demandis lin en la germana. La junulo indiferente ne moviĝis, kvazaŭ oni ne alparolis lin.

“Ĉu vi ŝajnigas nekomprenon? Nu, mi rakontos al vi, kiu vi estas. Via nomo estas Agostini Rinaldo kaj vi aĝas dudek jarojn. Vi naskiĝis la 9-an de Novembro 1885 en Clés (aŭstria Tirolo) kaj viaj gepatroj estis Baptisti Agostini kaj Oliva Maunauni. Vi laboris kiel taglaboristo”. Je tiuj vortoj la mieno de la junulo ŝanĝiĝis kaj kun la kapo malsupre li germanlingve respondis.

Bertillon daŭrigis asertante, ke la tirolano estis arestita pro vagabondado. La antaŭtago de la unua UK en Bulonjo, Agostini estis denove arestita en Parizo kaj liberigita de juĝisto kun minaco de forpelo el la lando se li estos denove kaptita.

“Kaj por ne esti forpelita vi inventis la agraĥan kaj ĉiujn viajn fantaziajn rakontojn. Konfesu do ĉu en la franca, ĉu en la germana, ĉar vi bone parolas ambaŭ lingvojn.” Dum la direktoro tion klarigis, la kulpulo ŝajnis skuita. Fine li levis la kapon, reprenis la memfidon kaj deklaris, ke s-ro Bertillon pravas. Li sekve ekridis kaj eĉ provis ŝerci. Sed la ĉagrenita s-ro Roty tute ne emis ridi kaj petis policiston konduki la vagabondon al la prizono.

La poŝtkartoj, kiuj estis unu el la medioj por sociaj kritikoj de multaj akravidaj artistoj, ne ignoris la “aferon Agraĥa”. Tutan baladon pri la okazaĵo kaj kun moko pri Roty verkis kanzonisto Louis de Simianes sub la titolo “La Agraĥa aŭ la Lasta Sovaĝulo” kaj tiu aperis sur tiama bildkarto, kiel dekoj de aliaj kanzonoj de tiu kabareta komponisto.

La Agraĥa aŭ la Lasta Sovaĝulo

“Junulo, kiu tre ŝatas vojaĝi, kiu parolas ĉiujn lingvojn, inkluzive de la agraĥa kaj esperanto, serĉas kiun ajn postenon. Sendi proponojn al la abato Guele de Mazenc (Drôme)”

Sur la alia karto oni vidas akvarelan bildkarton de Émile Loubet (1838-1929). Franca ŝtatprezidanto inter 1899 kaj 1906, li estis tre populara celo por la francaj bildkartaj karikaturistoj. En la karto oni vidas “anonceton” de “laborserĉanto” en la franca (vidu la detalon supre, kun traduko).

Oni kuntekstigu la diversajn aludojn. La vestaĵoj de la prezidanto havas valizajn etikedojn “Londono”, “Madrido”, “Romo” pro la diversaj prezidantaj afervojaĝoj, kiuj tiam certe fariĝis multe pli oftaj ol la tradicio. Sur lia mano, vendopleto kun “Nougat de Montelimar” (Loubet estis urbestro de Montelimar kaj havis sian politikan bazon en tiu urbo de departemento Drôme; la dolĉaj nugatoj estas loka specialaĵo). Ruĝa ĉapo, simbolo de la Respubliko, pendas de stango.

“Post la ferioj, la reveno de la ministraro”, franca prezidanto Loubet kun la ministroj (1905)

Dum la lasta ofico-jaro de Loubet, la gazetaro ne ignoris la unuan UK-n kaj la ĉeeston de Zamenhof. Tiu fakto estas konstatebla sur alia samtempa politika karto – humuristoj feliĉe neniam faciligas la vivon de politikistoj. En bildkarto kun karikaturo de la franca ministraro, kiu revenas el siaj ferioj en Septembro, la socialista ministro pri Edukado Jean Bienvenu-Martin (1847-1943) havas sub la brako tekon kun la vorto “Esperanto”.

Bienvenu-Martin estis la registarano, kiu akceptis en rendevuo kaj enmanigis al Zamenhof la medalon “Honor-Legio” en 1905.

Detalo de la supra karto, kun la ministro pri Edukado kaj teko “Esperanto”