Émile Boirac

Elda Doerfler (Italio)
Artikolo el la rubriko “Laste trovitaj” de TEA-Bulteno (Triesto), Marto/Aprilo 2011

Ankoraŭfoje poŝtkarto, el la serio de esperantistaj karikaturoj desegnitaj de grafikisto Jean-Robert kaj eldonitaj de Alice-Leontine Farges. Francino el Liono, kie ŝi direktis Esperanto-Oficejon, s-ino Farges vigle disvastigis Esperanton inter komercistoj kaj, i.a., organizis, dum pluraj jaroj, propagandan budon ĉe siaurba Foiro.

Ĉifoje temas pri: Émile Boirac, franca esperantisto, doktoro pri filozofio kaj rektoro de Akademio de Esperanto. Li naskiĝis la 26-an de Aŭgusto 1851 en Guelma (Alĝerio) kaj mortis la 20-an de septembro 1917 en Diĵono. Li estis nomita rektoro de la Universitato en Grenoble (1898) kaj en Diĵono (1902). Lia ĉefa filozofia verko estas “La Ideo de la Fenomeno”, per kiu li penis akordigi la teoriojn de du elstaraj samnaciaj filozofoj, Renouvier kaj Fouillée, pri la substanco, la realeco de la ekstera mondo kaj idealismo–realismo. Krome li kreis la Instituton elektroteknikan de Grenoble, kaj la “pri-vinan” Instituton de Diĵono.

Li estis varbita al Esperanto per leteroj de Méray(1). Sekve li komencis labori senlace por la internacia lingvo. Li prezidis la 1-an Universalan Kongreson en Boulogne-sur-Mer (1905). Elektita de L. L. Zamenhof kiel prezidanto de la Lingva Komitato, li subtenis energie la fundamentajn principojn dum la Idistaj atakadoj. Lia raporto dum la Kvara Kongreso en Dresdeno (1908) pritraktas lian partoprenon en la laboroj de la “Delegacio por alpreno de la lingvo internacia”(2) kaj intertempaj problemoj.

En 1912 Boirac fondis, kune kun aliaj, mondan asocion de spiritismaj Esperantistoj kaj estis ties unua prezidanto.

En 1909 estis eldonita lia granda Vortaro Esperanto-Esperanta kiu, kiel legeblas en la Enciklopedio de Esperanto (EdE, 1934), estis “unu el la plej gravaj libroj por la lingvolaborantoj”.

EdE plie juĝas: “Boirac sin montris unu el niaj plej bonaj stilistoj kaj spertuloj. Per sia fluanta voĉo kaj ridetanta bonhumoro, kaj eble per sia psika influo, kune kun sia persona aŭtoritato, li ĝuis grandan influon en la Esperantistaj kunvenoj, kaj estis ĉiam tre atente aŭskultata. Li fondis diversajn grupojn kaj altiris al Esperanto gravajn Universitatanojn”.

Li verkis multajn artikolojn en revuoj francaj (speciale en la Revuo Pedagogia) kaj esperantaj kiel La Revuo kaj la Oficiala Gazeto Esperantista kaj multon tradukis, i.a. verkojn de Leibnitz, Molière, Van Dyke.

Notoj
  1. Charles Méray, fama matematikisto, aŭtoro de tute originala traktato pri infinitezimala analizo, elpensinto de nova metodo por instruado de geometrio. En 1900, post renkontiĝo kun Esperanto, li iĝis tuj ties fervora varbanto, propagandante la lingvon ĉefe en Universitata medio en Diĵono, sed ankaŭ en Parizo. Li altiris al Esperanto multajn gravulojn, kiel Bourlet, Appell, Sebert, Boirac mem kaj plurajn aliajn.
Poŝtkarto el la frua serio L’Esperanto en Francujo, (1902), kiu prezentas ses gravulojn: Zamenhof, De Beaufront, Trompeter, Méray, Lemaire kaj Bourlet

reiri al la ĉefa teksto

Koverto de la Delegacio, jam en Ido, uzita en 1910.
  1. Delegacio por alpreno de la lingvo internacia” – iniciatita dum tutmonda ekspozicio en Parizo (1900), de la francoj Louis Couturat kaj Leopold Leau, post konstato pri lingvaj malfacilaĵoj dum internaciaj kongresoj. En pli postaj jaroj, pri la De-legacio, Prof-ro Boirac tiel sin esprimis: La delegacio estas “tre lerte kombinita teatraĵo, kies scenojn 2-3 personoj direktis post la kulisoj”.

reiri al la ĉefa teksto

Fontoj: ‘Enciklopedio de Esperanto’ (1933); Vikipedio