René de Saussure

Elda Doerfler (Italio)
Artikolo el la rubriko “Laste trovitaj” de TEA-Bulteno (Triesto), Januaro/Februaro 2011

Pluas la publikigo de karikaturoj, faritaj de grafikisto JeanRobert, pri famaj kaj elstaraj pioniroj de nia movado. Bonas rememori tiujn homojn, kiuj eminente kaj senlace laboris por disvastigadi nian komunan lingvon. Ĉi-foje temas pri

René de SAUSSURE (1868, Ĝenevo – 1943, Berno) estis svisa esperantisto kaj profesia matematikisto. Li skribis gravajn verkojn pri Esperanto kaj kunlaboris kun multaj E-ĵurnaloj. Lia ĉefa verko estis analizo pri la logiko de vortfarado de Esperanto (“Fundamentaj reguloj de la vort-teorio en Esperanto”), defendanta la internacian lingvon kontraŭ kelkaj Idistaj kritikoj. Grava estis lia principo de Neceso kaj Sufiĉo(1) per kiu li kontraŭstaris la kritikon de Louis Couturat, ke Esperanto ne kongruas kun la principo de Renversebleco.

Li estis frato de Ferdinand de Saussure, fama kreinto de moderna lingvistiko. Eble pro lia influo, Ferdinand enmetis neŭtran mencion pri Esperanto en sian libron Kurso pri Ĝenerala Lingvistiko (1913).

En 1907 li proponis la adopton de spesmilo(2) kaj prenis sur sin la redaktadon de Internacia Scienca Revuo, kiu, danke al li, bonege prosperis kaj pliampleksiĝis. Sed Saussure, skribante sub la pseŭdonimo Antido, pli kaj pli komencis uzi la gazeton por diskuti reformojn en Esperanto. En 1919 aŭ 1920, la nova lingvo Antido jam estis preta, sed ankoraŭ en 1921 li mem konsideris ĝin nur “dialekto” de Esperanto. Pluajn aliajn projektojn tamen li intertempe eksperimentis, inter kiuj konataj estas Antido II, Lingvo Kosmopolita, Esperantido kaj, fine, Nov-Esperanto.

Poŝtkarto kun vidaĵo de Plánice (Ĉeĥio) kaj stampo de Universala Ligo Esperantida.
La sendinto, pastro Jaromír Železný (1889-1970), mem aŭtoro de aliaj reformitaj versioj de Esperanto, notis sur la karto la situon de la “Centra Oficejo” – la pastra domo.
Sendita al Usono en 1922.

La 1-an de septembro 1925, Saussure komunikis per cirkulero, ke li ĉesas nomi sin esperantisto, ke li forlasas “la esperantan standardon kun verda stelo sur blanka fono” kaj levas la standardon de Nov-Esperanto kun blanka stelo sur verda fono.

Antido estis lingvoprojekto pli proksima al “ortodoksa” Esperanto ol Ido. Li proponis ŝanĝon en ortografio kaj korelativa sistemo, foreston de akuzativo kaj kelkajn aferojn malpli gravajn en la vortprovizo. Pro tiu “herezo” li estis forigita el la Akademio de Esperanto kaj samtempe ankaŭ rifuzita de Idistoj: je la fino li restis izolita.

Sed indas tamen rememori lian figuron tra la rimaj vortoj de K. Kalocsay, kiu tiel bele lin pentris en sia poemaro “Rimportretoj – Galerio de esperantaj steloj”, eldone de Literatura Mondo, Budapest, 1931.

Saussure, – la pura, klara Mens’,
La projektinto, projektonto
Trabrilis, kvazaŭ lumofonto,
La vortstrukturon lia Lens’.

Ascendis el vort-arba dens’,
Kiel la av’ al Blanka Monto,
Saussure, – la pura, klara Mens’,
La projektinto, projektonto.

Ne senmerita la incens’!
Al tre nebula horizonto
Pluiris li, sed post renkonto
La nia restis lia Pens’.
Saussure, – la pura, klara Mens’.

K. Kalocsay

Neceso kaj sufiĉo.

