Amerigo Luigi Reni kaj Harold Bolingbroke-Mudie

Elda Doerfler (Italio)
Artikolo el la rubriko “Laste trovitaj” de TEA-Bulteno (Triesto), Julio/Aŭgusto 2011

Ĉi foje, mi prezentas al vi interesan dokumenton, adresitan al Amerigo Luigi Reni, de la Organiza Komitato de la 10-a Pariza UK, 1914. Temas pri la pro vizora karto, kiun li estus devinta transdoni je sia alveno en la franca ĉefurbo, por ricevi la definitivan kongreskarton. Kiel sciate, la kongreso ne okazis – aŭ pli bone okazis nur la “Malfermo” – pro la militeksplodo.

Sed kiu estis Amerigo Luigi Reni? Naskita en 1880 en Milano, li ellernis Esperanton en 1907 kaj tuj komencis sian disvastigan kaj instruan agadon en Verono, en kies provinco li laboris kiel vicdirektoro de fervojoj kaj tramvojoj. Li fondis, en 1911, la Veronan Esperanto-Grupon kune kun adv. Attilio Vaona kaj en tiu sama jaro organizis Esperanto-Konferencon, dum en 1912 li partoprenis en la organizado de la 2-a Itala Kongreso. Post la deviga halto de ĉia aktivado favore al Esperanto pro la unua mondmilito, kiu interalie malpermesis al li, kvankam jam aliĝinta (kaj pri tio atestas la supra ‘provizora karto’), ĉeesti la 10-an UK-on en Parizo, li reaktiviĝis kaj kune kun adv. Vaona kaj prof. Umberto Toschi eĉ estris la Italan Esperanto-Federacion, kiu havis sian sidejon en Verona dum trideko da jaroj. Amerigo Reni tradukis “Itala Laborĉarto”-n, pri kiu, en 1928-30, li zorgis la dissendon de ĉ. 1800 ekzempleroj. Ĝis sia morto, en 1957, li gvidis kursojn kaj diversmaniere kontribuis al vigligo de la kluba aktivado kaj al disvastigado de la lingvo; interalie li estis, ekde 1943 ĝis 1957, sekretario de UECI, la itala sekcio de IKUE, Internacia Katolika Unuiĝo Esperantista.

Ho, mi aldonas kuriozaĵon, tre interesan precipe nunatempe: la karto estis sendita de Parizo la 2-an de februaro 1914 kaj alvenis en Verona la 3-an de februaro 1914! Pasintan monaton atingis min, je la 6-a de junio, rekomendita letero, kiu estis sendita je la 26-a de majo 2011 de Massa Carrara (centra Italujo)!!! Ne bezonatas komento, ĉu ne?

Sed ni daŭrigu trafoliumi la poŝtkartan albumon pri laste akiritaj esperantaĵoj kaj rigardu tiun ĉi tre interesan fotokarton. Ĝin sendis al samideano Giuseppe Calza (Genova – Italujo), septembre 1912, s-ro Nikolau Emil, el Bukareŝto (Rumanujo). Esperantisto ekde la jaro 1907-a, li estis tiam vicprezidanto de la Rumana Esperanto-Societo, vigla aganto, verkinto de gramatiko kaj redaktanto de loka gazeto.

La foto estis farita meze de aŭgusto, kiam la tiutempa UEA-prezidanto, s-ro Harold Bolingbroke-Mudie, kune kun aliaj kvin angloj vizitis la Rumanan Societon. En la foto, dekstre, staras s-ro Nikolau, meze sidas, elegante kaj blanke vestita, s-ro Mudie; je lia dekstra flanko, lia patrino. La angloj estas signitaj per punkto. Sur ĉapo – aŭ eble pli bone dirite – sur la prezidanta kasketo, klare videblas la kvinpinta Esperanta stelo. Pendas de la seĝo de lia patrino nia flago. Do, grava aŭtoritato estis la gasto de la rumana esperantistaro.

Sekve, nun, ni iom konatiĝu kun la UNUA prezidanto de UEA. Li naskiĝis 1880 en Stighgate-Londono kaj mortis januare 1916. Profesie li estis borsisto. Li esperantistiĝis en 1902, leginte pri Esperanto en The Review of Reviews. En novembro 1903 li fondis gazeton The Esperantist, danke al financagarantio de William Thomas Stead(1). La gazeto tamen liveris ne perdon, sed profiton. Kiam The Esperantist kunfandiĝis kun The British Esperantist en januaro 1906, li aliĝis al ties redakta komitato. Li multe laboris por la eldono de la ‘Nova Testamento’ en Esperanto.

Li faris, propagandcele, multe da alilandaj vojaĝoj kaj vizitis ok Universalajn Kongresojn. Mudie estis unu el la ‘Trio por la Tria’ (3a UK en Kambriĝo, Anglujo). Li fariĝis unue vicprezidanto, poste (de 1912 ĝis 1916) prezidanto de Brita Esperanto-Asocio. Intertempe, en 1908, oni elektis lin kiel prezidanton de la ĵus fondita UEA. Eduard Stettler2) nomis lin “naskita prezidanto” pro liaj retorikaj kapabloj. Li estis membro de la Lingva Komitato. Mudie, post komenco de la Unua mondmilito, aliĝis al la armeo, en kiu li faris rapidan karieron. En januaro 1916, tre frutempe, kapitano Mudie bedaŭrinde mortis pro aŭtomobila akcidento en Francio.

Notindas, ke nur post tri jaroj, en 1919, oni elektis novan UEA-prezidanton, nome la antaŭan vicprezi-danton Hector Hodler.

En tre skiza formo, sciigoj pri tre gravaj esperantistoj, elstare agintaj por Esperanto kaj potencigo de E-movado.