Kiam unu poŝtkarto ne sufiĉis

James Rezende Piton (Brazilo)

Oni ĉiam pensas pri poŝtkarto en ĝiaj klasikaj grandecoj. Sed iuj eldonistoj (kaj esperantistoj) ne kontentiĝis pri la disponebla spaco…

La malpezeco kaj normigita grandeco de poŝtkartoj ebligis favoran tarifon kompare al leteroj. La poŝtaj instancoj devis prilabori plej diversajn formatojn kaj pezojn por kovertoj. Oni do instigis la korespondantojn, per pli malalta afrankkosto, uzadi la kartojn.

Ĉiu konsideras la kutimajn grandecojn – plejofte 9 x 14 cm aŭ 10 x 15 cm – sed kelkaj poŝtkartoj en fruaj jaroj havis duoblan, eĉ trioblan grandecon! Kial?

Por pli da spaco

Pli da spaco utilis por pli longa mesaĝo sed la ĉefa kialo kutime estis la bildo. Panoramajn fotojn oni povis presi sur duoblan karton, kiel tiu ĉi ekzemplo (rimarku la centran faldon):

La duobligo povis esti horizontala, kiel en la montrita ekzemplo, aŭ vertikala, kiel en la sekva, esperanta ekzemplo. Temas pri karto kun kunvoko al asembleo de Brusela Esperantista Grupo en 1907, du semajnojn post la fondokunveno. La duobla spaco estis ĉi-okaze oportune uzita por apartigi la du lingvojn, Esperanto kaj la franca:

La plej impresa el la obligitaj kartoj, kiujn mi trovis, tamen estas triobla karto (do kun du faldoj), raraĵo ankaŭ en Esperanto, kiun oni faris por presi foton. Temas pri bonkvalita, dika kaj tre blanka glacea papero:

Tiu ĉi ekzemplero ne estis uzita, sed ĝi havas unikaĵon – oni aplikis al ĝi du anglalingvajn reliefajn stampojn. Unu el ili tekstas H. H. Parrish – IOWA – Notarial Seal (t.e., “Notaria Sigelo”, ŝtato). Temas pri la patro de Donald E. Parrish (1889-1969), konata usona esperantisto, kiu eklernis la lingvon ĝuste en 1908 kaj internacie aktivis dum 60 jaroj.

La dorso de la triobla karto – oni hisas la “Esperantistan Standardon” dum E-kunveno en kamparo, 1908.

Antaŭafrankita respondo

Unue kelkaj poŝtaj administracioj solvis bezonon de siaj klientoj. Oni volis facile ebligi la antaŭpagon de la afrankkostojn por tiu, kiu kompleze respondus al sendinto de letero. Por samlandanoj, sufiĉis aldoni enlandajn poŝtmarkojn. Sed kiel oni farus tion, kiam sendinto kaj ricevonto troviĝis en malsamaj landoj?

IRK farita por Aŭstrio kaj aĉetita en 1959 (poŝta datstampo, maldekstre). Je la ŝanĝo en la ricevinta lando ĝi ricevus dekstre lokan datstampon kaj restus ĉe la poŝtoficejo.

Oni enkondukis la internaciajn respondkuponojn (IRK) de UPU, Universala Poŝt-Unio. La sendinto de korespondaĵo aĉetis ne nur siajn poŝtmarkojn sed ankaŭ kuponon validan por interŝanĝo per la necesaj poŝtmarkoj por alilanda letero en kiu ajn lando. La ricevonto bezonis nur liveri la kuponon en sia poŝt-oficejo.

UEA mem enkondukis sian sistemon de respondkuponoj por faciligi la transpagojn.

Sed kiel uzi la sistemon de poŝta respondkupono kiam la korespondaĵoj estis senkovertaj, nome poŝtkartoj?

La poŝtaj instancoj duobligis kelkajn antaŭafrankitajn poŝtkartojn kaj landoj ĉe UPU interkonsentis akcepti la respondajn antaŭafrankitajn kartojn. La responda karto vojaĝis kiel “siama ĝemelo” de la uzita poŝtkarto kaj la ricevinto apartigis ilin por uzi en la respondo.

La famaj sovetaj tutaĵoj kalkulis je kelkaj ekzemploj de “Poŝta Karto” kun afrankita respondo:

Malsupre, la antaŭafrankita poŝtkarto, kiun la aĉetanto uzis. Unu el la multaj tutaĵoj, kiujn Sovetunio eldonis inter 1926-1935 kun presitaj vortoj en la franca, Esperanto kaj unu el la sovetiaj lingvoj.
La renversita dorso de la supra karto,
presita kun la antaŭafrankita kaj uzopreta karto “por respondo”.