La teksto de la fama principo, proponita originale de René de Saussure kaj aperinta unue en la Oficiala Gazeto (majo 1913), estas la jena:

“La Akademio rekomendas al la E-istaj aŭtoroj, ke ili sekvu la du jenajn principojn, kiuj kontraŭstaras unu la alian kaj estas la logika bazo de vortfarado en Esperanto:

a) Principo de neceso: en konstruon de vorto oni devas enkonduki ĉiujn vortradikojn, sufiksojn, prefiksojn kaj finiĝojn necesajn por elvoki klare kaj plene la ideon reprezentotan de tiu vorto;

b) Principo de sufiĉo: se la ideo tiamaniere esprimita estas jam bone kaj nekonfuzeble komprenata el la kunteksto sen iu el la sufiksoj uzitaj, tiu ĉi sufikso povas esti elĵetata kiel neutila kaj nenecesa.”

La originala teksto de Saussure jenas:

b) Principo de sufiĉo: oni ne devas senutile ripeti dufoje la saman ideon en la sama vorto kaj oni ne devas enkonduki en la vorton fremdajn ideojn ne entenatajn en la ideo esprimita.“

En unu frazo oni povus resumi la Principon jene:

“Oni enkonduku en vorton ĉiujn elementojn, kiuj necesas, sed ne pli ol kiom sufiĉas por la klara kaj plena elvoko de la ideo esprimita.“

reiri al la ĉefa teksto

Kio estis Spesmilo? (Sm)

René de Saussure,notinte la abonprezojn de E-gazetoj el diversaj landoj, metitajn en plej malsamaj naciaj valutoj, elpensis manieron por forigi tiun problemon. Sian projekton li prezentis al la Franca Asocio por Progresigo de Sciencoj, kaj ĝin publikigis en la Internacia Scienca Revuo, maje 1907. En aŭgusto samjara la kongreso de tiu Franca Asocio rekomendis al la Esperanto-Asocioj la kreon de universala pagilo, ĉar “universala pagosistemo necesas pli kaj pli, kaj povas esti tre utila.” Tiu ĉi lia ideo estis plene aprobita ankaŭ de Zamenhof mem, kiu, en sia letero adresita al prof-ro René, tiel esprimis sian kontenton: “Vian ideon mi ne sole aprobas, sed mi tre petas vin, ke vi neniam ĝin forlasu kaj ke vi nepre faru ĉion, kion vi povas, por ricevi por ĝi la sankcion de la Kembriĝa Kongreso… Ne forĵetu vian ideon ĉar pli aŭ malpli frue ĝi nepre venkos…”.

En la proponita monosistemo, kiel baza unuo, estis Speso kaj, por la praktika uzado, Spesmilo. Unu Spesmilo estis egala al 0,733 gramoj aŭ 0,02356 francaj uncoj da pura oro, duondolaro, unu rublo, 2,50 svisaj frankoj ktp.

Pri spesmilo kaj speso, troviĝas pluraj proverboj en la Proverbaro Esperanta de L. L. Zamenhof, inter ili: “Fremda spesmilo estas sen utilo” kaj “Spesmilo superflua poŝon ne ŝiras”.

… kaj kio estis Ĉekbanko Esperantista?

La Ĉekbanko Esperantista estis banko fondita en 1907 de Herbert F. Höveler (pseŭdonimo E. Ĉefeĉ – verkisto de la fame konataj Esperanto-Ŝlosiloj) en Londono, sekve de la apero de la spesmila monosistemo. Tuj li aktiviĝis por ĝia praktika aplikado en la bankoservo kaj jam en septembro 1908 li aperigis provizoran regularon kaj malfermis kelkajn kontojn. Post kvinmonata elprovado, la esperantista ĉekbanko estis praktike aranĝita. Ĝia celo estis unue faciligi la pagojn inter la diversnaciaj esperantistoj kaj komercistoj kaj, due, prepari la vojon por ĝenerala akcepto kaj enkonduko de internacia monunuo.

Laŭ Enciklopedio de Esperanto la transpago estis “plej oportuna kaj malkara”. Je la 30a de aprilo 1914 ĝi havis 730 kontulojn en 320 urboj, 43 landoj.

Bedaŭrinde post la morto de la fondinto la banko likvidiĝis.

reiri al la ĉefa teksto

Fontoj: ‘Enciklopedio de Esperanto’ (1933); Vikipedio; ‘Esperanto-Mono’ de Hans Jankowski