Kambioj de “À l’Espéranto”

Elda Doerfler (Italio)
Artikolo el la rubriko “Laste trovitaj” de TEA-Bulteno (Triesto), Marto/Junio 2012

Tie kaj tie serĉante kuriozajn esperantaĵojn, jen mi ekhavis la ŝancon malkaŝi ion vere originalan. Vidu ĉi-sube!

Temas pri du kambioj1), la unua kun dato “7-a de aprilo 1916” kaj la dua emisiita je la 30-a de julio 1923. Sur ambaŭ klare legeblas la probabla traktinto: Mercerie du Midi, H. Bastide & Cie, el Carcassonne, Francujo. Tiel en 1916, dum en 1923 ŝanĝiĝis la nomo de la entrepreno ĉar ĝin eniris ankaŭ la unue naskita filo Ernest. Kio plej interesis min, kiel kolektemulon, estis la Esperanta simbolo kiu aperas sur la du kambioj.

Bedaŭrinde, nenio alia scieblas: ĉu eble iu havas pliajn koncernajn informojn? Antaŭdankon pro via eventuala helpo!

(1) Kambio (PIV): Komerca valorpapero, cedebla k negocebla laŭ la komercaj leĝoj k kutimoj sen tribunala aŭ borsa proceduro, k plejofte ĝirebla.