Cent jarojn post la fino de Neŭtrala Moresneto

James Rezende Piton (Brazilo)

Artikolo aperinta en la revuo “Esperanto” de UEA, n-ro 1333 (3), Marto 2019, p.56

Antaŭ cent jaroj, kun la fino de la Unua Mondmilito, la regado de malgranda pridisputata terstrio (kaj sendependa de 1816!) estis aljuĝita al Belgio en la Traktato de Versajlo.

Pri la ligoj inter tiu Neŭtrala (aŭ “Neŭtra”) Moresneto kaj Esperanto niaj gazetoj jam ofte raportis. Komence de 1908 oni anoncis, ke la regiono fariĝos Esperantoŝtateto sub la nomo “Amikejo”. Wilhelm Molly, loka kuracisto, esperantisto kaj framasono, proklamis la plenan sendependiĝon de Moresneto en la monato Aŭgusto. Inspirita de Gustave Roy, same esperantisto kaj framasono, Esperanto estis unu el la oficialaj lingvoj. La mikroskopa ŝtateto daŭris nur kelkajn tagojn, ĉar Belgio kaj Prusio volis plu teni siajn rajtojn.

La lastan 28-an de Januaro, la Belga Poŝto surprizis E-filatelistojn per eldono de oficiala folio kun du poŝtmarkoj (kapablaj afranki iom pezajn leterojn, ĝis 100 gramoj!). Pro tiu alta afrankpovo, la folio vendiĝas de la Belga Poŝto kontraŭ EUR 9,72. Ĝia eldonkvanto estas je 62 225 folioj.

Inter 1830 kaj 1919, renkontiĝis je unu punkto kvar landlimoj – Belgio, Nederlando, Germanio kaj Neŭtrala Moresneto. La limoŝtonoj montriĝas sur unu el la poŝtmarkoj. La alia prezentas mapon de la regiono kun foto de la zinkominejo, la ĉefa ekonomia povo de la landeto.

La surprizo rilatas al tio, ke la nomo de la regiono en la filatelaĵo aperas sur la bloko kvarlingve, do ankaŭ en Esperanto, kiel “Neŭtra Moresneto“!

Trovi esperanto-vorton sur oficiala filatelaĵo ĉiam estas plaĉa okazo al E-filatelistoj. Ili kuniĝas ĉirkaŭ Esperanto-Ligo Filatelista/Amika Rondo de Esperantaĵ-kolektantoj (ELF/AREK). Por informoj: https://kolektado.esperanto.cc kaj E. Doerfler – Via del Ghirlandaio 18/1 – IT-34138 Trieste, Italio.